Apis mellifera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Apis mellifera
Apis mellifera Tanzania.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Familio: Abeledoj (Apidae)
Genro: Apis
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Apis mellifera estas dombesta mielabelo kun eŭropa origino. Ĝi estas konsiderata kiel duondombesta. Ĝi estas unu el la grandskale bredataj abeloj en abelbredado por produkti mielon kaj por polenado.

La nomo de la genro Apis estas la latina termino por "abelo", kaj mellifera signifas "kiu donas mielon", reference al la emo de tiu specio produkti gandan kvanton da mielo por stoki ĝin printempe kaj somere antaŭ konsumado en vintro.

Dank'al la homoj, la eŭropa abelo estas nun sur ĉiuj kontinentoj escepte de Antarkto. Pro sia vastega disvastiĝo, tiu specio estas la plej grava polenanto por agrikulturo je monda skalo. Diversaj difektegantoj kaj malsanoj minacas la abelojn, aparte la kolapso de abelaroj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo de nigra abelo (Apis mellifera mellifera).

Apis mellifera enhavas 28 subspeciojn (ĉiuj fekundigeblaj inter si) disigitaj en kvin ĉefaj grupoj (laŭ iliaj evoluoj kaj geografiaj situoj) bazitaj sur la laboro de Friedrich Ruttner kaj konfirmitaj per analizo de l'mitokondria DNA :

  • Grupo A («Afriko»),
  • C («carnica», subspecio en orienta Eŭropo kaj sude de Alpoj),
  • M («mellifera», subspecio en okcidenta kaj norda Eŭropo),
  • O («orientale», subspecio en Mezoriento kaj centra Azio)
  • kaj Y («yemenitica», de Jemeno)[1].

La plej uzataj en abelbredado[redakti | redakti fonton]

La varioj plej uzataj en abelbredado estas[2] :

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Irati Miguel, Mikel Iriondo, Lionel Garnery, Walter S. Sheppard kaj Andone Estonb (2007). “Gene flow within the M evolutionary lineage of Apis mellifera : role of the Pyrenees, isolation by distance and post-glacial re-colonization routes in western Europe”, Apidologie (en) 38, p. 141–155. .
  2. Quelle abeille choisir pour son rucher ?

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]