Anusa seksumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anusa seksumado sur japana bildo el la 18-a jarcento

Anusa seksumado estas seksa praktiko, dum kiu estas iritata anusa aperturo aŭ helpe de peniso, erotikaj helpiloj aŭ aliaj partoj de homa korpo. Ĉar la rektumo diference de la vagino malhavas naturan humidecon, estas dum tiu ĉi praktiko kutime uzata lubrikaĵo.

Vido al la anusa seksumado

Laŭ literaturo la anusa seksumado estis en malnovepokaj kulturoj konsiderata neniel stranga nek eksterordinara. Post alveno de kristanismo la seksumado ĝenerale kaj la anusa seksumado precipe fariĝis tabuo, kiu daŭras ie ĝis hodiaŭ. Tiu ĉi pozicio estas ofte konsiderata kiel nepura kaj nenatura.

En afrikaj kulturoj la pozicio estas konsiderata kiel permesita eĉ antaŭ geedziĝo, ĉar dum ĝi knabino restas virgulino, kio ebligas ŝian vendon aŭ edzinigon. Estas relative interese, ke la menciitaj socioj malgraŭ tio havas por tiu ĉi seksumado saman aĝan limon kiel por geedziĝo (plej ofte 12 jarojn). Ĉe multaj socioj tiu ĉi kontakto en geedzeco estas konsiderata kiel nemorala, ĉar la virino ne povas gravediĝi post ĝi.

En malnovepoka Egiptio la samseksema anusa seksumado estis konsiderata kiel normala kaj ĉio signas, ke en la plej malnovaj epokoj reganto pruvis sian virecon per tio, ke li seksatencis malvenkitan kontraŭulon, tiu ĉi kutimo rebatiĝis ekz. en mitoj, kie dum disputo inter dio Horo kaj Suteĥ, Suteĥ kelkfoje seksatencis Horon kaj egiptaj dioj eĉ ne ekmiros super tio. Laŭ fontoj, kiuj parolas pri tiu ĉi problemaro, ekzistas nenia motivo konjekti, ke en la malnovepoko oni konis tiun ĉi manieron de seksumado sole inter du viroj.