Apozicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Apozicio,[1] apozicia konstruaĵo, aŭ apozicia rilato estas gramatika strukturo[2][3] gramatika rilato[4] konsistanta el du (aŭ pli da) elementoj kiuj laŭ strikta koncepto:

  1. sammaniere funkcias en la entenanta strukturo. [5] Se oni forigus iun ajn el la elementoj, la restaĵo estus egale gramatika frazo[6] kun proksimume la sama signifo .
  2. estas de la sama gramatika tipo.[7] Plej tradicie ili ambau estas substantivoj aŭ substantivaj vortgrupoj.
  3. signas la saman aferon;[8] Tio signifas, ke ili eksplicte indikas, aludas, aŭ temas pri la sama persono aŭ objekto, k.t.p. en la mondo.
  4. lokiĝas unu tuj apud la alia,[9] kun la dua elemento servanta sen pera (ligila) vorto difini, klarigi, limigi aŭ komenti la alian.[10]
  5. malhavas rilatespriman vorton kia prepozicio. [11]
  6. povas esti renversitaj sen ŝanĝo de gramatikeco.[12]
  7. ambaŭ egale estas nukleoj.[13]

Malpli strikte multaj gramatikistoj allasas diversan malstreĉiĝojn de tiuj kriterioj. Neplena obeo de la kriterioj nomiĝas parta apozicio:[14]

  1. Iakaze la du elementoj devas ambaŭ esti en la sama kazo, alkaze ne.[15] Se iu el la elementoj forlokiĝas en la frazo, la kriterio ne bone plenumiĝas. Tiu folokiĝo nomiĝas malkontinua apozicio. [16] Emfazaj apozicioj ne obeas la kriterion.
  2. Aliaj samtipaj elementoj ankaŭ nomeblas apozicioj, ekz. iuj paroj de adjektivoj. Oni ankaŭ nomas apozicio substantivon kun substantive funkcianta subfrazo. Tamen la granda plejmulto de apozicioj estas substantvaj apozicoj, en kiuj du substantivoj aŭ substantivecaj vortgrupoj apudiĝas;[7]
  3. La potencialaj signadoj de la du elementoj (aparte konsiderataj) devas havi ion komunan.[17] Restriktaj apozicioj (vidu sube) ne plene obeas la kriterion de sama signado. Se la rilato estas restrikta, la signado povas kreskiĝi; se la signeco estas nerestrikta, la signeco [malgraŭ malsama vortara signifo] ofte restas senŝanĝa[10]
  4. Pli loze tiu "dua" elemento povas antaŭlokiĝi, aŭ eĉ forlokiĝi ĝis la komenco aŭ fino de la frazo;[18]
  5. Ekvivalentoj, ekzemploj, kaj ĝustigoj povas prezentiĝi per vortoj kiuj aliloke estas adverboj aŭ konjunkcioj.[19]

Ĉi artikolo celas montri la diverson de fenomenoj nomitaj apozicio far nombraj aŭ gravaj lingvistoj aŭ gramatikistoj, kaj iom ankaŭ prezenti lastatempajn provojn klarigi la ĥaoson. Kiom eble, la ekzemploj ĉi tie estas ĉerpitaj el la Esperanta literaturo.

Enhavo

Pri la terminoj[redakti | redakti fonton]

Kiam tia strukturo uziĝas, oni diras ke la du elementoj estas en apozicioapoziciiĝas.[20] Ekzemple, en la esprimo mia amiko Ludoviko la nomo Ludoviko apoziciiĝas al la vorto amiko. La limiga, klariga, aŭ komenta elemento (kutime la dua) en apozicia konstruaĵo aŭ rilato nomiĝas apozitivo [21] En ĉi lasta ekzemplo Ludoviko estas apozitivo. La alia elemento, kiun limigas, klarigas, aŭ komentas la apozitivo estas la nukleo, ĉefelementokapo de la apozicia konstruo. En tiu lasta ekzemplo mia amiko estas la nukleo.

Pli tradicie, apoziciojn oni nomis per ties latina nomo appositio, kio devenas de latinaj ad ("al, ĉe, apud") kaj positio ("metado").

Specoj de apozicio[redakti | redakti fonton]

La analizo de Meyer[redakti | redakti fonton]

Surbaze de kelkaj anglalingvaj korpusoj Meyer (1992) traktas la sintaksajn, la semantikajn, kaj la pragmatikajn trajtojn de apozicioj aparte. Li kvante komparas la diversajn inklinojn uzi apartajn specojn de apozicio laŭ diversaj ĝenroj de konversacio, fikcio, novaĵo, kaj fakliteraturo.

La sintaksa naturo de apozicio[redakti | redakti fonton]

Apozicio estas rilato aŭ strukturo kies pura esenco malsamas de tiu de aliaj sintaksaj strukturoj kiaj konjunkciado, modifado, kaj komplementado. Sed diversaj tipoj de apozicio povas simili al iu el tiuj. Do, en la praktiko, apozicio sintakse estas fenomeno kies naturo gamas de kvazaŭ konjunkciado ĝis modifado kaj komplementado. Laŭ Meyer estas tri sintaksaj trajtoj pli malpli komunaj al la diversaj specoj de apozitivo:[22]

  1. la unua elemento forigeblas sen difekti la gramatikecon de la entenanta frazo.
  2. la dua elemento forigeblas sen difekti la gramatikecon de la entenanta frazo.
  3. la du (aŭ pli) elementoj interŝanĝeblas sen difekti la gramatikecon de la entenanta frazo.

Kiam ĉiuj tri trajtoj plene validas, li nomas la strukturon centra apozicio, ekzemple: Tiel rakontis la historio, la legendo, kiu estis voĉlegita.z Centra apozicio tre similas al konjunkciado (kaj eĉ iakaze povas markiĝi per kaj aŭ per ); grava diferencoj estas tioj, ke en apozico la du (aŭ pli) elementoj emas sinomimi kaj signas tute aŭ parte la saman aferon, dum en konjunkciado la du (aŭ pli) elementoj ne sinonimas kaj signas distinge malsamajn aferojn.[23] Pri centraj apozicioj fojfoje malfacilas diri (precipe se mankas intonacia indiko[24]), kiu elemento estas ĉefa, aŭ ke unu elemento estas ĉefa kaj la alia ne.

Kiam ne ĉiuj tri trajtoj plene validas, li nomas la strukturon periferia apozicio. Temas pri gradiento dependa de tio, kiu aŭ kiuj el la supraj tri trajtoj ne validas. Periferia apozicio pli malpli similas jen modifadon, jen komplementadon. Eblas nomi iun el la elementoj ĉefa, kaj iun malĉefa. Iu ajn el la du elementoj povas esti ĉefa dum la alia similas modifanton.[25] Ekstrmaj ekzemploj kun la dua elemento ĉefa estas titoloj (vidu nomesprimojn sube) (ekz. Tiel bona estis sinjoro Felsen volonte.FK), se oni sentas rompon de trajto 2 (?Tiel bona estis sinjoro volonte.) aŭ trajto 3 (?*Tiel bona estis Felsen sinjoro volonte.) stranga aŭ gramatike neebla. Iuj preferas konsideri titolojn simple modifaj kaj ne apoziciaj. Ekzemple kun la unua elemento ĉefa: Tereŝka la veturigisto neniam ion senbezonan eldiris eĉ en malsobra estado.G (vidu renversitajn nomesprimojn sube)

Simila al komplementado estas kiam unu elemento estas substantivo kaj la alia finia subfrazo (ke-subfrazo) aŭ infinitiva subfrazo (i-subfrazo); tiakaze ĉiam (laŭ Meyer) temas pri periferia apozicio, ĉar la du elementoj neniam interŝanĝeblas.[26] Ekzemple: Zamenhof dubis la pretendon, ke li estis markizo.La decido organizi regionan Kongreson en Perejro revivigos nian lingvon en tiu urbo. Se la nukleo neniel forigeblas, tiam pli temas pri komplementado ol pri apozicio: Anjo havis sonĝon, ke ŝi veturis en boato.zMi ne povas havi esperon ricevi oficon firman..z

La semantika naturo de apozicio[redakti | redakti fonton]

La semantika naturo de apozicio povas subklasiĝi diversmaniere; Meyer iom pli evoluigante la analizon de Quirk, k.a. (1985) subklasigas unue laŭ la naturo de la rilato inter la elementoj, due laŭ la komparativa specifeco de la elementoj, kaj trie laŭ tio, ĉu la dua elemento restriktas la signadon de la unua:[27]

Semantikaj rilatoj laŭ naturo[redakti | redakti fonton]

Meyer strikte uzas la nocion signado (en:reference); laŭ li elementoj kiuj ne estas difinitaj nomgrupoj (per determiniloj kiaj la, tiu, ties, mia, via, ŝia, ktp., aŭ per tio esti propra nomo) ofte nenion signas en la eksterlingva mondo. Do, kvankam en la plejmulto da kazoj (en angla uzado ĉ. 60%) la elementoj de apozicioj interrilatas laŭ signado, en aliaj kazoj ili interrilatas laŭ sinonimeco, atribuado, aŭ hiponimeco. Tiujn ĉiujn li traktas aparte:

  • Signado. Estas tri manieroj rilati per signado:
    • Samsignanta. En Venis via amiko, Arkadio Nikolaiĉ,K la elementoj via amiko kaj Arkadio Nikolaiĉ signas ĝuste la saman personon.
    • Meronimia. (Parto-tuto). En La pastroj, precipe Mefres kaj Mentezufis, estis trompitajK la dua elemento signas parton de la unua.
    • Kataforia. En Li faris aludon ke la batinto estas malkuraĝulo.K la unua elemento signas la duan, dum la dua, ke-subfrazo, nenion signas en la mondo.
  • Sinominio. Estas tri manieroj rilati per sinonimio:
    • Strikta. Sinonimio estas relativa afero, plej ofte neperfekta. En Ĝi ja estas nekonata, nemalkovrita vojo la du elemendoj sufiĉe same signifas.
    • De parolanto. En pri esperantismo, aŭ alivorte, pri la strebado de aŭtonomaj animoj kaj intelektoj kiuj komunlingve serĉas la universalan komprenon la du elementoj havas la saman signifon nur pro tio ke la parolanto tion celas.
    • Samvera. En Ĉiu adjektivo kvalifikas substantivon, aŭ alivorte, ĝi esprimas ideon pri kvalito aŭ rilato la du frazaj elementoj estas sinomimaj en tio, ke ili havas la saman vervaloron.
  • Atribuado. Estas du manieroj rilati per atribuado:
    • Vortgrupa. En La angilkomercisto estis spritulo, vigla gastoz la dua elemento atribuas kvaliton al la unua.
    • Resuma. En La malnova kunulo de la kapitano sentis en sia poŝo kelkajn monerojn, afero kiu ne ofte okazis. v la dua elemento, nomgrupo, resume atribuas ion al la antaŭiranta frazo.
  • Hiponimio. En Ĝia temo estos sporto (kajako, velŝipo, biciklo, piedirado, banado k.a.). la duaj elementoj estas inkluzivitaj en la signifamplekso de la unua.
Semantikaj klasoj laŭ specifeco[redakti | redakti fonton]

La specifeco de la dua elemento povas esti plia, malplia, aŭ egala kompare al tiu de la unua elemento:

  • Plia specifeco. Estas kvar subklasoj de plia specifeco:
    • Identigo. En Ĝi faris la plej gravan aferon: ĝi vojaĝis kaj venis tien.z la dua elemento identigas la unuan. Iuj identigaj apozicioj estas restriktaj, aliaj ne.
    • Nomesprimo. Nomesprimo estas identigo kies dua elemento estas propra nomo, ekz.: Asarhadon vokis flanken unu el ili, Kuson.B
    • Fokusigo. En Mi malkonfidis al ili ambaŭ, precipe al la strigo.z la dua elemento al la strigo fokusigas la signadon de la unua al ili ambaŭ.
    • Ekzempligo. En Oni devas atenti ankaŭ aliajn aferojn, ekzemple la cirkonstancon, kiom multe oni havas la kapablon tiri.z la dua elemento provizas ekzemplon el la aro nomita se la unua elemento, aliaj aferoj.
  • Malplia specifeco por karakterizigo. En Mi estas Bakura, laboristo de la regimento de fosistoj en Sohem.B la dua elemento estas malpli specifa ol la unua kaj ĝin karakterizas.
  • Egala specifeco. Estas tri subklasoj de egala specifeco:
    • Parafrazo. En Li estis ĵus rifuzinta donacon de 250 mil frankoj, t.e. dek mil anglaj pundoj de 1914.z la dua elemento parafrazas (sinomimas) la unuan.
    • Reorientigo. En Ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj?z la dua elemento la solan vivofonton … reorientigas la signadon de nian tutan entreprenon.
    • Mem-korektado. En ne malpli moralas - aŭ pli bone, ne pli malmoralas la dua elemento korektas la unuan.
Semantika enklasigo laŭ restriktivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Meyer la distingo nerestrikta-restrika (vidu sube) koncernas precipe nomgrupojn. Unu el la elementoj povas esti citaĵo, titolo, mezuro, aŭ subfrazo. Li traktas ilin laŭ tio, ĉu la opaj elementoj estas nedifinita, difinita, aŭ propra nomo.

Semantika gradiento de apozicio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Meyer apozicio semantike konsiderate povas esti pli aŭ malpli apozicieca. La plej apozicieca estas la rilato samsignado. Lia gradiento estas samidenteco (samsignado, sinonimio), parta samidenteco (katafora signado), kaj inkluziveco (atribuado, hiponimio, meronimio).

Pragmatikaj trajtoj de apozicio[redakti | redakti fonton]

Meyer traktas kaj la informaranĝan naturon de apozicio kaj la emon uzi apoziciojn en diversaj ĝenroj.[28]

Informaranĝa naturo de apozicio[redakti | redakti fonton]

En apozicio la dua elemento provizas novan inforomon (laŭ Meyer informo retrovebla en la tuje antaŭa teksto) pri la unua. Pro tri kialoj la dua elemento ankaŭ foje entenas malnovan informon (aldone al nova informo): por helpi la produktadon kaj komprenadon de parolo (per tio doni al la parolanto kaj aŭskultanto tempon pensi), por paralelismo, por emfazado. Se la dua elemento entenas malnovan "informon", kiam eblas, ene de tiu dua elemento nova informo emas sekvi malnovan laŭ la principoj de komunkativa dinamismo de Firbas.

Utiligado de apozicio laŭ ĝenro (registro)[redakti | redakti fonton]

Meyer analizas la uzadon de la diversaj semantikaj klasoj de apozicio laŭ kvar ĝenroj (fikcio, konversacio, kleraĵo, kaj novaĵo (gazetoj, ktp)) kaj lau po unu ĝis kvar subĝenroj je ĝenro (ĉu inter intimuloj, egaluloj, malegaluloj aŭ intimaj egaluloj, kaj ĉu scienca aŭ nescienca). Ĝenerale, ju malpli da informo komuna al parolanto/rakontanto/verkanto kaj aŭskultanto/leganto atendata en unu ĝenro, des pli da apozicioj oni emas uzi en tiu ĝenro. Do, laŭ lia studo pri la angla, en la novaĵo (kio celas la plej diversajn homojn kies scioj ne atendeblas) oni emas uzi apoziciojn duoble pli ofte ol en fikcio (en kio la verkisto iom post iom konstruas komunaĵon da scioj inter rakontanto kaj leganto). Konversacio emas uzi apoziciojn iomete pli ol fikcio, kaj kleraĵo malpli ol novaĵo kaj pli ol konversacio.

Iuj semantikaj klasoj de apozicio emas uziĝi proksimume egale (laŭ tabelo de Meyer) en la diversaj kvar ĝenroj. Tiuj inkluzivas reorientigon, fokusigon, kaj ekzempligon. Reorientigoj kaj fokusigoj servantaj korekti eblajn miskomprenojn troviĝas plejparte en konversacio. Aliaj fokusigoj troviĝas en ĉiuj ĝenroj. En novaĵo oni pleje emas uzi la klasojn nomesprimo kaj karakterizigo. Funkcie apozicioj kiuj celas helpi produktadon kaj komprenadon oftas en konversacio, dum tiuj kiuj celas stilan efikon (paralelismo aŭ emfazado) preskaŭ nur en fikcio.

Aliaj sematkaj klasoj de apozico emas uziĝi malegale en la diversaj kvar ĝenroj.

  • Mem-korektado pli ol dekoble pli ofte en konversacio ol en la aliaj ĝenroj.
  • Parafrazo plejofte en konversacio kaj malplej ofte en novaĵo; la kvociento inter tiuj du estas kvar. Fikcio kaj kleraĵo uzas parafrazojn iom malpli ol konversacio; la kvociento inter tiuj du kaj novaĵo estas tri. Precipe la sciencaj kleraĵoj uzas striktan sinonimecon. En fikcio kaj nesciencaj kleraĵoj oni preferas parolanto-sinonimecon.
  • Nomesprimoj kaj karaktrerizigoj uziĝas plejparte en novaĵo je kvocientoj inter kvar kaj dek pli ofte ol en la aliaj ĝenroj.
  • Identigoj troviĝas de duoble ĝis trioble pli ofte en kleraĵoj ol en la aliaj ĝenroj.

Meyer diskutas kialojn por la diversaj kvocientoj de la emo uzi la diverajn semantikajn klasojn de apozicio en la diversaj ĝenroj kaj subĝenroj.

Resuma tabelo de Meyer en sia korpusa studo
pri semantikaj klasoj de
apozicoj troviĝantaj en mil vortoj laŭ ĝenro
Semantika klaso Fikcio Konversacio Kleraĵo Novaĵo
Reorientigo 0.2 0.3 0.2 0.1
Fokusigo 0.3 0.4 0.5 0.4
Ekzempligo 0.3 0.7 0.7 0.2
Identigo 1.6 2.0 5.4 2.6
Nomesprimo 0.5 0.2 0.3 3.4
Karakterizigo 0.9 0.3 0.6 3.7
Parafrazo 1.6 2.2 1.8 0.5
Mem-korektado 0.04 0.5 0.03 0.03

La analizo de Acuña[redakti | redakti fonton]

Oni parolas pri apozicio kiam malfacilas paroli pri sintaksa kunordigado, aŭ pri sintaksa subordigado.

Emfazinte la gravecon de paŭzoj (skibe, komoj) por la studo kaj ĝusta kompreno de tiel-nomataj apoziciaj konstruaĵoj, Acuña pridiskutas unu post la la alia la analizojn de lingvistoj antaŭ li, precipe, Poutsma, Jespersen, Curme, Hockett, Chomsky, Sopher, Burton-Roberts, Bitea, Koktová, kaj Meyer.

Li strikte aplikas kriteriojn de la nocio apozicio:

  • Sintakse
    • Ke la du elementoj povu interŝangi lokon nedifektante gramatikecon.
    • Ke iun ajn el la du elementoj oni povu forigi nedifektante gramatikecon.
  • Semantike
    • Ke estu kopula rilato inter la du elementoj, t.e. ke elemento-1 ESTAS elemento-2.
    • Ke interŝanĝo de la elementoj aŭ forigo de unu el ili ne grave ŝanĝu la signifon.
  • Pragmatike
    • Ke ambaŭ elementoj signu la saman realmondan aferon.

La atestitaj frazoj kiujn li citas estas preskaŭ ĉiuj en la angla, sed kelkaj estas en la hispana aŭ franca.

Restrikta apozicio vere estas modifado, sed ne apozicio[redakti | redakti fonton]

Li trovas, laŭ sintaksaj kaj semantikaj argumentoj, ke "restrikta apozicio" kaj ĝenerale la diversaj aliaj "striktaj" (en:close) "apozicioj" ne plenumas tiujn kriteriojn (malsukcesas ilin), do ili plej bone ne nomiĝu "apozicio."

Nomesprimoj[29] kiaj la poeto Pope, kaj nia amiko Alfred, karakterizigoj kia Tereŝka la veturigisto, citaĵesprimoj kia la nomon Georgo, konsistas diversmaniere el nukleo kaj flanka atribuanta elemento, do en ili temas pri modifado. Ekzemple

  • pri la poeto Pope li montras, ke ĝi ne konsistas el du partoj la poeto kaj Pope; la vorto la ne ligiĝas al poeto, sed al Pope, servante por restarigi ties difinitecon. Pope estas la nukleo.
  • pri nia amiko Alfred kiu ja konsistas el du elementoj nia amiko kaj Alfred, li argumentas, ke ĝi respondas la demandon kiu nia amiko? kaj ke la du elementoj ne facile renveseblas: ?*Alfredo nia amiko. Amiko estas la nukleo.

Nerestrikta apozicio estas jen modifado, jen ĝustiigo[redakti | redakti fonton]

Li trovas, ke nur substantivecaj kaj adverbecaj elementoj povas plenumi la kriteriojn, kaj ke ili devas sidi unu apud la alia, kun la dua elemento modifanta la unuan. Plie, se temas pri substantivecaj elementoj, ili devas esti difinitaj. Ekzemple,

  • En agnosko, ke UEA estas la ĉefa strukturo, la skeleto, sed la termoj la ĉefa strukturo kaj la skeleto povas interŝanĝi lokoj, kaj oni povas forigi iun ajn el la du elementoj sen ia grava ŝango sintaksa, sematika, aŭ pragmatika.
  • En Se [ĝi] iel similas al la iama Bjalistoko, vilaĝo kun kvereloj inter la popoloj […] ni rezistu .... forigo de la unua elemento iom ŝanĝas la signadon, kaj forigo de la dua ŝanĝus la signifon. Kaj interŝanĝi la du elementojn sintakse stragus.

Kiam paŭzeto post la dua elemento necesas por ke la frazo estu komprenebla aŭ laŭgramatika, la semantika rilato estas tiu de nerestrikta modifado. Kiam tiu paŭzeto ne necesas, povas temi pri ĝustigo.

Konklude, Acuna dubas ke estas sufiĉa motivo por konsideri apozicion aparta speco de sintaksa rilato distinga de kunordigo, kaj de subordigo.

Restrikta kontraŭ ne-restrikta[redakti | redakti fonton]

Tre ofte la referencoj elstarigas la disklasigon restrikta-nesrestrikta. Apozicia konstruo povas esti aŭ restrikta [30] (kie la dua elemento grave limigas la unuan elementon), aŭ ne-restrika kie la dua elemento parantezece prikomentas aŭ eble ekvivalentas la unuan elementon.[31]

Restrikta apozicio[redakti | redakti fonton]

En restrikta apozicio (limige klariga), la dua elemento grave malampleksigas aŭ specifigas la unuan elementon);[32] tiu limiga elemento ofte estas propra nomo, la nukleo ne. Ekzemple, en la vortgrupo mia amiko Ludoviko, la propra nomo Ludoviko specifigas pri kiu amiko parolas la parolanto, do estas restrikta (limiga, malampleksiga, specifiga, identiga). La du elementoj de restrikta apozicio estas: ia specifigota ĝeneralaĵo (supre mia amiko) sekvata de limigo aŭ specifigo (supre Ludoviko). Specoj de restriktaj apozicioj estas nomesprimoj, citaĵoj, subklasigoj, kaj intersekcoj.[33]

Nomesprimoj — Kategorio plus specifigo per propra nomo[redakti | redakti fonton]

Kiam la unua elemento estas specifigita per sekvanta propra nomo, tiu unua nomiĝas anoncvorto (ekz. mia amiko supre), kaj la specifigo (apozitivo) nomiĝas nominacio (ekz. la propra nomo Ludoviko supre)   La tuta apozicia konstruaĵo nomiĝas nomesprimo.[34]   Temas pri specifigitaj lokoj, konstruaĵoj, verkoj, oficialaj entoj, eventoj, emociaj karakterizaĵoj, ktp:

  • Specifaj naturaj lokoj anoncitaj per kategorio,[35] kiaj arbaro, dezerto, duoninsulo, golfo, insulo, kabo, kampo, kometo, kontinento, lago, loko, monto, pasejo, planedo, regiono, rivero, stelo, valo, ktp.: la kampo Kidron xla lago TimrahBla monto Gilead xla rivero Gango zla stelo Sirius.B
  • Specifaj artefaritaĵoj, kiaj verkoj,[36] konstruaĵoj,[37] veturiloj,[38] oficialaj entoj,[39] ktp:
  • Specifa verko aŭ simile anoncita per kategorio, kiaj albumo, almanako, antologio, artikolo, ĉapitro, dramo, enciklopedio, eposo, eseo, filmo, foto, gazeto, libro, novelo, pentraĵo, poemo, projekto, rakonto, revuo, romano, satelito, statuo, studaĵo, ŝipo, teatraĵo, tezo, vaporŝipo, verko, vortaro, ktp.: la filmo Incubus • la avangarda romano Hura!.Bt
  • Specifa artefarita loko anoncita per kategorio, kiaj avenuo, biblioteko, burgo, domo, ejo, fortikaĵo, galerio, haveno, hospitalo, hotelo, instituto, kanalo, kastelo, katedralo, magazeno, monumento, moskeo, muzeo, pagodo, palaco, placo, ponto, pordego, restoracio, stacio, strato, teatro, templo, turo, urbo, universitato, vilaĝo, vojo, ktp.: la biblioteko Hector Hodler Btla katedralo Notre-Dame • la bona urbo Parizo.FK
  • Specifa oficiala ento anoncita per kategorio, kiaj lando, imperio, respubliko, ŝtato, departamento, provinco, regiono,kolonio, firmao, kompanio, entrepreno, banko, ktp.: glora lando Francujo zla brazila ŝtato Suda Mato-Groso • la forta imperio Tang • lia firmao Fonto.
  • Specifaj personoj aŭ bestoj anoncitaj per kategorio:
  • Laŭ la profesio[40] de specifa persono, kiaj -anto, aŭtoro, ĉefo, delegito, isto, -ito, kandidato, oratoro, poeto, ŝoforo, tajloro, ktp: la magiisto Kecava FKla Roma oratoro Cicerola poeto Pope. FK
  • Aŭ laŭ la titolhava ststuso de specifa persono, kiaj admiralo, doktoro, fraŭlo, imperiestro, kapitano, leŭtenanto, ministro, pastro, prezidento, profesoro, reĝo, senatoro, sinjoro, ktp.: la imperiestro Aŭgusto FKkapitano Felŝov Bgprofesoro Palam Psinjoro Alfredo.z
  • Aŭ laŭ la parenceco aŭ rilateco de specifa persono, [41] kiaj amato, amiko, avo, filo, frato, infano, kamarado, kolego, konato, kuzo, nepo, nevo, onklo, partnero, patro, rivalo, samideano, samskipano, ktp.: nia amiko Alfred zsia patro Teraĥ. x   Apozitivoj de parencoj kaj konatoj emas agordi laŭ sekso: al sia filino Raĥel xla onklino Martha zla fabela kolegino Dornroninjo.
  • Aŭ laŭ la emocia taksado de specifa persono,[42] kiaj aĉulo, bonulo, sentaŭgulo, vermo, ktp: la bonulo Nikolao Petroviĉ Bla maltalenta sentaŭgulo Saĉjo.Pok
  • Specifaj eventoj anoncitaj per kategorio, kiaj dato, festo, monato, tago, ktp: la kultura festo Abritus • la monato Majo zla dato la 8-a de aŭgusto 1949 • trian tagon lundo • la sekvan tagon, la 29-an de aprilo.

Citaĵoj — kategorio plus specifigo per eksemplero[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ provizi nomon de specifaĵo de iu kategorio, restrikta apozicio povas rekte aŭ simbole montri ekzempleron de tiu specifaĵo, kiaj bruo, cifero, devizo, esprimo, fonemo, frazo, marko, morfemo, nomo, numero, numeralo, proverbo, radiko, signo, simbolo, slogano, sono, sufikso, titolo, vorto, ktp. Tiakaze temas pri citaĵo:[43] la esprimo "diĝita mondo" • la marko "Petrobrás" • la nomo ĉarlatano FKla numero dek Bdla signo » Pokla sono [m] • la titolo Proverbaro Esperanta z

Specifigitaj agoj, ktp[redakti | redakti fonton]

Faktoj, agoj, statoj, ktp. povas esti apozitvaj al la respektivaj kategorioj. Rilatilo povas esti:[44]

  • Ke: Ektrafis min la penso ke mi povus kunmeti la diversajn erojn de vi du homoj.BdTio estas tiel same vera, kiel la fakto, ke mi sidas ĉi tie.z
  • Ĉu: Mi ne emas diskuti pri la demando ĉu oni bezonas la Akademion aŭ ne.
  • La infintivo -i: La simpla ago nomi ĝin jam entenas sufiĉan senkulpigon.

Subklasigoj — kategorio plus limigo per subklaso[redakti | redakti fonton]

Restriktaj apozitivoj ankaŭ povas esti simple subklasigaj, t.e. limigaj per malpli ampleksa klaso:[45] la familio saksifragacoj • la familio Mediĉo • la genro felis • la grupo Protozooj • la speco Mini • sinjoro profesoro.FK

Karakterizigo[redakti | redakti fonton]

Fojfoje ĝenerala termino povas identigi pri ĝuste kiu persono (aŭ aspekto de persono) temas. Supraĵe tio aspektas renversita nomesprimo: Tereŝka la veturigisto neniam ion senbezonan eldiris eĉ en malsobra estado.GIam Trurlo la konstruisto kunmetis maŝinon kiu povis krei ion ajn.Beatrico la adoratino havis nur ankoraŭ kelkajn tagojn por vivi..V Kaj du ekzemploj tradukitaj el la angla: Hŭley la romanisto estas la nevo de Hŭley la biologo.[10]Simono ne pagas sed Laŭra la studentino ja pagas.[46] Rimarku la mankon de komoj.

Intersekcoj — du kategorioj nur parte samentenaj[redakti | redakti fonton]

Intersekcia apozitiva rilato okazas kiam la du kategorioj sin intersekcas..[47] Tiakaze la du elementoj sin interagordas kaze kaj nombre,[48] kaj oni ofte kunligas ilin per streketo: membro-abonanto • forpelito-vaganto Bdprincon-heredonton Fesperantistoj-balbutantoj zknaboj-paŝtistoj xsoldatoj-volontuloj LZcikonio-patro zgaraĝo-riparejo • ĉio tio zdoktrinojn ordonojn.N •   Agordo laŭseksa ŝajnas opcia: cikonio-patrino zpatrino-ŝuistino zstrigino-patrino zsciencistino-psikiatro. F

Laŭ Rozental' (1985) en la sintaksa analizo de intersekcoj gravas konteksto, signifo, intonacio, kaj vortordo.[49]

Sintaksaj variantoj kaj konsideraĵoj[redakti | redakti fonton]

Agordo kaj neagordo[redakti | redakti fonton]

En arĥaika stilo ofte troviĝas kaza agordo precipe ĉe personoj: la skulptiston Alfredon.zen la landon Kanaanan.x

Nuntempe en Esperanto ĉe nomesprimoj, ĝenerale mankas agordoj kazaj kaj nombraj:[50]

  • Mankas kaza agordo: la gazeton Monda Kuriero • la kontinenton Afriko • ĉi tiun urbon Jeriĥo xla tutan landon Etiopujo xtiun ĉi doktoron Nikolao LZlian ŝoforon Blanchard • sian nevinon Maria w • la nomon virgulino z la vorton obelisko.z
  • Mankas kaza agordo pri atingo: en la valon Megido xen la diskvendejon Mickes,
  • Mankas nombra agordo: sur la montoj Ararat xla financ-kompanioj Sanyo • ges-roj Ŝevĉenko.
  • Mankas kaza kaj nombra agordoj: la gesinjorojn Burdano.v
Neneceso de markado[redakti | redakti fonton]

Sone (fonologie), restriktaj apozicioj kutime ne markiĝas, ekz: en la revuo Literatura Mondola reĝurbo Kopenhago zla provinco Zelando zsinjoro Alfredo z. Tamen pauzetaj markiloj eblas: la magazinon [paŭzeto] Esperanto-Ekspreso [paŭzo] sed.[51]   Skribe, citaĵoj ofte markiĝas per citiloj, ekz: la sufikso "il" z, tamen la nomon Georgo zla numero dek Bd.   Intersekcoj ofte ligiĝas per streketo: la knaboj-paŝtistoj x, sed foje ne: la junuloj servistoj x.   Aliloke, la restrikta apozicio ne per si postulas komon (aŭ alian markon) ajnaflanke,[52] ekz: la rivero Gango zglora lando Francujo zla pastro Aaron xsia filino Raĥel x.

Anstataŭigo de apozitivo per adjektivo[redakti | redakti fonton]

Iajn restriktajn apozitivojn foje povas anstataŭi adjektivo:

  • Nomespromoj. Foje nomesprimo anstataŭigeblas per adjektivo. Komparu la dezerto Sinaj X kun la dezerto Sinaja X kaj la lando Gilead X kun la lando Gileada X.[53]
  • Intersekcoj. La intersekca apozitivo ofte anstataŭigeblas per adjektivo:[54] Komparu virtulo-servanto X kun malvirta reganto XLa cikonio-patro Z kun la cikonia patro Zĉiun kanajlon komerciston Z kun kanajla servistoesperantistoj-naturemuloj kun pacemaj ministoj.
La genetiva prepozicio de[redakti | redakti fonton]

Foje intertroviĝas la prepozicio de, precipe se temas pri posedo. Se la du elementoj ne signas la saman signataĵon, ne povas temi pre apozicia rilato: la regiono de Nilo zla riveroj de Babilono zla valo de Lebanon xla stelo de Regulus Bla kontinento de Eŭropo z. Krom la kazo en kiu dua substantivo estas mezuro de la unua (ekz. sumo de mil frankoj), apozicieca uzo de de ne estas menciita en PIV (1970). PAG §132 diras ke nominacio estas ligita ĉiam senpere, sen prepozicio: "la monato Septembro". Simile, PMEG §25.2 malakceptas la uzon de de en Esperanto antaŭ identiga priskribo: *la ŝtato de Kalifornio.

Ĉi tia genetiva strukturo okazas en certaj naciaj lingvoj aŭ dialektoj eĉ kiam la du elementoj estas samsignantaj, kaj ne klare temas pri posedo:

  • En la angla la prepozicio of venas post geografiaj terminoj, kiaj country, nation, republic, state, city, island (ekz: city of Paris, Republic of Panama), sed ne post lake, nek post river; post iuj tempaj terminoj (ekz. the month of September); kaj post certaj aliaj substantivoj, kiaj firm, name, game, office, science, sense, subject, theme, idea, kaj foje title.[55] Chaulker & Weiner (1994) diras ke gramatikstoj malkonsentas pri tio, ĉu strukturoj, kiaj the city of Oxford kaj that fool of a man montras apozicion.
  • En la hispana la prepozicio de venas en diversaj malnovaj nomoj, kaj ankaŭ precipe post la substantivoj, calle (strato) kaj plaza (placo).[56]
Ne-apoziciaj restriktoj[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj restriktaj subfrazoj estas apozicioj. Ekzemple, Ludoviko en ŝia amiko, Ludoviko estas nominacia apozicio; Ludoviko en ŝia amiko, kies nomo estas Ludoviko, … ne estas apozicio, sed anstataŭe predikativo en kopula subfrazo. La ĉefa diferenco inter la du estas ke la dua esprimo eksplicite diras kion apozicio lasas supozata: tion ke la priparolata amiko estas Ludoviko.

Ne-restrikta apozicio[redakti | redakti fonton]

En ne-restrikta apozicio, la dua elemento parantezece prikomentas, enklasigas, aŭ klarigas la unuan sen ŝanĝi ties amplekson, signecon. Ne-restriktaj apozicioj ne estas decidigaj por la vereco de la frazo. Ekzemple, en la antaŭa ekzemplo, mia edzino, flegistino laŭ eduko, …, la parenteza flegistino laŭ eduko ne malĝeneraligas (ne limigas, ne malampleksigas) la unuan elementon mia edzino, sed anstataŭe provizas aldonan informon pri tiu jam specifa ŝi. La du elementoj de ne-restrikta apozicio (enklasige klariga) do estas iu priparolaĵo (supre mia edzino) kaj ia komenta enklasigo (supre flegistino laŭ eduko).[57] La priparolaĵo ofte estas difinita substantiva vortgrupo, ekzemple pronomo, propra nomo, aŭ esprimo determinata de difinita determinativo, kia la, tiu, mia, ktp. Ne-restriktaj apozicioj povas esti ekvivalentoj, emfazoj, komentoj aŭ ekzemploj:

Ekvivalentoj — revortigo per samampleksa esprimo[redakti | redakti fonton]

Ne-restriktaj apoziciaj konstruaĵoj kies elementoj (konsiderataj aparte) same ampleksas nomiĝas ekvivalentoj.

  • Ekvivalentoj povas prezentiĝi per opcia prezentilo de egaleco (vorto kiu aliloke funkcias plejparte kiel adverbo aŭ konjunkcio. sed nun funkcias por averti ke temas pri ekvivalento), kiaj nome, tio estas, t.e., alivorte, alinome, alidire; aŭ; ke.[58] Simile al aliaj ne-restriktaj apozicioj ili povas (aŭ emas) elstariĝi ankaŭ per paŭzetoj kaj intonacio (skribe per komoj, krampoj, dupunktoj, ktp):
  • Per nome:   unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto z • kelke da muzikiloj, nome flutoj, cimbalo kaj ŝalmo • la noblan patriotan taskon: nome organizi ekspedicion • ion ekzotan, nome barbaran, subnorman • la 27-jara Bertrand Hugon "hugenotas", nome protestas;tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn.zMi nun staras ŝanceliĝe antaŭ nefacila tasko, nome prezenti ĉi tiujn "Vortojn" de K-do Lanti.
  • Per tio estast.e.: grupoj de specioj, tio estas, genroj kaj familioj • la baza programo, t.e. informi pri Esperanto • malbona, tio estas, malsupera Spirito • La virusoj Brunhilda estis plejparte neŭrotropaj, tio estas, ili atakis la nervosistemon;
  • Per alivorte, alinomealidire: diĝestoj, t.e. densigitaj verkoj, alivorte, grandaj artaĵoj en poŝformato • la Sekretario de la homaranismo, alidire Zamenhof;
  • Per : la femalon (aŭ inon) • infankuracisto (aŭ pediatro) • la sokrata (aŭ majeŭtika) metodo • Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon); z
  • Per aŭ prefere: kian sorĉan forton aŭ prefere magian aŭtoritaton • divenas, aŭ prefere antaŭsentas.v
  • Per ne: Neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj. z
  • Ekvivalentoj ankaŭ okazas sen prezentilo:
  • Difinita priskribo. Ambaŭ elementoj povas esti difinitaj, jen per propra nomo, jen per pronomo, jen per difinita determinilo: Jim, la hejtisto, venis FKEleazar, la pastro, prenis xmi, la kulpulo, faros • li, la malvirtulo, mortos x   Agordado okazas laŭ nombro: ni, la vivantoj, ĉiam x laŭ kazo: la sonojn, la tonojn, znin, la apostolojn, la plej lastajn, xpluku ilin, la spurojn, kaj ofte laŭ sekso: Johanino, la virgulino de Orleano, la sorĉistino, estas zMirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis xŝi, la malfeliĉulino, estis. z • kaj el la angla Aleksandro la Granda, la Makedona venkinto de Persio, unu el la plej sukcesaj militaj registoj de la antikva mondo, mortis ekster sia lando.
  • Alnomoj:[59] Ekvivalento ankaŭ estas difinita priskrbo konvencie fiksita al propra nomo: Ludoviko, la Saĝa • caro Petro I, la Granda • Johano, la Baptisto,x.
  • Ekvivalentoj restrikt-similaj. Kiam la nukleo estas definita kategorio kun unusola membro, la apozitiva elemento ne funkcias restrikte. Jen ekzemploj kies apozitivo estas:
  • nominacio: ŝia edzo, Smaino, … • lia propra ĉefo, Luko, … • Lia altega instruito, Platono, estis sklavigita de la princo mem.
  • citaĵo: lia preferita vorto por estonta estiĝo, "metempsikozo", .

Ĝustigoj — revortigo per pli trafa esprimo[redakti | redakti fonton]

Kiam parolanto konstatas ke ĵus dirita esprimo mistrafas la celatan signutaĵon, kaj tuj provas pli taŭgan esprimon, la rezulto povas tre simili ekvivaltesprimon, kaj iasence ja estas speco de ekvivalentesprimo, ĉar la celata signataĵo ne ŝanĝigas:[60]   Opciaj avertiloj pri korektado inkluzivas: aŭ prefere, aŭ pli bone, aŭ pli ĝuste, aŭ pli vere, ne:[61]

  • Per aŭ prefere: lia protektanto aŭ prefere lia senkonscia kunkulpanto, v
  • Per aŭ pli ĝuste: la aĉetantojn, aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn z • Vi ĉion neas, aŭ pli ĝustadire, vi ĉion detruas, B
  • Per aŭ pli bone: ne malpli moralas - aŭ pli bone, ne pli malmoralas • pri gentoj, aŭ plibone, pri etnoj kaj triboj,
  • Per aŭ pli vere: eniris, aŭ pli vere enĵetis sin, z
  • Per ne: depost la muro, ne, depost verda kurteneto, similanta muron • Mi kredis, ne, mi firme sciis. F
  • Per fakte: sistemon, kiun ĝi titolas germana (fakte multe pli ĝenerala) • kune kun (fakte nedisigeble de) la lingvo mem.

Komparu la esprimadon de ŝanĝanta ideo, en kiu la signendaĵo mem ŝanĝiĝas, ne nur la rimedon ĝin esprimi: de antaŭ dudek jaroj, ne, pli longe, ekde la komenco dum la fruaj tagoj.

Emfazaj apozitivoj[redakti | redakti fonton]

Iuj gramatikistoj konsideras la refleksivan pronomon mem emfaza apozitivo, kiu kiel aliaj apozitivoj ekvivalentas al la nukleo, ekz:[62] La reĝo mem venis al ili.zLa maro mem estis granda lernolibro.zLi sentis sin vere olimpa, kaj pro tio mem sekura.LZla stilo, kiun mi mem uzas.zKiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.z

Foje tiu apozitivo, la emfaza refleksivo mem povas lokiĝi nepost la nukleo:[63] Mem li neniam povis ĝin bone ellerni.LZMi liveros mem al li la feliĉon.FKNe, mi ĝin faros mem.FK

Komentaj apozitivoj[redakti | redakti fonton]

En ne-restrikta apozicio la apozitivo povas havi pli grandan signif-amplekson ol la nukleo, ekz: Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon …zJohano kaj Roberto, amikoj miaj, starigas bandon. • La apozicion, gramatike nekompleta subpropozicio, oni ofte apartigas per komoj, legant-amika elpensaĵo.

Ekzempligaj apozitovoj[redakti | redakti fonton]

Iuj gramatikistoj konsideras ekzemplojn apozitivoj,[64] ekz: la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean) zde multaj aliaj, inkluzive de Tiktoko.Bdseriozaj homoj, kiel vi, ..zĈu mirinda lerta poeto, kia vi? Auld

Sintaksaj variantoj kaj konsideraĵoj[redakti | redakti fonton]

Agordo[redakti | redakti fonton]

Ne-restriktaj apozicioj plejparte agordas kaze en Esperanto.[65] Ekzemple: Sur iliaj vizaĝoj oni povis legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon.zĜi enhavas ankaŭ plurajn dirmanierojn, parolturnojn, kiuj utile spicas la lingvon.z rimarku la agordo laŭnombra. Kompreneble agordo ne okazas ĉe la emfaza apozitivo, la refleksiva prnomo mem. Mankas agordo en esprimoj kia Ni vizitis Tokion, Japanio.[66]

Markado[redakti | redakti fonton]

Sone, ne-restriktaj apozicioj ofte markiĝas tone aŭ paŭzete, ekz: la krakova teatro Sena [paŭzeto] areno de Jadwiga Gibczyńska [paŭzeto] profesia aktorino [paŭzeto] honora membro de UEA.[51]   Skribe, oni ofte indikas la tonan aŭ paŭzetan markadon de ne-restrikta apozicio per interpunkcioj, kiaj komoj, strekoj, krampoj, aŭ streketo.[67] Ekzemple,

  • Ofte per ambaŭflankaj komoj:[52] mi, la kulpulo, faros la necesajn korektojn
  • Per ambaŭflankaj strekoj: kaj infano — dujara bubeto — per FKmanĝos nur unu — nome tiu, al kiu la sorto ĝin decidos FK
  • Per ambaŭflankaj krampoj: de Oziriso (la suno) per Bla ideo homarana (hilelista) kaj z
  • Per prezenta dupunkto: la noblan patriotan taskon: nome organizi ekspedicion
Renversita ordo de ne-restrikta apozicio[redakti | redakti fonton]

Se la ordo de la elementoj de ne-restrikta apozicio renversiĝas, ankoraŭ bezoniĝas paŭzoj, apartigantaj la komentan enklasigan elementon, kaj tio indikendas per komoj. La sekva ekzemplo emfazas la inecon de Geraldine Ferraro: Por la unua fojo en nia historio, virino, Geraldine Ferraro estos rekomendata dividi nian kandidat-duopon.[68]

Greenbaum (1996) §5,11 montras, ke en la angla, se la nukleo (la ĉefelemento) estas pronomo, la apozitivo povas dislokiĝi al la komenco aŭ fino de la frazo.[69]

Efiko de kunteksto kaj situacio[redakti | redakti fonton]

La samaj vortoj povas ŝanĝiĝi de restrikta al ne-restrikta (aŭ inverse) depende de la parolanto kaj konteksto. Konsideru la vortgrupon mia frato Natano. Se la parolanto havas pli ol unu fraton, la nomo Natano estas restrikta, ĉar ĝi klarigas pri kiu el la fratoj temas. Aliflanke, se la parolanto havas pli ol unu fraton, tiam la nomo de la frato funkcias parantezece (ne estas restrikta) kaj tiakaze la ĝusta maniero ĝin skribi estas: mia frato, Natano,….

Nestitaj apozicioj[redakti | redakti fonton]

Apoziciaj konstruaĵoj povas esti nestitaj, t.e. unu (aŭ pli) el la konstituaj elementoj povas mem esti apozicia konstruaĵo:

  • La unua elemento de la apozicio povas mem konsisti el alia apozicia konstruaĵo, ekzemple la unua elemento:
  • de nomesprimo povas esti:
  • intersekco: la mondkonata inĝeniero pri elektro-lingvistiko, J.R.G. Isbrucker • talenta 21-jara junulo-komputilisto, Pimono Sejno.
  • ekvivalentesprimo: la ĉefministron, aŭ taoiseach, Bertie O’Hearn.
  • de citaĵo povas esti:
  • ekvivalentesprimo: la signon, la markon #.
  • de ekvivalentesprimo povas esti:
  • nomesprimo: sinjoron Petro Fradeko, mian fianĉon vvia frato Aaron, la Levido x
  • mem ekvivalentesprimo: Mi, la Eternulo, via Dio x
  • de komento povas esti:
  • ekvivalentesprimo: Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara. x
  • La dua (limiga, klariga, aŭ komenta) elemento de la apozicio povas mem konsisti el alia apozicia konstruaĵo, ekzemple la dua elemento:
  • de nomesprimo povas esti:
  • mem nomesprimo: filmo Kirasŝipo Potjomkin • la regionestro, admiralo Jegorov • lia samlandano d-ro K. Kalocsay Bglia Reĝa Moŝto la Reĝo Alberto. z
  • ekvivalentesprimo: la mezo de la monato Famenut (januaro) B
  • ekvivalentesprimo alnoma: mia granda sampatrujano Muhamado la Ĥorezmano .
  • de subklasigo povas esti:
  • intersekco: la kategorio Membro-Abonanto .
  • de ekvivalentesprimo povas esti:
  • intersekco: ni, Esperantistoj-batalantoj z • iliaj dueloj, tio estas solo-numeroj.Vk
  • mem ekvivalentesprimo: ties elito — Tre Gravaj Personoj, alinome kravatuloj kaj pikkalkanumiloj —
  • de komento povas esti:
  • intersekco: Ivan Davidkin, inĝeniero-elektronikisto, estas.
  • Ambaŭ elementoj povas mem konsisti el aliaj apoziciaj konstruaĵoj, ekz:
  • komento kies nukleo estas
  • nomesprimo, kaj kies dua elemento konsistas el intersekco: la fratoj Jorge kaj Esteban Mosonyi, antropologoj-lingvistoj
  • duobla nomesprimo, kaj kies dua elemento konsistas el serio da komentoj: Nun venis patrino, sinjorino Aŭgusto, pogranda fruktistino, posedantino de pli ol unu da fiŝujoj, vilaĝanino en granda krinolino. z

Uzado[redakti | redakti fonton]

Uzado en la angla[redakti | redakti fonton]

Dum apozicio ordinaras en moderna (angla) verkita prozo, estas rimarkigita,[70] ke oni ĝin malofte uzas dum improvizita parolado, en kiu oni pli emas uzi parentezojnsubpropoziciojn. En ordinara (angla) parolado, ekzemplo kia mia edzino, flegistino laŭ eduko, … pli probable diriĝus: mia edzino, kiu estas flegistino laŭ eduko,…. Trask (1993) komentas ke plej ofte apozitivoj estas nerestriktaj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Mallongigoj uzataj: B=Kabe, Bd=Broadribb, Bg=Baghy, Bt=Boulton, F=Finkel, FK=Fundamenta Krestomatio, G=Grabowsky, K=Kalocsay, LZ=Lydia Zamenhof, N=Nova Testamento, P=Privat, Pok=Pokrovskij, V=Valienne, Vk=Vondrouŝek, X=Malnova Testamento, Z=Zamenhof.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nacilingve la tuta apozicia konstruaĵo (aŭ rilato) nomiĝas
    • angle en:apposition (v. Greenbaum (1996);
    • hispane es:aposición (v. Pequeño Larousse Ilustrado, Miguel de Torop y Gisbert (1964); ankaŭ vidu Seco (1967) p. 163);
    • ruse апозитивная связь (apozitivnaja svjaz), апозитиное отношеие, (apozitivnoje otnoŝenie), приложение (priloĵenie) (v. D. E. Rozental' kaj M. A. Telenkova (1985)).
    Tamen gramtikistoj diversas laŭ tio, ĉu ili nomas la tutan konstruaĵon de du elementoj apozicio; iuj preferas uzi tiun terminon nur por la neĉefa el la du elementoj, tiu, kiun aliaj nomas apozitivo (vidu sube), kaj ŝajne ne havas terminon por la du elementoj kune. Ekzemple, Preisler (1997). Verŝajne mankas en PAG kaj PIV unuvorta termino por apozicia rilato; tiuj du verkoj limigas la vorton apozicio al unu speco de apozitivo, la ne-restrikta (vidu sekcion Specoj de apozicio). PAG ankaŭ proponas la terminon apudmeto kiel sinonimo de apozicio.
  2. SIL — Glosaro de Lingvistikaj Terminoj de SIL angle
  3. Merriam Webster, Merriam-Webster's Online Dictionary
  4. Greenbaum (1996)
  5. Crystal (1997);   Merriam-Webster;   Wales (1989);
  6. Crystal (1997)
  7. 7,0 7,1 Mathews (1997)
  8. SIL; Seco (1967) p. 163)
  9. Merriam-Webster's Online Dictionary;   Crystol (1997)
  10. 10,0 10,1 10,2 Albaugh (1964)
  11. Torop (1964); Butt (2004)
  12. Meyer (1992) kaj Acuña (1996)
  13. Acuña (1996) p26,p44. Acuña tie citas Hockett, Ch. F. (1955) "Attribution and Apposition in English" American Speech 30:99-102 p99 ff.
  14. laŭ Quirk, k.a. (1985) §9.131
  15. PMEG §
  16. Quirk, k.a. (1985) §9.131
  17. Greenbaum (1996) diras: Apozicio estas la rilato inter du unuoj kiuj signas la saman enton aŭ intersekcas (en:overlap) en sia signado.
  18. Quirk, k.a. (1985) §9.131; PMEG §25.3 donas ekzemplon kun la apozitivo dismetita al la frazfino: Diablo lin prenu, la sentaŭgulon!
  19. Quirk, k.a. (1985) §9.138; PMEG §25.3
  20. Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED), Peter Benson (1995).
  21. Nacilingve angle appositive; hispane … ; ruse приложение, priloĵenie). PAG kaj PIV uzas la vorton apozicio por ne-restrikta apozitivo (vidu sekcion Specoj de apozicio). Laŭ Richards (1992) en frazo kia Mia fratino, Helen Wilson, veturos kun mi en kiu ambaŭ elementoj same signas ambaŭ elementoj estas apozitivoj.
  22. Meyer (1992) §2.5
  23. Meyer (1992)§2.5.2
  24. kp. Rosental' (1985 ) ĉe Приложение.
  25. Meyer (1992) §2.5.4
  26. Meyer (1992) §2.5.5
  27. Meyer (1992) Ĉapitro 3
  28. Meyer (1992) ĉapitro 4
  29. Acuña (1996) ĉapitro 2
  30. Greenbaum (1996) §5.11.   Seco (1967) diras ke la dia rivero Danubo estas specifiga apozicio (es: aposición especificativa), dum Danubo, la dia rivero estas klariga apozicio (es:aposición explicativa). Ne ĉiuj gramatikistoj klasifas la restriktajn apozitivojn inter la apozicioj aŭ la apozitivoj. PIV (1970) kaj PAG §129-130 limigas la vorton apozicio al ne-restriktaj apozitivoj. Tamen, la Enciklopedio de Esperanto citita de Miroslav Malovec en artikolo frazelemento simple diras ke "apozicio" estas "substantivo karakterizanta substantivon" kaj donas kaj ne-restriktan ekzemplon Napoleono, franca imperiestro, kaj restriktan rego Henriko (kvankam la tie klinitaj literoj implicas ke EdE konsideras la vorton reĝo antaŭmetita "apozicio").
  31. Acuña (1996) diras ke tiu distingo jam estadas baza premiso partoprenata de lingvistoj en la studo de apozitvaj strukturoj.
  32. Tamen gramatikistoj malkonsentas pri tio kiu el la elementoj estas nuklea (ĉefa, kapa) kaj kiu estas flanka (la apozitivo). Vidu Acuna (1996) §2.2.1
  33. Quirk, k.a. (1985) §9.160 kaj Greenbaum (1996) divitas ilin en la angla alimaniere en tri specojn:
    • Difinita nomgrup sekvata de specifaĵo (ofte propra nomo), kiel: tiun ĉi doktoron Nikolao LZ
    • Nedifinita nomgrupo sekvata de specifaĵo, kiel: de ĉefministro Koizumi
    • Specifaĵo sekvata de difinita nomgrupo, kiel: la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto de la reøino, …z
  34. PAG §129,132.   Inter la specoj de nominacioj diskutitaj de PAG apartenas kaj nomesprimoj kaj citaĵoj. PMEG §9.1.6, 25.2 nomas ilin identigaj priskriboj.
  35. Rozental' (1985) ĉe Приложение (Apozicio) donas la ekzemplon Озеро Ильмень (lago Ilmen) klare indikante, ke Ilmen estas la apozitivo.
  36. Rozental' (1985) ĉe Приложение несогласованное listigas в романе "Евгений Онегин" (en la romano Eŭgeno Onegin), в газете "Комсомольская Правда" (en la gazeto Komsomoljskaja Pravda), kiel apozicioj kiuj ne agordas kaze en la rusa.
  37. Rozental' (1985) samloke listigas на фабрике "Красная заря" (ĉe la fabriko Ruĝa aŭroro), у гостиницы "Москва" (ĉe la hotelo Moskvo).
  38. Rozental' (1985) samloke listigas с теплоходом "Россия" (kun la vaporŝipo Rusio), на ледоколе "Ермак" (sur la glacrompilo Jermak).
  39. stumpo
  40. Rozental' (1985) ĉe Приложение (Apozicio) donas la ekzemplon Инженер Петрова (inĝeniero Petrova) klare indikante, ke Petrova estas la apozitivo.
  41. Laŭ Chaulker & Weiner (1994) gramatikistoj malkonsentas, ĉu strukturoj kia mia fratino Mary montras apozicion.
  42. Rozental' (1985) donas la ekzemplon красавец мужчина (belulo viro).
  43. PAG §130 traktas citaĵojn kiel speco de "nominacio". Laŭ Chalker & Walker (1994) gramatikistoj malkonsentas pri tio, ĉu strukturoj, kia la numero dektri montras apozicion.
  44. Quirk, k.a. (1985) §13.16 & §13.24 klarigas, ke subfrazaj apozitivoj povas esti aŭ restriktaj aŭ nerestrikaj; li konsekvence uzas komojn nur ĉe la nerestriktaj.
  45. Rozental' (1985) donas la ekzemplojn попугай какаду, дерево эквалипт (papago kakatuo, arbo eŭkalipto); Albaugh (1964)
  46. Greenbaum (1996) §5.11
  47. Rozental' (1985) ĉe Приложение (Apozicio) donas ekzemplojn, kiaj город-крепость, застежка-молния, девушка-секретар (urbo-fortikaĵo, fiksilo-fulmo [zipilo], junulino-sekretario), kaj ĉe Приложение согласованное (Agordanta apozicio) la ekzemplojn в памяти города-герои (memore de heroo-urbeto) kaj государство-агрессоры (ŝtat-agresantoj).
  48. PMEG §25.3 Kunskriboj.
  49. Rozental' (1985) ĉe Приложение. diras, ke kiam temas pri du nomgrupoj en apozicio, la sintaksan rolon de ĉiu difinas la konteksto, la leksika valoro de ambaj vortoj, foje ilia sekvenca ordo, kaj la intonacio.
  50. PMEG §25.2 Tia identiga priskribo staras ĉiam post sia ĉefvorto kaj ne havu N-finaĵon aŭ rolvorteton.
  51. 51,0 51,1 Aŭdebla ĉe Pola radio
  52. 52,0 52,1 angle Commas - Some Common Problems (usage of commas), Princeton Writing Program, Princeton University, 1999, kaj la retajo PU-commas Princeton.edu/sites/writing.
  53. Rimarku la adjetivajn majuskloj. Ili tiel troviĝas en la fonto Malnova Teatamento. vidu ankaŭ PMEG §9.1.6
  54. Rozental' (1985) ĉe Приложение (Apozicio) diras Приложениями, как правило, являются слово, которые можно заменить определениями-прилагательными в сочетаниях типа старик сторож и сторож-старик в роли приложения, независимо от порядка слов, выступает слово старик (см. старый сторож). (Apozitivoj, ĝenerale, estas vortoj anstataŭigeblaj per modifantaj adjektivoj en konstruaĵoj kiaj oldulo-gardisto kaj gardisto-oldulo en la rolo de apozitivo, senkonsidere al la vortordo, la vorto oldulo (kp. maljuna gardisto) reliefiĝas.
  55. Preisler (1997) §10.8.6. Preisler ne uzas la terminon appositive nomante tiun elementon apposition. Preisler ankaŭ konsideras formojn kiaj prezidento en prezidento Lapenna antaŭmetita apozitivo, do Lapenna estas la nukleo.
  56. Seco (1967) p.163. Seco ankaŭ diras ke estas evidenta tendenco en la hispana subpremi tiun genetivan de, dirante teatro Lope de Vega (kontraste al la malpli nova formo el teatro de Apolo, eble parte pro deziro eviti konfuzon kun la ideo posedo). Li mencias la terinojn provincia, teatro, calle, golfo, año, mez, avenida, instituto, universidad, cátedra, edificio kiel terminioj post kiuj en tradicia stilo oni uzas la prepozicion de.
  57. PAG §129 nomas la priparolaĵon determinato, kaj la komentantan superklason, apudmetoapozicio. PMEG §25.3 uzas la vorton apudmeto.
  58. Wales (1989) ĉe "Apposition." diras 'Apposition' estas ofte eksplicite markita per "connectives", kiaj nome, t.e., "that is to say", aŭ prefere, ktp., aparte en "registers" kie ekspliciteco kaj klareco estas gravaj (ekz. sciencaj artikoloj, oficialaj raportoj)
  59. Rozental' (1985) ĉe Приложение несогласованное listigas i.a. с Ричардом Львиное Сердце (kun Rikardo, la Leonkora)
  60. Tamen veraj celoŝanĝoj povas same aspekti. Ekz.: de antaŭ dudek jaroj, ne, pli longe, ekde la komenco dum la fruaj tagoj.
  61. Chalker & Weiner (1994) citante Greenbaum & Quirk, k.a. (1990) donas la jenan ekzemplon de "apozitivo" en la angla: Li kolerigis, ne, furiozigis, sian aŭdantaron.
  62. Spears (1991) ĉe "Emphatic appositive"; Greenbaum (1996) §4.41
  63. Greenbaum (1996) §4.41 diras ke en la angla tio okazas nur se la nukleo estas la subjekto.
  64. Chalker & Weiner (1994); Quirk, k.a. (1985) §9.158; Greenbaum (1996) §5,11 miksas la ekzempligajn apozitivojn kun la ekvivalentaj, menciante la anglajn prezentilojn for example, that is to say, namely, such as, say (ekzemple, tio estas por diri, nome, kia)
  65. PMEG §25.3
  66. PMEG §25.3 Komentaj apudmetoj.
  67. Albaugh (1964) diras, Nerestrikta apozitivo, kontraste al restrikta apozitivo, bezonas interpunkcion — komojn, strekojn, aŭ krampojn— por destarigi ĝin de la resto de la frazo. Ĉu apozitivo estas restrikta aŭ nerestrikta, ofte dependas de la signifo kiun celas komprenigi la verkanto. Ekzemple:
    • Lia ambicio diplomiĝi kun honoroj tenis lin studanta.
    • Lia ambicio, diplomiĝi, kun honoroj tenis lin studanta.
    • Lia ambicio — diplomiĝi kun honoroj — tenis lin studanta.
    La aldono de komoj aŭ strekoj produktas ŝanĝeton da signifo.
    Vidu ankaŭ PMEG §25.3 kiu diras: En la parolo oni normale distingas apudmetojn per paŭzetoj antaŭe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn. Ankaŭ vidu Quirk, k.a. (1985) § 9.133 La apozitivoj en ne-restrikta apozicio estas en malsamaj informunuoj, kaj tiu fakto indikiĝas en la parolo per ilia enmeto en apartajn tonunuojn kaj en la skribo per komoj aŭ pli peza interpunkcio.
  68. Jesse Jackson, Parolo antaŭ la Nacia Konvencio de la Demokrata Partio en 1984. Sona registraĵo en la angla   Rimarku la paŭzetojn en la elparolo.
  69. Ekzemple: Time and patience, it wouldn't have taken any more than that.They're not great social animals, computer scientists.
  70. angle Corbett, Edward P.J. Classical Rhetoric for the Modern Student. Oxford University Press, New York, 1971.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Acuña Fariña, Juan Carlos (1996) The Puzzle of Apposition, On so-called appositive structures in English. (Unuversidad de Santiago de Compostela).
  • Aitchison, James (1996) Dictionary of English Grammar. angle
  • Albaugh, Ralph M. (1964) A Dictionary of Grammar and Structure. (San Francisco: Chandler Publishing). angle
  • Butt, John (2004) A New Reference Grammar of Modern Spanish, 4th ed. (McGraw-Hill). angle
  • CEEDBenson, Peter (1995) Comprehensive English-Esperanto Dictionary.
  • Chaulker, Silvia & Edmund Weiner (1994) Oxford Dictionary of English Grammar. (Oxford). angle
  • Crystal, David (1997) A Dictionary of Linguistics and Phoenitics. (Blackwell). angle
  • Corbett, Edward P.J. (1971) Classical Rhetoric for the Modern Student. (New York: Oxford University Press). angle
  • Greenbaum, Sidney (1996) The Oxford English Grammar. (Oxford). angle
  • Limbi Straine, Facultatea de (1978) Dictionar Poliglot Termini Lingvistico. (Bucaresti).
  • Mathews, Peter (1997) The Concise Oxford Dictionary of Linguistics. (OUP) angle
  • Merriam-Webster, Merriam-Webster's Online Dictionary. angle
  • Meyer, Charles F. (1992) Apposition in Contemporary English. (Cambridge). angle
  • Nash, Rose (1968) Multilingual Lexicon of Linguistics and Philology. (Longman).
  • NTC — Spears, Richard A. (1991) NTC's Dictionary of Grammar Terminology. angle
  • PAGKalocsay kaj Waringhien (1980) Plena Analiza Gramatiko, 4-a eld..
  • PIVWaringhien (1970) Plena Ilustrita Vortaro.
  • PMEG — Wennergren, Bertilo (2005) Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. (ELNA).
  • Preisler, Bent (1997) A Handbook of English Grammar on Functioal Principles, 2-a eld. (Aarhus). angle
  • Quirk, Randolph, k.a. (1985) Comprehensive Grammar of the English Language. (London: Longman). angle
  • Richards, Jack C., k.a. (1992) Dictionary of Language Teaching and Applied Linguistics, 2-a eld. (Longman). angle
  • Rozental', D.E. kaj M. A. Telenkova (1985) Словарь-спавочник лингвистических теминов (Slovar'-spravoĉnik lingvistiĉeskiĥ terminov). (Moskva: "Prosveŝĉeie"). ruse
  • Seco, Rafael, (1967) Manual de gramática española, 9-a eldono. (Aguilar). hispane
  • SIL — Summer institute of Linguistics, Glossary of linguistic terms (Glosaro de ligvistikaj terminoj). angle
  • Spears, Richard A. (1991) NTC's Dictionary of Grammar Terminology (NTC). angle
  • Torop y Gisbert, Miguel de (1964) Pequeño Larousse Ilustrado. (Editorial Larousse, 1964) hispane
  • Trask, R. L. (1993) A Dictionary of Grammatical Terms in Linguistics. (Routledge). angle
  • Wales, Katie (1989) A Dictionary of Stylistics. (Longman) angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Apposition en la angla Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.