Apartiga lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Apartiga lingvo estas konstruita lingvo aŭ vario de lingvo kun aparta vortprovizo, kies celo kaj funkcio estas apartigi la uzantojn de la lingvo disde la ceteraj membroj de la ĉirkaŭa socio. Kvankam tiuj lingvoj povas funkcii kiel sekretaj lingvoj, ili ne estas ĉefe intencitaj por tiu funkcio, sed ilia ĉefa celo estas, firmigi ĉe la uzantoj la senton de grupaneco kaj marki ilian apartecon rilate al la cetera socio, kiu ilin ĉirkaŭas. Plej ofte temas pri religiaj aŭ subkulturaj grupoj, foje pri seksa aŭ aĝa grupo. La intencita aŭ fakta funkcio de la apartigaj lingvoj estas do ĝuste la mala de tiu de interlingvoj kiel la internaciaj helplingvoj. Apartiga lingvo estas "eksterlingvo" kaj "malhelplingvo".

Ekzemploj de apartigaj konstruitaj lingvoj estas Medefajdrino, kiu estis uzata de la membroj de la religia grupo Oberi Okaime en sudorienta Niĝerio ek de la 1920aj jaroj. Tiu lingvo nun ne plu vitalas. Alia ekzemplo estas la Eskaja lingvo de kultura malplimulto en la insulregiono Boholo de Filipinio. Tiu lingvo aperis iam antaŭ 1908 kaj daŭre vitalas. Ĝi estas instruata en kelkaj dimanĉaj lernejoj. Ambaŭ lingvoj havas grandaparte aprioran vortaron kaj ĉiu sian propran skribon.

Laŭ sia origino kaj strukturo, kaj pro la propra skribo, Medefajdrino kaj la eskaja lingvo memorigas al la mezepoka Lingua ignota de Hildegard de Bingen, kies vortlisto kaj alfabeto aspektas kvazaŭ embrio de tiaspeca lingvo, kiu tamen ne evoluis al praktikata lingvo. Ankaŭ la pli evoluita Balaibalano el la 16-jarcenta Osmana imperio estis verŝajne intencita kiel apartiga lingvo, sed ne estas konate, en kiu grado tiu lingvo fakte ensociiĝis kaj kiun funkcion ĝi havis.

Apartiga lingvo en iomete alia senco estas Damino, kiu en antaŭaj tempoj estis aparta lingvo de la plenkreskaj viraj membroj de la lardila etno, sur la insulo Mornington en la nordo de Aŭstralio. Ĝi estis aparta ne nur pro sia uzantaro, sed ankaŭ pro siaj radikalaj lingvaj ecoj. Ĝi kutimis esti instruata dum iniciada ceremonio, kies praktikado finiĝis pro la kristana misio, kiu komenciĝis en 1914.

Almenaŭ unu el la artaj lingvoj, nome la Klingona lingvo, ensociiĝis en tia senco, ke ĝi ekhavis grupon de parolantoj, kiu ĉefe konsistas el entuziasmaj ŝatantoj de la filma kaj televida serio Star Trek, por kiu la lingvo estis kreita. Ili uzas la lingvon dum kunvenoj. Ĝi klare havas apartigan funkcion similan al tiu de la menciitaj lingvoj, kvankam tiu montriĝas nur pli sporade.

Ankaŭ ensociiĝintaj lingvoj kiuj estis konstruitaj por funkcii kiel interlingvoj povas ekhavi la funkcion de apartiga lingvo. En la kazo de Esperanto, tio validas almenaŭ ĉe raŭmistoj.

Ankaŭ estas konataj pluraj kazoj, en kiuj socia grupo, plej ofte grupo kun malalta prestiĝo, adoptis apartan vortprovizon, tipe pruntitan el minoritataj lingvoj konataj en la regiono, en sia sociolekto. En tiuj kazoj laŭ lingvistika vidpunkto temas pri registro de lingvo, kaj ne pri aŭtonoma lingvo. Tian distingon oni tamen ne ĉiam faras.