Apostoloj de Baha'u'llah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Apostoloj de Bahá'u'lláh estis 19 eminentaj sekvantoj de Bahá'u'lláh, kiu fondis la Bahaan Kredon. La Gardanto de la Afero de Dio (Valí 'Amr'ulláh), Shoghi Effendi, titolis ilin tiel kaj la listo troveblas en The Bahá'í World (la Bahaa Mondo, 3-a volumo, paĝoj 80-81).

Tiuj individuoj ludis tre gravan rolon en la disvolviĝo de la Bahaa Kredo, diskonigante ĝiajn instruojn tra la mondo kaj firmigante ĝiajn membrojn. Por la bahaanoj ili plenumis oficon similan al tiu de la Filoj de Jakobo, de la 12 Apostoloj de Jesuo, de la Kunuloj de Mohamedo (Ṣaḥaba) aŭ de la Literoj de la Vivanto de la Báb.


  • 1) Mírzá Músá : la unusola frato fidela de Bahá'u'lláh. Li kaŝis post ties martireca morto la fizikajn restaĵojn de la Báb kaj partoprenis la ekzilojn de Bahá'u'lláh.
  • 2) Mírzá Buzurg Badí'  : martiro, kiu, nur 17-jaraaĝa, transdonis la epistolon de Bahá'u'lláh direktitan al Náṣiri'd-dín Sháh kaj estis ĝismorte torturita.
  • 3) Siyyid Ḥasan : la "reĝo de la martiroj" (Sulṭánu'sh-Shuhada' ).
  • 4) Mullá Abu'l-Ḥasan-i-Ardikání : kromnomita Amín, "fidela servisto" de Bahá'u'lláh kaj de 'Abdu'l-Bahá. Li estis la "leterportisto", kiu transdonis en 'Akká (Akko en Israelo) kaj tra Persio la epitolojn de Bahá'u'lláh. Li ankaŭ estis la kasisto de la Huqúqu'lláh (libervola mondonaco por "purigi" siajn bonhavojn).
  • 5) Mírzá Abu'l-Faḍl Gulpáygání 1844-1914 : plej erudicia instruanto kaj apologeto de la Bahaa Kredo.
  • 6) Mírzá 'Alí-Muḥammad Varqá : poeto kaj instruisto martirigita kun sia filo Rúḥu'lláh.
  • 7) Mírzá Maḥmúd Furúghí : nefleksebla spirito kaj vigla defendinto de la Bahaa Kredo.
  • 8) Mullá 'Alí-Akbar Sháhmirzadí : ankaŭ konata kiel Ḥájí Ákhúnd, ekflamigita de sindonemo kaj fervoro.
  • 9) Mullá Muḥammad-i-Qá'iní, Nabíl-i-Akbar : erudiciulo kaj firma klariganto de la Bahaa Kredo.
  • 10) Ḥájí Mírzá Muḥammad-Taqí, Vakílu'd-Dawlih, Kabir-i-Afnán : arkitekto de la Bahaa Templo ( Mashriqu'l-Adhkár ) en la urbo 'Ishqábád (Turkmenio).
  • 11) Ḥájí Mírzá Muḥammad-Taqí Abharí, Ibn-i-Abhar : eminenta instruisto.
  • 12) Mullá Muḥammad Zarandí, Nabíl-i-A'ẓam : poeto, historiisto (verkis la Kronikon de Nabil) kaj instruisto de la Bahaa Kredo.
  • 13) Shaykh Káẓim Samandar : tre ŝatita de Bahá'u'lláh pro sia fervora amo al Dio.
  • 14) Mírzá Muḥammad Muṣṭafá al-Baghdádí: kuraĝa kaj viglecatenta gardisto de la fizikaj restaĵoj de la Báb.
  • 15) Mírzá Ḥusayn Mishkín-Qalam : eminenta kaligrafo, kiu partoprenis la ekzilojn de Bahá'u'lláh kaj desegnis por la una fojo la kaligrafaĵon de la "Plej Granda Nomo".
  • 16) Mírzá Ḥasan, Adíb : sindonema instruisto de la Bahaa Kredo.
  • 17) Shaykh Muḥammad-'Alíy-i- Qá'iní : elokventa kaj erudicia defendinto de la Bahaa Kredo en rusa Turkmenio.
  • 18) Mullá Zaynu'l-Ábidín, Zaynu'l-Muqarrabin : fama verkisto kaj estro de la bahaanaro ekzilita en Mosulo (Irako).
  • 19) Mírzá 'Alí-Muḥammad, Ibn-i-Aṣdaq : fervora advokato de la Interligo de Bahá'u'lláh.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tradukita el la angla artikolo de Vikipedio : Apostles of Baha'u'llah > [1]

  • Eminent Bahá'ís in the time of Bahá'u'lláh (eminentaj bahaanoj dum la epoko de Bahá'u'lláh), verkita de Balyuzi H.M. kaj eldonita de The Camelot Press Ltd, Southampton, 1985, ISBN 0-85398-152-3
  • Memorials of the Faithful () verkita de 'Abdu'l-Bahá kaj eldonita de US Bahá’í Publishing Trust, 1971, ISBN 0-87743-041-1 [2]
  • Tablets of the Divine Plan (Epistoloj de la Dia Plano), verkita de 'Abdu'l-Bahá kaj eldonita de US Bahá'í Publishing Trust, 1993, ISBN 0-87743-233-3 [3]
  • Dawn Breakers - Nabil's Narrative (Kroniko de Nabil), verkita de Nabíl-i-A'ẓam, tradukita de Shoghi Effendi kaj eldonita de Bahá'í Publishing Trust, 1932, ISBN 0-900125-22-5 [4]
  • God Passes By (Dio preterpasas), verkita de Shoghi Effendi kaj eldonita de US Bahá'í Publishing Trust, 1995, ISBN 0-87743-020-9 [5]