Apostola administrantujo
Aspekto
Apostola administrantujo (latine Administratio apostolica) estas administra unuo en la Katolika Eklezio. Apostola Seĝo establas apostolan administrantujon kiam ekzistas grava kialo por ne establi ordinaran diocezon. Ĝia estro, apostola administranto (latine administrator apostolicus), povas esti episkopo aŭ sacerdoto, kiu regas en la nomo de la Papo.[1] Apostolaj administrantujoj multrilate similas al ordinaraj diocezoj.[2]
Listo de apostolaj administrantujoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la paĝaroj catholic-hierarchy.org kaj GCatholic.org en 2019 ekzistas 6 apostolaj administrantujoj de la ordinara roma rito, 1 apostola administrantujo de la neordinara (tradicia) roma rito kaj 2 apostolaj administrantujoj de la bizanca rito:
Ordinara roma rito
[redakti | redakti fonton]- La apostola administrantujo de Atirau (okcidenta Kazaĥio).[3][4]
- La apostola administrantujo de Kaŭkazo (Kartvelio kaj Armenio).[5][6]
- La apostola administrantujo de Estonio.[7][8]
- La apostola administrantujo de Kirgizio.[9][10]
- La apostola administrantujo de Uzbekio.[11][12]
- La apostola administrantujo de Harbino (parto de la provinco Hejlongĝjango, Ĉinio).[13][14]
Neordinara roma rito
[redakti | redakti fonton]- La persona apostola administrantujo honore de sankta Johano Maria Vianney. [15][16] La centro de la administrantujo estas la urbo Campos dos Goytacazes, Brazilio. En la sama urbo ekzistas ordinara diocezo. La administrantujo estas ne teritoria, sed persona.
Bizanca rito
[redakti | redakti fonton]- La apostola administrantujo de Suda Albanio, apartenas al la Albana grek-katolika eklezio.[17][18]
- La apostola administrantujo de Kazaĥio kaj Mez-Azio (Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio).[19][20]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kodo de Kanona Juro, kan. 371 § 2
- ↑ Kodo de Kanona Juro, kan. 368
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Atirau
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Atirau
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Kaŭkazo
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Kaŭkazo
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Estonio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Estonio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Kirgizio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Kirgizio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Uzbekio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Uzbekio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Harbino
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Harbino
- ↑ (en) La apostola administrantujo de sankta Johano Maria Vianney
- ↑ (en) La apostola administrantujo de sankta Johano Maria Vianney
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Suda Albanio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Suda Albanio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Kazaĥio kaj Mez-Azio
- ↑ (en) La apostola administrantujo de Kazaĥio kaj Mez-Azio