Aprila artikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub aprila artikolo oni komprenas en la historio de UEA certan kontribuon de Ivo Lapenna al revuo Esperanto, en aprilo 1974 (p. 61-64). La titolo ekzakte estis: Admono al la membraro: UEA en danĝero de malintegriĝo.

Situacio[redakti | redakti fonton]

Ivo Lapenna estis ekde 1964 prezidanto de UEA kaj celis resti tio ankaŭ post 1974. Sed jam antaŭ tiu elekta jaro li komprenis ke verŝajne ne estos plimulto por li en la komitato. Per la "aprila artikolo" Lapenna provis aktivigi la UEA-membrojn subteni lin; unue en la balotoj por la B-komitatanoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la artikolo Lapenna emfazas siajn meritojn por la Asocio kaj nomas sin viktimo de "obskuraj komplotoj". Li evitas nomi kontraŭulojn persone, krom Richard Cash kaj E.L.M. Wensing. Tiuj kontraŭuloj laŭ Lapenna volis detrui la Asocion. Nur se "amasa apogo" subtenos lin en la balotoj por la B-komitataneco, li daŭrigos. Tion li rigardos "ankaŭ kiel klaran mandaton liberigi la Asocion de tiuj negativaĵoj, kiuj haltigis ĝian progreson kaj minacas ĝian ekziston". Se li malvenkos, tio estos signo de malvenko de la moderna UEA. “Kaj mi foriros de ĉio sen amaro, liberigante tiel plene mian tempon kaj energiojn por mia faka, scienca laboro. [...] Tio estas mia lasta, senkompromisa vorto.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Celo kaj lingvaĵo de la artikolo ne helpis al Lapenna precipe ĉe junaj okcidenteŭropanoj, sed ne nur. Danke al la artikolo, nur nun formiĝis aganta opozicio kun la intenco instali novan prezidanton. En junio 1974 Humphrey R. Tonkin deklaris sin preta kaj fakte elektiĝis en la posta hamburga kongreso.

Lapenna jam ne plu kandidatiĝis kaj demisiis dum la kongreso. Tamen la "aprila artikolo" ne estis la anoncita "lasta vorto", ĉar poste Lapenna aktivis en UEA-opozicia "Neŭtrala Esperanto-Movado".

Literaturo[redakti | redakti fonton]