Saltu al enhavo

Aparatulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino aparatulo[1] (ruse аппаратчик, t.e. "homo de la aparato") aperis por aludi en Sovetio, kaj poste per disvastiĝo al en aliaj komunismaj reĝimoj, al membro de la altranga registaro aŭ de la Komunista partio.

Pli ĝenerale, aparatulo estas dumviva politika aktivulo, tio estas, kiu karieras en sia partio (en kunteksto ankaŭ de alia partio ol komunismaj partioj), pagita aŭ nepagita, prenas responsojn akirante investiturojn kaj voĉdonajn mandatojn.

La termino nun rilatas al membro de politika kaj administra sistemo aŭ, disvastiĝante, al iu ajn, kiu profitas de sia rango, sia pozicio ene de socia aŭ politika grupo por fortigi sian legitimadon, sian supreniron kaj prestiĝon, aŭ eĉ por riĉigi sin, karieradi, ktp. Ankaŭ ĝi subkomprenigas malestimindan burokraton.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. aparatulo. la Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev. Arkivita el la originalo je 2025-09-21. Alirita 2025-09-21 .

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Apparatchik france.