Apotekisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apotekisto estas persono, kiu studis la fakon farmacio, ofte en universitato kaj post sukcesa ekzameno ricevis ŝtatan aprobon por praktikado de sia profesio. Poste li estas gvida persono en apoteko aŭ en la farmacia industrio. Apotekistoj estas fakuloj pri medikamentoj kaj ties preparadoj. En multaj landoj, por posedi propran apotekon, oni devas esti aprobita apotekisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]