Apolodoro el Damasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apolodoro el Damasko
(92-130)
La Romia imperiestro Hadriano kaj Apolodoro el Damasko, pentraĵo de Johann Georg Hiltensperger (1806-1890).
La Romia imperiestro Hadriano kaj Apolodoro el Damasko, pentraĵo de Johann Georg Hiltensperger (1806-1890).
Persona informo
Naskiĝo 92
en Damasko, Sirio
Morto 130
en Romo, Italio
Lingvoj antikva greka [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Profesio
Okupo arkitektoverkistoinĝenierourbanizisto [#]
Aktiva en Romo [#]
Verkado
Verkoj Ponto de Trajano ❦
Poliorcetica [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Apolodoro el Damasko (ĉ. 92 – ĉ. 130) estis unu el la plej famaj arkitektoj kaj inĝenieroj de sia epoko. Dum la regado de la imperiestro Trajano li konstruigis en 102-105 la grandan ponton trans Danubon ĉe Drobeta-Turnu Severin. Sur la reliefoj de la Kolono de Trajano en Romo ĝi estas bildigita.

En Romo mem li konstruigis Odeonon, Cirkon, gimnazion kaj la Forumon de Trajano.

Dum la regado de la imperiestro Hadriano Apolodoro perdis la imperiestran gracon kaj fine estis ekzekutita, laŭaserte ĉar li kritikis arkitektan planon de l' imperiestro kiel tro diletantan.