Apudgarona Kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apudgarona Kanalo
Canal latéral à la Garonne.jpg
Koordinatoj43° 36′ 40″ N, 1° 25′ 6″ O (mapo)43.611111111.41833333Koordinatoj: 43° 36′ 40″ N, 1° 25′ 6″ O (mapo)

Apudgarona Kanalo
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Canal latéral à la Garonne [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mapo de la Kanalo en suda Francio

La Apudgarona Kanalo aŭ pli koncize Garona Kanalo - france Canal de Garonne, antaŭe nomita Canal Latéral de la Garonne, do "flanka kanalo de la Garono" - estas kanalo en Francio, konstruita en la 19-a jarcento. Ĝi konektas la urbon Tuluzo al la komunumo Castets-en-Dorthe, 45 kilometrojn sude de Bordozo. La reston de la ŝipa vojo al Bordozo provizas la rivero Garono. La akvovojo estas la daŭrigo de la Sudfranca Kanalo kiu konektas la Mediteraneon kun Tuluzo. Kune ili kaj la rivero Garono konsistigas la Kanalon de ambaŭ Maroj , kiu konektas la Mediteranean Maron kaj la Atlantikan Oceanon.