Kladistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apomorfa)
Ĉi tiu kladogramo, konjektita el kolektita datumaro, montras kiel parencas grupoj de insektoj.

Kladistikokladiko estas skolo de biologia klasado (taksonomio), kiu aranĝas organismojn surbaze de ilia disbranĉiĝo en evoluo (la arbo de evoluo) kaj ne nur laŭ ilia forma, morfologia simileco. Ĉefa kontribuinto al ĉi tiu skolo estis Willi Hennig, germana entomologo, kiu mem ne uzis la nomojn kladokladistiko. Li uzis germane la nomon phylogenetische Systematik, filogenetika sistematiko. La vorto kladisktiko venas el la malnovgreka κλάδος/klados, kiu signifas branĉo.

El kladistika analizo rezultas arbo-simila rilato-diagramo nomataj kladogramo, kiu montras konjektitajn parencecojn. La esploristo povas formi sian analizon el tiom da observoj, kiom li opinias sufiĉa. Moderna kladistika analizo plej ofte bazas sin sur vasta, diversa informaro, inkluzive de DNA-vicoj (t.n. molekulaj datumoj), biokemiaj observoj kaj morfologiaj datumoj.

En kladogramo ĉiu organismo estas, en la senco de grafea teorio, “folio”, kaj ĉiu interna nodo ideale estu dubranĉa, t.e temas pri duuma arbo. La du taksonojn kiuj eliras el sama nodo oni nomas fratojfratgrupoj. Ĉiu subarbo, ĉu ĝi enhavas nur unu folion aŭ centmilojn da folioj, estas nomata klado. Natura grupo konsistas el ĉiuj organismoj en unu klado, kiuj do havas unikan komunan praparencon, la eliran nodon de tiu klado, kiu siavice ne havas idojn ekster la grupo. Ĉiun kladon markas aro da karakterizaĵoj, kiuj aperas en ĉiu ĝia membro, sed ne en tiuj aliaj vivaĵoj, el kiuj ĝi disiĝis. La karakterizajn, komundevenajn ecojn oni nomas kundevenaĵoj (aŭ, per greka derivaĵo, sinapomorfioj) de tiu klado. Ekzemple, kundevenaĵo de ĉiuj insektoj en la ordo koleopteroj (skaraboj apartenas al tiu ordo) estas la malmolaj antaŭaj flugiloj, t.n. elitroj, kiuj servas ne por flugi sed por ŝirmi kaj kovri; ĉe filikoj tia eco estas la elspirala disvolviĝo de novaj folioj.


KladistikoKladikoFilogenetika Sistematiko estas metodo de Evolua Biologio, fondita de la germana zoologiisto Willi Hennig en la 1950-aj jaroj kaj priskribita en lia libro Grundzüge einer Theorie der phylogenetischen Systematik 1950.

En kladistiko oni diferencigas ĉe la taksonoj inter la primitivaj, praaj (pleziomorf) kaj la novaj, deduktitaj (apomorf) karakterizaĵoj. Oni grupigas laŭ la novaj karakterizaĵoj kaj prezentas la parencan distancon sur figuro (kladogramo).

Pleziomorfo[redakti | redakti fonton]

Apomorfo[redakti | redakti fonton]

Homoplazio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]