Aquila (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agloj
Reĝa aglo
Reĝa aglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Buteonenoj Buteoninae
Genro: Aquila
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aquila estas la genro de la veraj agloj. Ĝi estas ofte kunigita kun la buteoj, maragloj kaj aliaj fortikaj Akcipitredoj, sed pli ĵuse ĝi aspektas kvazaŭ ili estus malpli distingaj el la pli sveltaj akcipitroj ol supozeble. Agloj ne estas natura grupo sed aludas esence al ĉiu ajn rabobirdo sufiĉe granda por ĉasi grandajn (ĉirkaŭ 50 cm longajn aŭ eĉ plie ĝenerale) predojn vertebrulajn.

Specioj

Aquila apartenas al tre fermita grupo de "tipaj" agloj. Tiu inkludas genrojn kiaj Hieraaetus, Lophaetus, Ictinaetus kaj la formortinta Harpagornis, kaj ĉiuj tiuj ŝajnas parafiletikajn rilate al la tradicia Aquila. Ĉefe kelkaj, se ne ĉiuj, specioj de Hieraaetus, separataj dekomence pro sia pli malgrando, ŝajne apartenas ĉi tie. La tuta grupo de "tipaj agloj" estas necesa de plua reviziado, kaj tiele tiu specilisto ne povas esti nune pli ol provizora.

Plej problemaj estas certe la genro Hieraeetus, nome nizagloj. Oni scias, ke la tipa specio, nome Botaglo, estas tre proksima al kelkaj agloj de la genro Aquila. Aliaj nizagloj povus ja esti sufiĉe distingaj por garantii genran separon, sed la nomo Hieraaetus ne estas disponebla por ili, ĉar estas juna sinonimo de Aquila kiam la Botaglo estis ene inkludata.

Fosiliaj restoj

Oni priskribis el fosilioj kelkajn taksonojn de agloj.[1] Multaj estis movataj al aliaj genroj, sed kelkaj ŝajnas ĝuste atribuataj al tiu genro:

  • Aquila bullockensis (Meza Mioceno, Bullock Creek, Aŭstralio)[2]
  • ?Aquila delphinensis (Meza/Fina Mioceno de Grive-Saint-Alban, Francio)
  • ?Aquila pennatoides (Meza/ Fina Mioceno de Grive-Saint-Alban, Francio)
  • Aquila sp. ( Fina Mioceno - Fina Plioceno de S Eŭropo)[3]
  • Aquila sp. (Komenca Plioceno de Florido)
  • Aquila bivia (Fina Plioceno de S Usono)
  • Aquila sp. (Meza Pleistoceno de Castiglione, Korsiko)[4]
  • ?Aquila fossilis (Meza/Fina Pleistoceno de Monte Reale, Sardinio)
  • ?Aquila sp. (Fina Kvaternaro, Madagaskaro)[5]

Ne klaras ĉu "Hieraaetus" edwardsi (Meza -? Fina Mioceno de SOk Eŭropo) apartenas al Aquila aŭ al la nizagloj (se tiu lasta estas ja distinga). Ties komenca nomo, "Aquila" minuta Milne-Edwards, 1871, estis antaŭokupata de frua sinonimo de la Botaglo, Aquila minuta Brehm, 1831.

Ne pli lokigitaj en Aquila estas la jenaj:

  • "Aquila" gervaisii – nune en Palaeohierax]
  • "Aquila" borrasi, "A." sodalis – nune en Buteogallus. B. borrasi estis dumlonge lokigita en Titanohierax.
  • "Aquila" pliogryps – nune en Spizaetus
  • "Aquila" corroyi, "A." depredator, "A." hypogaea kaj "A." prisca – nune en Aquilavus
  • "Aquila" ferox, "A." lydekkeri – protostrigeda strigo, nune en Minerva.

"Aquila" danana (Snake Creek Frua Mioceno/Komenca Plioceno de Loup Fork, Usono), eventuale lokigita en GeranoaetusButeo, estis rabobirdo de neklara rilataro.

Pri paleosubspecioj de la nunaj vivantaj Aquila, vidu la speciajn artikolojn.

Notoj

  1. Brodkorb (1962), Mlíkovský (2002)
  2. (2010) “A New Eagle (Aves: Accipitridae) from the Mid Miocene Bullock Creek Fauna of Northern Australia”, Records of the Australian Museum 62, p. 71–76. doi:10.3853/j.0067-1975.62.2010.1557. 
  3. Mlíkovský (2002): p.194
  4. Salotti et al. (2000)
  5. [1]

Referencoj

  • Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF plena teksto
  • Brodkorb, Pierce (1964): Catalogue of Fossil Birds: Part 2 (Anseriformes through Galliformes). Bulletin of the Florida State Museum 8(3): 195-335. PDF or JPEG plena teksto
  • Salotti, Michelle; Bellot-Gourlet, Ludovic; Courtois, Jean-Yves; Dubois, Jean-Noël; Louchart, Antoine; Mourer-Chauviré, Cécile; Oberlin, Christine; Pereira, Elisabeth; Poupeau, Gérard & Tramoni, Pascal (2000): La fin du Pléistocène supérieur et le début de l'Holocène en Corse: apports paléontologique et archéologique du site de Castiglione (Oletta, Haute-Corse) [The end of the Late Pleistocene and the Early Holocene in Corsica: New paleontological and archaeological data from Castiglione deposit (Oletta, Haute-Corse)]. Quaternaire 11: 219-230. [France kun angla resumo] HTML resumo