Apuleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Apuleo

ApuleoApulejo - latine Apuleius, naskiĝis ĉ. 125, mortis en 164 - estis romia filozofo kaj verkisto de satiroj. Li naskiĝis en urbo Madaŭro, en Numidio (hodiaŭe Alĝerio), kaj estis grava personaĵo de sia epoka platona literaturo, retoriko kaj de filozofio.

Li estis edukita en Kartago kaj Ateno, li vojaĝis tra Mediteraneo, studante ritojn de inico kaj kultojn. Li bone konis la grekajn kaj latinajn verkistojn, li instruis retorikon en Romo antaŭ reveni al Afriko kie li edziĝis al riĉa vidvino. Pro opozicio de edzina familio li verkis Apologion (173), specon de autobiografio. Li verkis ankaŭ multajn malsamajn poemojn kaj trataktojn, el tiuj Floridan, koletaneon de elokvenciaj verkoj, sed lia plej konata verko estas "La Ora Azeno", prozaĵo en 11 libroj kiun komence li nomis "Metamorfozoj". Ĝi estas la aventuroj de junulo Lucio, kiu estis transformita per magio en azenon kaj kiu nur reiĝis al homa formo per interveno de Izisa, al kies servo li konsakriĝis. La epizodo plej grava de tiu verko, la nura romanco el Antikveco kiu alvenis al nia erao, estas la bela fabelo pri Eroso kaj Psiĥa, kiun oni eblas interpreti kiel alegorion je mistika unio.

Li mortis en Kartago (hodiaŭe Tunizio).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]