Apostola vizito de Johano Paŭlo la 2-a al Centra Afriko kaj Okcidentafriko (1982)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

10-a apostola vojaĝo de Johano Paŭlo la 2-a okazis en la tagoj de 12-a ĝis 19-a de februaro 1982. Ĝi estis la dua vojaĝo al Afrika kontinento. Celo de la pilgrimado de Johano Paŭlo la 2-a estis plifortigo en kredo de lokaj katolikaj komunumoj, eklezioj en Niĝerio, Benino, Gabono kaj Ekvatora Gvineo.

Trapaso de la pilgrimado[redakti | redakti fonton]

12-a de februaro 1982

Papa aviadilo alteriĝis sur flughaveno de Lagoso en Niĝerio. Post la meso sur Nacia Stadiono Johno Paŭlo la 2-a renkontiĝis kun prezidento de Niĝerio Shehu Shagari en lia sidejo.


13-a de februaro 1982

La papo celebris meson kaj renkontiĝis kun junularo sur stadiono en Onitsha. Post vizito de malsanuloj en malsanulejo de Sankta Karlo Boromeo la papo vizitis animzorgan seminarion en Enugu.


14-a de februaro 1982

En Kaduno dum meso la papo konsekris 92 sacerdotojn kaj dediĉis Niĝerion al la zorgo de Dipatrino. En katedralo de Sankta Jozefo okazis renkonto kun laikaj kredantoj, i.a. kun reprezentantoj de religiaj instruantoj el la tuta lando. Post alparolo al lokaj regopovoj en aviadileja salono Johano Paŭlo la 2-a forflugis al Ibadano.


15-a de februaro 1982

Post meso, celebrita en studenta universitata kvartalo en Ibadano, Johano Paŭlo la 2-a vizitis lokan seminarion. Samtage, denove en Lagoso, sur tereno de nuncio okazis renkonto kun niĝeriaj episkopoj.


16-a de februaro 1982

En Katedralo de Sankta Kruco la papo celebris meson por laboristoj. La saman tagon en la sidejo de apostola nuncio Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis kun diplomatia korpuso, pola diasporo, laborantoj de itala nafta konzerno AGIP, laborantoj de la nunciejo, reprezentantoj de kristanaj konfesioj, ĵurnalistoj.


17-a de februaro 1982

En aviadilejo en Lagoso Johano Paŭlo la 2-a forflugis al Benino. En Cotonou la papo estis salutita sur la aviadilejo flanke de ekleziaj kaj ŝtataj regopovoj. Post Eŭkaristia preĝo en Stade Municipal la papo vizitis prezidenton de Benino Mathieu Kérékou. En ĉefepiskopa palaco renkontiĝis kun episkoparo. Post modesta adiaŭa ceremonio Johano Paŭlo la 2-a forflugis al Gabono. En Librevilo la papon salutis en la flughaveno prezidento Omar Bongo. Post renkonto kun klerikaro en Katedralo de Dipatrino la papo salutis lokan polan diasporon, kaj iris al Palais Renovation, kie atendis lin la prezidento kaj diplomatoj.


18-a de februaro 1982

La papo alparolis al malsanuloj kolektitaj antaŭ rezidejo de la ĉefepiskopo. Poste flugis al Ekvatora Gvineo, kie en Malabo renkontiĝis kun prezidento Teodoro Obiang Nguema Mbasogo. En Batao Johano Paŭlo la 2-a celebris meson kaj dediĉis Gvineon al la Plej Sankta Fraŭlino. Post renkonto kun grupo de monaĥinoj kaj prezidenta paro la papo revenis al Gabono. En Librevilo Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis sur Stadiono je la nomo de Prezidento Bongo kun junularo, studentoj kaj laboristoj. Vespere en ĉefepiskopa sidejo okazis renkonto kun episkopoj de Gabono.


19-a de februaro 1982

Post renkonto kun reprezentantoj de aliaj konfesioj Johano Paŭlo la 2-a celebris meson sur la stadiono. Post Eŭkaristio okazis dediĉo de Gabono al protekto de la Plej Sankta Patrino. Post solena adiaŭo la papo forflugis al Romo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]