Aplikata etiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aplikata etiko (aŭ aplika etiko kaj apliketiko) estas la filozofia ekzameno, de morala starpunkto, de specialaj temoj en privata kaj publika vivo kiuj estas aferoj de morala juĝo. Estas tiel la provoj uzi filozofiajn metodojn por identigi la morale ĝustan procedmanieron en diversaj kampoj de homa vivo, kiel profesioj, sano, teknologio, juro kaj politiko.[1] Bioetiko, ekzemple, temas pri identigado de la ĝusta aliro al aferoj kiel ekzemple eŭtanazio, aŭ la asigno de malabundaj sanresursoj, aŭ la uzo de homaj embrioj en esplorado.[2][3][4] Media etiko temas pri demandoj pri ekologiaj aferoj kiel la respondeco de la registaroj kaj la entreprenoj por purigi poluon.[5] Negoca etiko inkludas demandojn pri la devoj de 'denuncantoj' kun la ĝenerala publiko aŭ ilia fidelo al siaj dungintoj.[6] Kiel tia, ĝi estas areo de profesia filozofio kiu estas relative bone aprezita kaj ene kaj ekstere de akademiularo.

Aplikata etiko estas distingita de normiga etiko, kiu koncernas kion homoj devus kredi por pravi, kaj de metaetiko, kiu koncernas la naturon de moralaj deklaroj. Emerĝanta tipologio por aplikata etiko uzas ses domajnojn por helpi plibonigi organizojn kaj sociajn aferojn sur la nacia kaj tutmonda nivelo:

  • Decidetiko, aŭ etikaj teorioj kaj etikaj decidprocezoj
  • Profesia etiko, aŭ etiko plibonigi profesiismon
  • Klinika etiko, aŭ etiko plibonigi bazajn sanbezonojn
  • Komercmoralo, aŭ individua bazita moralo por plibonigi etikon en komerca medio
  • Organiza etiko, aŭ etiko inter organizoj
  • Socia etiko, aŭ etiko inter nacioj kaj kiel unu tutmonda afero

Aplikata etiko etendis la studon de etiko trans la fakojn de la akademia filozofio.[7] La fako de aplikata etiko, kiel ĝi estas konata nune, aperis el debato pri rapidaj medicinaj kaj teknologiaj progresoj en la komenco de la 1970-aj jaroj kaj estas nune establita kiel subfako de la morala filozofio. Tamen, aplikata etiko estas nature mult-profesia afero ĉar ĝi postulas specialan komprenon de la eblaj etikaj aferoj en fako kiel medicino, negocoj aŭ informadika teknologio. Nuntempe, etikaj kodoj de konduto ekzistas en preskaŭ ĉiu profesio.[8]

Alproksimiĝo de aplikata etiko al la ekzamenado de moralaj dilemmoj povas havi multajn diversajn formoj sed unu el la plej influaj kaj plej amplekse uzitaj alproksimiĝoj en bioetiko kaj sanzorga etiko estas la kvar-principa alproksimiĝo disvolvigita de Tom Beauchamp kaj James Childress.[9] La kvar-principa alproksimiĝo, komune terminigita kiel principismo, enhavas konsiderojn kaj aplikojn de kvar ĉefaj etikaj princioj: nome aŭtonomeco, mal-malico, bonfaremo kaj justico.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Applied Ethics" Oxford Bibliographies. Alirita la 7an de novembro, 2019.
  2. "Disability and Health Care Rationing" Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 7an de novembro, 2019.
  3. "Voluntary Euthanasia" Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 7an de novembro, 2019.
  4. "Ethics of Stem Cell Research" Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 7an de novembro, 2019.
  5. "Environmental Ethics" Internet Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 7an de novembro, 2019.
  6. "Business Ethics" Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 7an de novembro, 2019.
  7. Bayertz, K. (2002) Self-enlightenment of Applied Ethics, En: Chadwick, R kaj Schroeder, D. (eld.) Applied Ethics, Vol1. 36-51, London: Routledge
  8. Giorgini, V., Mecca, J. T., Gibson, C., Medeiros, K., Mumford, M. D., Connelly, S., & Devenport, L. D. (2015). Researcher perceptions of ethical guidelines and codes of conduct. Accountability in research, 22(3), 123-138.
  9. Beauchamp, T. L. kaj Childress, J. F. (1994) Principles of medical ethics, New York: Oxford University Press.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chadwick, R.F. (1997). Encyclopedia of Applied Ethics. London: Academic Press. ISBN 0-12-227065-7.
  • Singer, Peter (1993). Practical Ethics. Cambridge University Press. ISBN 0-521-43971-X. (monografio)
  • Cohen, Andrew I. (2005). Contemporary Debates in Applied Ethics. Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-1548-3.
  • LaFollette, Hugh (2002). Ethics in Practice (2nd Edition). Blackwell Publishing. ISBN 0-631-22834-9.
  • Singer, Peter (1986). Applied Ethics. Oxford University Press. ISBN 0-19-875067-6.