Aprilaj tezoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aprilaj tezoj estis programo, ellaborita de Lenino post lia reveno el la svislanda ekzilo kaj kiu celis subigi la ŝtatpotencon al la sovetoj. Ĝi aperis en aprilo de 1917 kaj antaŭhelpis la ribelon en julio kaj enpotenciĝon de la bolŝevikoj en oktobro de 1917.

Dum la februara revolucio, la potenco duobliĝis: parte regis la provizora registaro, parte la Soveto de la Laboristaj kaj Soldataj Komisiitoj de Sankt-Peterburgo. En la soveto multnombris la socialistoj, kiuj rigardis la februaran revolucion burĝa registaro kaj apogis la burĝaron por akiri la potencon. Tiel ili akceptis decidojn de la provizora registaro. La soveto pretis por kunlaboro kun la registaro en intereso de la laboristoj kaj soldatoj.

Lenino rigradis la du potencajn centrojn kiel du konkurantajn asociojn, reprezentantaj sociajn tavolojn. Li sentis tiel, ke la venkonta asocio likvidas la malvenkotan asocion, tiel ili ne povas longtempe paralele ekzisti. Liaj tezoj baziĝis sur tiu teorio kaj instigis la bolŝevikojn

  • forpreni la apogon disde la provizora registaro,
  • tuj forlasi la militon
  • dividi la agrojn
  • ŝtatproprigi la bankojn,
  • ke la sovetoj kontrolu la produktadon kaj dividon de la produktoj.

Lenino unuafoje publikigis siajn tezojn en kunsido de la socialdemokratoj, pli poste en bolŝevika komitata kunsido (17-an de aprilo 1917, laŭ nova kalendaro), sed ambaŭ kunsidoj rifuzis tion.

La gazeto de la bolŝevikoj (Pravda) publikigis la tezojn, sed singardeme notis, ke tiuj punktoj respegulas nur vidpunkton de Lenino. Spite al tio, post kelkaj semajnoj la sepa titlanda kongreso de la partio (inter la 7-a kaj 12-a de majo) akceptis la tezojn kiel sia programo, kaj ankaŭ la vokfrazon de „Ĉiun potencon al la sovetoj”.

La tezoj iĝis tre popularaj inter la sankt-peterburgaj laboristoj kaj soldatoj, kiuj volis puĉon jam en julio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]