Apologeticus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

ApologeticusApologeticum[1] estas la plej fama verko de Tertuliano.[2] Per tiu verko Tertuliano energie kaj polemike defendas la kredon kaj la konduton de kristanoj. En tiu traktato elstaras la fama frazo “La sango de la martiroj estas semo de kristanoj” (ĉp. 50: Semen est sanguis Christianorum ).

Konceptoj de tiu verko estis jam ellaboritaj de Tertuliano kiel en “De testimonio animae kaj en Ad nationes.

Pri la vivo kaj religia evoluo de la kristana Tertuliano, oni vidu Tertulianon

Dato de la kompilado[redakti | redakti fonton]

Eble Apologeticus, estis kompilita en la jaro 197 en Kartago, dum oni atribuas la konvertiĝon de la aŭtoro al kristanismo kelkajn jarojn antaŭe (195). Tial la kompilado okazis dum regado de imperiestro Septimo Severo. [3]

Adresitoj de la verko[redakti | redakti fonton]

La verko, fakte, estas adresita la la provincaj regantoj pro la subintencita fakto ke kristanoj ne rajtas sin defendi en tribunaloj ĉar jam kondamnitaj per la motivo mem de ilia kristaneco. Certe, ankaŭ la kartaga juĝistaro inkluziviĝas en la adresitaro celata de arda advokato Tertuliano. En la verko estas ekspoziciita la kreda kaj morala doktrino de kristanismo kaj, foje, la aŭtora vervo akuzas la konduton de paganaj komparante la du religiojn.

Ĝenro de la verko[redakti | redakti fonton]

Temas pri prozo rafinita kaj flamanta pro de literaturisto kutimiĝinta al forumo. Ankaŭ la stilo montras ion personecan. En tiu verko la aŭtoro elektas argumentojn pli jurajn kaj juĝeajn kiujn ofte li revestiĝas per eleganta latino propra de lia retorika formado. La antaŭaj apologetistoj preferis argumentadi per filozofiaj vojoj.

Resumo de la temoj de Apologeticus[redakti | redakti fonton]

Adreso kaj priskribo pri la senpaga malamo kontraŭ kristanojn (ĉp. 1-6): paganoj malamas kristanojn pro sia ignoro pri kristanismo; pro tio Tertuliano urĝas por ke la “krimuloj” kristanoj estus traktitaj kiel la veraj krimuloj.

  1. Tertuliano (ĉap. 7-9) ironias pro la fakto ke la akuzoj baziĝas sur “facilaj” onidiroj sur kiuj la juĝistoj kaj regantoj formulas la akuzojn pri manĝado de infanmurditoj kaj pri incestaj kaj perversigitaj seksagoj, kaj pruvas ke, male, la paganaj romianoj, kaŝe/malkaŝe, falas en la malnaturaĵoj kulpigitaj al kristanoj.
  2. Defendo kontraŭ akuzoj (9-38). Vere kristanoj ne adoras la paganajn diojn pro tio ke tiuj ne ekzistas kaj do havas neniun povon kaj ofte ili sin makulus pri krimoj kaj malanoj. Male, la kristana Dio havas povon kaj sendis siajn mesaĝitojn kiel Moseon ktp kaj fine pere de Jesuo Kristo kiu estas la Filo de Dio. Li ironias pri la oferoj faritaj al la imperiestro ĉar li havas neniun povon doni tion kion la oferantoj pripetas. La konvenoj de kristanoj ne povas damaĝi aŭ minaci la ŝtaton ĉar ili celas preĝi kaj praktiki la reciprokan amon; kaj ili preĝas por ĉiuj regantoj kaj por la ŝtato.
  3. Tertuliano priskribas (ĉap. 39-47) la religiajn kunvenojn de kristanoj: iliaj preĝoj kaj iliaj legaĵoj, ilia medito sur la Bibliaj tekstoj, kaj ankaŭ la disdivido de nutraĵoj. Prezentas la praktikon de la dekunaĵo. Ili akiras en la komunaj merkatoj. Kaj konkludas ke kristanismo estas nova formo de filozofio kaj ĝi meritas esti traktita kiel la aliaj formoj de filozofio.
  4. Konkludo: la persekuto suferigas la kristanojn, kiuj tamen eltenas pro amo al sia Dio kaj en la perspektivo de la estonta vivo ĉe Dio. Finaj vortoj: “Krucumu nin, turmentu nin, detruu nin! Via senjustico estas la pruvo de nia senkulpo… Kiam ni estas kondamnitaj far vi, ni estas pardonataj far Dio”

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kodeksoj registras kaj la unuan kaj la duan vorton.
  2. Malsame ol aliaj verkoj de la aŭtoro, Apologeticus nin atingis kompleta en diversaj manuskriptoj.
  3. A Dictionary of World History. Oxford University Press, linea 2000. Oxford Reference. Oxford University Press. University of Chicago. Http :/ / www.oxfordreference.com/views/ENTRY.html?subview=Main&entry=t48.e3594, 2-a de junio 2012.
  • Wright, David & Philip F. Esler. "Tertullian." The Early Christian World. Vol. 2, London: Routledge, 2000). 1027-047.
  • Bardenhewer, Otto. 1908. Patrology: The Lives and Works of the Fathers of the Church, Freiburg in Breisgau and St. Louis: B. Herder) English translation by Thomas J. Shahan.
  • Tertullian, and Robert D. Sider. "Apology." Christian and Pagan in the Roman Empire: The Witness of Tertullian. Washington, D.C.: Catholic University of America, 2001. 8-70.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]