Aporofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manifestaciano tenas afiŝon protestantan kontraŭ usonaj enmigradaj leĝoj, kiu tekstas sen malamo, sen timo en Vaŝingtono, 2017
Senhejma homo sur la Avenuo Paulista, en la urbo San-Paŭlo, Brazilo

Aporofobio (el la hispana aporofobia, kaj tio el la antikva greka άπορος, á-poros, "malriĉa" kaj φόβος, phobos, "timo"; laŭvorte "timo de malriĉeco" aŭ "timo de malriĉuloj") aŭ kontraŭmalriĉuleco estas intensa kaj persista negativa sento, malamikeco aŭ malakcepto al malriĉeco aŭ malriĉuloj.[1][2]

La koncepto de aporofobio estis proponita en la 1990-aj jaroj de la hispana filozofo Adela Cortina, profesoro pri Etiko kaj Politika Filozofio en la Universitato de Valencio, por diferencigi tiun sintenon de ksenofobio, kiu nur rilatas al malakcepto de eksterlandanoj, kaj rasismo, kiu estas diskriminacio de etna grupoj. La diferenco inter aporofobio kaj ksenofobio aŭ rasismo estas, ke socie ne ekzistas diskriminacio aŭ marĝeniĝo de enmigrintoj aŭ membroj de aliaj etnoj kiam tiuj homoj havas riĉaĵon, ekonomiajn rimedojn kaj/aŭ socian kaj amaskomunikilan gravecon.[3][4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fundéu BBVA. "Aporofobia, neologismo válido", 18 December 2014.
  2. La Voz de Galicia. "«El Imán pide a la RAE que acepte el término aporofobia.»", 31-a de aŭgusto 2008. (hispane)
  3. Cortina, Adela. (1996) Ética (angle). Madrido: Santillana.
  4. Pérez Oliva, Milagros, "Cortina: "Lo que molesta de los inmigrantes es que sean pobres"", El País, 10-a de majo 2021. (hispane)