Apple Daily

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apple Daily
taggazeto
Speco ĉiutaga

Posedanto la amaskomunikila konzerno Next Digital
Establodato la 20-an de junio 1995
Posedata de Next Digital vd
Ĉesigita publikado la 17-an de junio 2021

Retejo
vdr

Apple Daily (ĉine 蘋果 日報) estis ĉiutaga gazeto publikigita en Honkongo de la jaroj 1995 ĝis 2021. Fondita de Jimmy Lai, ĝi estis unu el la plej vendataj ĉinlingvaj ĵurnaloj en Honkongo. Kun distra revuo Next Magazine, Apple Daily estis parto de la amaskomunikila konzerno Next Digital. La papero publikigis presitajn kaj ciferecajn eldonojn en la tradicia ĉina, same kiel nur ciferecan anglan eldonon. Fratina samnoma eldonaĵo funkcias interrete en Tajvano sub komuna entrepreno inter Next Digital kaj aliaj tajvanaj kompanioj.

La ĵurnalo estis fermita de la ĉina registaro la 17-an de junio 2021, kiu ankaŭ frostigis la havaĵojn de la kompanio kaj de Jimmy Lai. Rezulte de la aktiva frostigo, Apple Daily ne povis pagi salajrojn kaj elektrajn fakturojn, kaj devis ĉesi operaciojn. La fina presita eldono estis publikigita la 24-an de junio, kun eldonkvanto de pli ol miliono da kopioj, pli ol la kutimaj 80 000, kaj honkonganoj viciĝis laŭ centoj da metroj por aĉeti la kopiojn. La ĉefa kaj suplementa jutuba kanalo de la ĵurnalo, "Fruit Seed" ("Fruktosemo"), ankaŭ ĉesis servi noktomeze samtage.

En enketo de la Instituto Reuters pri studado de ĵurnalismo farita komence de 2021, Apple Daily estis la kvara plej uzata eksterreta fonto de novaĵoj en Honkongo, dum ĝia retejo estis la dua plej uzata inter retaj novaĵmedioj en la urbo. Laŭ enketo farita de la Ĉina Universitato de Honkongo, Apple Daily estis la tria plej fidinda pagata ĵurnalo en 2019.

La redakcia pozicio de Apple Daily, favoranta la por-demokratian movadon en Honkongo, igis ĝin submetita al reklamaj bojkotoj kaj politika premo. Post kiam la pridisputita honkonga nacia sekureca leĝo ekfunkciis, polico trudeniris ĝian ĉefsidejon la 10-an de aŭgusto 2020 - polica operaco kritikita de demokratiaj registaroj kaj grupoj pri gazetaraj rajtoj tutmonde.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]