Saltu al enhavo

Apolonio Empiriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Απολλώνιος Εμπειρικός
(205 a. K. - 147 a. K.)
Apolonio Empiriko studis en la Primedicina Empiriisma Lernejo de Aleksandrio, en Egiptio.
Apolonio Empiriko studis en la Primedicina Empiriisma Lernejo de Aleksandrio, en Egiptio.
Persona informo
Naskiĝo 205 a. K.
en Antioĥio, Turkio
Morto 147 a. K.
en Aleksandrio, Egiptio
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
v • d • r

Apolonio Empiriko estis greka kuracisto, filo de Apolonio de Antiokio, apartenanta al la Primedicina Empiriisma Lernejo el Aleksandrio. Li ankaŭ estis konata kiel Apolonio Antioĥiano kaj, laŭ Kornelio Celso ("De Medicina") li vivis post Serapiono el Aleksandrio kaj antaŭ ol Heraklido de Tarento, kaj do en la 2-a jarcento a. K.[1] Laŭ Celso, li estis posteulo de Serapiono el Aleksandrio kaj antaŭulo de Heraklido de Tarento en la Empiriisma Lernejo de Aleksandrio.

Li eble estas la figuro menciita en la unua volumo de la verko "Anecdota Graeca Parisiensis" fare de John Anthony Cramer. Li verkis libron responde al la unua publikigaĵo de la greka kuracisto Zenono, devenanta el Laodiceo pri Hipokrato ("χαρακτήρες"), kiu cetere estis respondita de Zenono, kaj kiu do ne devas konfundiĝi kun la refuto de la dua traktaĵo, verkita post la morto de Zenono fare de Apolonio Biblas.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]