Apple
Apple Inc. | ||
---|---|---|
Apple Inc. | ||
![]() | ||
![]() | ||
entrepreno negoco varomarko publika kompanio entrepreno firmao pri teknologio computer manufacturer organizaĵo vd | ||
Dum | 1-a de aprilo 1976 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Steve Wozniak • Ronald Wayne • Steve Jobs vd | |
Sidejo | Kupertino - Kalifornio - Usono | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Tim Cook (CEO), Jonathan Ive (CDO), Luca Maestri (CFO), Jeff Williams (COO) | |
Dungitoj | 154 000 (stato: 2021) | |
Agokampo | komputiloj | |
ISIN-kodo | US0378331005 | |
Posedata de | The Vanguard Group • Berkshire Hathaway • BlackRock • State Street Global Advisors vd | |
filiaj kompanioj | FileMaker, Inc. • Anobit • Beats Electronics • Braeburn Capital • AuthenTec • FingerWorks • Prismo Graphics • Raycer • SchemaSoft • Apple (Germany) • Apple (Israel) • Claris • Apple Store • Apple Sales International • Siri Inc • Apple Czech vd | |
Posedataj kompanioj | Imagination Technologies • Apple corporate shuttle vd | |
TTT | www.apple.com | |
Apple [La angla nomo de "pomo", prononcata "Ap-l"] estas usona komputila firmao. Oni konas Apple pro la komputila serio Makintoŝo, la cifereca muzikludilo iPod, la poŝkomputilo iPhone, la plata komputilo iPad kaj alia aparataro kaj programaro.
La emblemo de Apple estas silueto de pomo kun mordejo.
Eventoj de Apple-historio[redakti | redakti fonton]
1976[redakti | redakti fonton]
- Estas fondita firmao Apple.
- Lanĉita produktado de komputilo Apple I.
- En la firmaon venis Armas KLUF.
1977[redakti | redakti fonton]
- Estas prezentita Apple II.
- Aperis koncepto de plivastigebla komputilo.
- Reklama firmao Regis MacKenna inventis simbolon de Apple - morditan pomon.
1979[redakti | redakti fonton]
- Steve Jobs vizitas esplorcentron de Xerox, kie konatiĝis kun Star System, muso kaj fenestra interfaco;
- kune kun Bell&Howell estis produktita speciala versio de Apple II por lernejoj.
1980[redakti | redakti fonton]
- Aperis Apple III, tamen ĉiuj lanĉaj aparatoj estis difektaj kaj ili estis riparitaj kaj modernizitaj.
- En la mondo estis uzataj 1,5 milionoj da diverstipaj hejmaj komputiloj.
- Mikrosofto prezentas Softcard por Apple II.
1981[redakti | redakti fonton]
- Steve Wozniak forlasis la firmaon.
1983[redakti | redakti fonton]
- Estas produktita 1 miliono da komputiloj Apple II.
- Estas inventita unua komputilo kun grafika interfaco Lisa.
1984[redakti | redakti fonton]
- Estas ekfabrikata Apple Macintosh. Ek de ĉi-jaro nomoj Apple kaj Macintosh iĝas sinonimoj. Dum 6 monatoj estis venditaj 100 000 Makintoŝoj.
- Kvanto de venditaj Apple II atingis 2 000 000 ekzemplerojn.
- printilo imageWriter I - unua printilo, kiu printis kaj tekstojn kaj desegnojn.
1985[redakti | redakti fonton]
- Firmaon Apple forlasis fondintoj Steve Wozniak kaj Steve Jobs.
- Aperis Macintosh Plus.
- Naskiĝis koncepto de surtabla eldonejo (Desktop Publishing), firmao Aldus prezentis faman programon PageMaker.
1987[redakti | redakti fonton]
- Estas lanĉita Macintosh II.
1989[redakti | redakti fonton]
- Estas ekproduktata Mac Portable.
1990[redakti | redakti fonton]
- Aperis Macintosh IIfx - unua persona komputilo kun grafika fotigilo.
1991[redakti | redakti fonton]
- En majo estas prezentita MacSystem 7 - unua multtaska operaciumo por persona komputilo, kiun oni eĉ nomis Granda Eksplodo (angle Big Bang).
- Aperis tekokomputilo Mac PowerBook 100.
1992[redakti | redakti fonton]
- Estas prezentita proekto de poŝkomputilo Newton NotePad.
1993[redakti | redakti fonton]
- Ĉesigita produktado de Apple II, dum 17 jaroj estis fabrikitaj 5 000 000 aparatoj!
- ek de 2 aŭgusto komenciĝas oficiala vivo de Newton MessagePad, dum unua semajno estis venditaj ĉ 5 mil da aparatoj, tamen ĝis fino de jaro estis vendite pli malmulte ol 100 mil ekzempleroj, kio ŝajnis malsukceso.
1994[redakti | redakti fonton]
- Estraro de Apple Computer ekvendis licencojn por kloni komputilojn PowerMac.
1997[redakti | redakti fonton]
- Estas prezentita MacOS 8.
- Estas prezentita Newton 2000, lasta modelo de Newtonoj.
- Estas proponita Yellowknife.
1998[redakti | redakti fonton]
- Ekproduktado de iMac.
- Oficiala mallanĉo de Newton MessagePad. Ĝi neniam grandskale sukcesis.
1999[redakti | redakti fonton]
- Apero de MacOS 9.
2000[redakti | redakti fonton]
- Firmao Apple prezentis Mac G4 Cube.
2001[redakti | redakti fonton]
- Aperis PowerBook G4.
- Estas anoncita MacOS X bazita sur libera operaciumo FreeBSD.
- Lanĉita iPod.
2003[redakti | redakti fonton]
- Aperis PowerMac G5 - unua 64-bita persona komputilo.
- Apple malfermas la retbutikon alireblan per la muziksoftvaro iTunes.
2005[redakti | redakti fonton]
- Prezentita Mac mini
- Anoncita transiro de procesoroj PowerPC faritaj de IBM al Intel-arkitekturo!
- Steve Jobs prezentis Rokr E1 - GSM-poŝtelefono farita de Motorola.
- Aperis iPod Nano.
2006[redakti | redakti fonton]
- Dum Macworld 2006 estis prezentitaj unuaj komputiloj iMac kun procesoroj faritaj de firmao Intel.
- Dum la sama ekspozicio estis prezentitaj novaj tekokomputiloj MacBook Pro, certe kun procesoroj faritaj de Intel.
2007[redakti | redakti fonton]
- Aperis la unua generacio de la saĝtelefono iPhone, kiu furoras precipe ekde la jaro 2009.
2010[redakti | redakti fonton]
- Apple lanĉis la tabulkomputilon iPad.
- iPhone 4 estas poŝtelefono kiu estis dizajnita kaj surmerkatigita fare de Apple.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- historio de Apple Arkivigite je 2006-02-20 per la retarkivo Wayback Machine (angle)