Apolo (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apolo estis judo de Aleksandrio, kiu iĝis aktiva laboristo en la komenca kristana eklezio. Li estas disĉiplo de Johano la Baptisto kaj ekkonis kristanismon per Akvila kaj Priskila (La Agoj 18, 24-28). Sankta Paŭlo lin konsideris kunlaboranto fidela kaj lojala (Tito 3,13). Sed Paŭlo komentis ke unu el la partioj en la eklezio de Korinto centriĝis ĉirkaŭ Apolo (1 Korintanoj), kaj eble formiĝis el homoj kiujn Apolo konvertigis.