Proprajuraj katolikaj eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apartajuraj katolikaj eklezioj)

Proprajuraj katolikaj eklezioj estas kristanaj eklezioj, kiuj agnoskas la papon kiel superulo, kaj havas proprajn ritojn kaj hierarkiajn strukturojn. Ili nomiĝas latine ecclesiae rituales sui iuris (Codex Iuris Canonici, 112) aŭ ecclesiae sui iuris (Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, 27).

Fidelularo jure kunigita per hierarkio, kiun la plej alta aŭtoritato de la Eklezio agnoskas kiel proprajura, tio estas la jura difino de proprajura katolika eklezio.[1]

Ĉiu proprajura eklezio havas propran heredaĵon liturgian, teologian, spiritan kaj disciplinan, kiun diferencigas la kulturo kaj la historiaj cirkonstancoj de la popoloj, kaj kiun la proprajura eklezio esprimas per sia maniero vivi la kredon.[2]

Aktuale ekzistas en la Katolika Eklezio 24 proprajuraj eklezioj. La plej granda estas la latina eklezio. La aliaj 23 estas la orientaj katolikaj eklezioj.

Listo de la orientaj katolikaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coetus christifidelium hierarchia ad normam iuris iunctus, quem ut sui iuris expresse vel tacite agnoscit suprema Ecclesiae auctoritas, vocatur in hoc Codice Ecclesia sui iuris (Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, canon 27).
  2. patrimonium liturgicum, theologicum, spirituale et disciplinare cultura ac rerum adiunctis historiae populorum distinctum, quod modo fidei vivendae uniuscuiusque Ecclesiae sui iuris proprio exprimitur (Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, canon 28).


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.