Apaĉa Programaĵa Fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apache Softvaro-Fonduso)
Apaĉa Programaĵa Fondaĵo
emblemo
organizaĵo • free software project
Komenco 25-a de marto 1999 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Forest Hill
Situo Forest Hill
Fondinto(j) Brian Behlendorf • Martin Krämer vd
Ĉefestro(j) nekonata valoro • Roy Fielding • Greg Stein • Jim Jagielski vd
Membro de Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • CVE Numbering Authority vd
Posedatoj Apache Software Foundation project vd
Agokampo libera programaro
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr

Apaĉa Programaĵa Fondaĵo (angle Apache Software Foundation, mallongigite ASF), estas komunumo por evoluigi malfermitajn programojn. Ĝi estas organizita en la formo de usona fondaĵo, ne-profit-cela asocio.

Por siaj produktoj la fondaĵo kreis apartan licencon, la Apaĉan Licencon. Nun oni aplikas ĝian version 2.0.

La unua produkto de la fondaĵo estis la retservilo Apache, kies evoluigo komenciĝis en 1994, mallonge post la ekesto de TTT. Ĝia unua eldonita versio eliris en aprilo 1995. Pro ĝia sukceso tiu "Grupo Apache" aliĝis interesuloj pri aliaj produktoj, kiuj nun same aperas sub la nomo kaj la licenco Apache. En 1999 la grupo fondis la fondaĵon en la usona subŝtato Delavaro. La fondaĵo iter alie ankaŭ evoluigas la liberan programon Apache Continuum.

La laboron de la fondaĵo subtenas mecenatoj. Kiu regule donacas almenaŭ 5.000 usonajn dolarojn jare, eniras en specialan mecenatan kategorion laŭ jena tabelo:

Mecenata
kategorio
Minimuma
jara donaco
bronza 5.000 dolaroj
arĝenta 20.000 dolaroj
ora 40.000 dolaroj
platena 100.000 dolaroj