Anuroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anuro)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anuroj
rano sur branĉo
rano sur branĉo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Subklaso: Lisamfioj Lissamphia
Superordo: Salientuloj Salientia
Ordo: Anuroj Anura
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Bluhaŭta specimeno de Dendrobates azureus.

Anuroj[1] (science: Anura el antikva greka an-, sen + oura, vosto)) (aŭ senvostaj amfibioj) estas la biologia ordo de karnovoraj mallongkorpaj senvostaj bestoj en la klaso amfibioj kiu inkluzivas ranojn kaj bufojn. Tamen, ne estas klara scienca distingo inter ranoj kaj bufoj. Unu familio de anuroj la diskolanguloj, havas ecojn de ambaŭ ranoj kaj bufoj.

La plej antikva fosilia "pra-rano" nome Triadobatrachus aperis en la komenceo de Triaso de Madagaskaro, sed datado per molekula horloĝo sugestas ke ties originoj povas etendi plue reen al Permio, antaŭ 265 milionoj da jaroj. Ranoj estas amplekse distribuataj, game el tropikoj al ĉearktaj regionoj, sed la plej granda koncentro de specidiverseco estas en tropikaj pluvarbaroj. Estas proksimume 4,800 registritaj specioj, ĉirkaŭkalkule 85% el vivantaj amfibiaj specioj. Ili estas ankaŭ unu el la kvin plej diversaj ordoj de vertebruloj.

La korpokonsisto de plenkreska rano estas ĝenerale karakterizata de fortika korpo, elstaregaj okuloj, fenda lango, membroj falditaj suben, kaj foresto de vosto ĉe plenkreskuloj. Krom vivi en nesala akvo kaj sur seka tero, la plenkreskuloj de kelkaj specioj estas adaptitaj al loĝado subtera aŭ en arboj. La haŭto de ranoj estas glandenhava, kun sekrecioj gamaj el malbongustegaj al venenaj. Verukenhavaj specioj de ranoj tendencas esti nomataj bufoj sed la distingo inter ranoj kaj bufoj estas bazita sur neformalaj nomigaj konvencioj koncentrataj al la verukoj pli ol al taksonomio aŭ al evolua historio; kelkaj bufoj estas pli proksime rilataj al ranoj ol aliaj bufoj. La haŭto de ranoj varias en koloro el bone-kamuflitaj makuleca bruna, griza kaj verda al tre koloraj modeloj de bril-ruĝa aŭ -flava kaj nigra por averti pri veneneco kaj predantoforigo.

Ranoj tipe demetas siajn ovojn en akvo. El la ovoj eliras larvoj nomataj ranidoj kiuj havas vostojn kaj internajn brankojn. Ili havas tre specializitajn asprajn buŝopartojn taŭgajn por herbovoraj, ĉiomanĝantajplanktonvorulaj dietoj. La vivociklo estas kompletita kiam ili metamorfozas al plenkreskuloj. Kelkaj specioj demetas ovojn surteren aŭ rekte eksteriras al stadio de ranido. Plenkreskaj ranoj ĝenerale havas karnovoran dieton konsistantan el malgrandaj senvertebruloj, sed ekzistas ankaŭ ĉiomanĝantaj specioj kaj kelkaj manĝas fruktojn. Ranoj estas tre efikaj je konverto de iio kion ili manĝas al korpomaso. Ili krome estas tre gravaj manĝofonto por predantoj kaj parto de la dinamiko de manĝoreto de multaj el la ekosistemoj de la mondo. La haŭto estas duontralasebla, kio faras ilin vundeblaj pro senakviĝo, kaj tiele ili ĉu vivas en humidaj lokoj aŭ havas specialajn adaptaĵojn por elteni sekajn habitatojn. Ranoj produktas ampleksan gamon de voĉoj, ĉefe dum la reprodukta sezono, kaj montras multajn diferencajn tipojn de kompleksa kutimoj por allogi partnerojn, por forigi predantojn kaj ĝenerale por survivi.

Ranoj estas valoraj kiel manĝo de homoj kaj ankaŭ havas multajn kulturajn rolojn en literaturo, simbolismo kaj religio. Ranaj populacioj malpliiĝis grave el la 1950-aj jaroj. Pli ol unu triono da specioj estas konsiderataj minacataj de formorto kaj ĉirkaŭ cent dudek ŝajne iĝis formortintaj ekde la 1980-aj jaroj.[2] La nombro de disformaĵoj inter ranoj estas malpliiĝanta kaj ĵuse konata funga malsano, nome Ĥitridjomikozo, disvastiĝis tra la tuta mondo. Konservobiologoj laboras por kompreni la kaŭzojn de tiuj problemoj kaj por solvi ilin.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 88% el la specioj de amfibioj estas klasitaj en la ordo Anura.[3] Tio inkludas ĉirkaŭ 4,810 speciojn en 33 familioj, el kiuj la Leptodaktiledoj (1,100 specioj), Hiledoj (800 specioj) kaj Ranedoj (750 specioj) estas la plej riĉaj en specioj.[3]

Dark-colored toad facing left
Eŭropa fajrzona bufo (Bombina bombina).

La uzado de komunaj nomoj "rano" kaj "bufo" ne havas taksonomian justigon. El klasiga vidpunkto, ĉiuj membroj de la ordo Anura estas ranoj, sed nur membroj de la familio Bufonedoj estas konsiderataj "veraj bufoj". La uzado de la termino "rano" en komunaj nomoj kutime referencas al specioj kiuj estas akvaj aŭ duon-akvaj kaj havas mildajn, malsekajn haŭtojn; la termino "bufo" ĝenerale referencas al specioj kiuj estas surteraj kun sekaj, verukhavaj haŭtoj.[4][5] Estas nombraj esceptoj al tiu regado. La Eŭropa fajrzona bufo (Bombina bombina) havas iom verukhavan haŭton kaj preferas akvecan habitaton[6] dum la Panama ora rano (Atelopus zeteki) estas en la bufa familio Bufonedoj kaj havas mildan haŭton.[7]

La grupo de Anura inkludas ĉiujn modernajn ranojn kaj ajnajn fosiliajn speciojn kiuj kongruas ene de la anura difino. La karakteroj de anuraj plenkreskuloj inkludas: 9 aŭ malmultajn antaŭsakrajn vertebrojn, la esto de urostilaj formitaj aŭ fuziitaj vertebroj, sen vosto, longa kaj antaŭendekliva ilio, pli mallongaj antaŭaj membroj ol malantaŭaj, radiuso kaj ulno fuziitaj, tibio kaj fibulo fuziitaj, longecaj taloj, foresto de antaŭfronta osto, esto de hioida plato, malsupra makzelo sendenta (kun la escepto de Gastrotheca guentheri) konsistanta el tri paroj de ostoj (angulospleniaj, dentaj, kaj mentomekeliaj, el kiuj tiu lasta paro forestas ĉe la klado Pipoidea),[8] nesubtenita lango, limfaj spacoj subhaŭtaj, kaj muskolo, nome protractor lentis, ligita al la lenso de la okulo.[9] La anuraj larvoj aŭ ranidoj havas unusolan centran spiran spirtruon kaj buŝopartojn konsistantaj el keratinecaj bekoj kaj dentaĵoj.[9]

Panamanian golden frog
Panama ora rano (Atelopus zeteki).

Biologia klasado[redakti | redakti fonton]

La brilaj koloroj de tiu venena grajnorano (Oophaga granulifera) avertas al predantoj pri sia veneneco.
La Ora bufo estas konsiderata kiel formortinta.
Fosilia disko-langa rano el la mioceno ĉe Öhningen

Estas proksimume 5.000 specioj nune konataj de anuroj. La vivantaj anuroj estas ofte dividita al tri subordoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. anuroj en vortaro.net
  2. Stuart, S. N.; Chanson, J. S.; Cox, N. A.; Young, B. E.; Rodrigues, A. S. L.; Fischman, D. L.; Waller, R. W. (2004). "Status and trends of amphibian declines and extinctions worldwide". Science 306 (5702): 1783–1786. doi:10.1126/science.1103538. PMID 15486254.
  3. 3,0 3,1 POUGH, F. H.. (2003) Herpetology: Third Edition. Benjamin Cummings. ISBN 0-13-100849-8.
  4. Cannatella, David C. (1997). "Salientia". Tree of Life Web Project. [1] Alirita la 9an de Junio 2016.
  5. BADGER, D.. (1995) Frogs. Airlife Publishing. ISBN 1-85310-740-9.
  6. Kuzmin, Sergius L. (1999-09-29)Bombina bombina. AmphibiaWeb. University of California, Berkeley. Alirita 2012-06-15.
  7. Atelopus zeteki. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.1 (2010). Alirita 2012-08-02.
  8. Duellman, William E. Biology of Amphibians el Google Books
  9. 9,0 9,1 Cannatella, David (2008-01-11)Anura. Tree of Life web project. Alirita 2012-08-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]