Arándiga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arándiga
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50266
Demografio
Loĝantaro 266  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 1° 30′ U (mapo)41.5092551-1.4998265Koordinatoj: 41° 31′ N, 1° 30′ U (mapo) [+]
Alto 462 m [+]
Areo 50,220097 km² ( 502 2.0 097 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arándiga (Provinco Zaragozo)
Arándiga (Provinco Zaragozo)
DEC
Arándiga
Arándiga
Situo de Arándiga
Arándiga (Hispanio)
Arándiga (Hispanio)
DEC
Arándiga
Arándiga
Situo de Arándiga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arándiga [+]
vdr

Arándiga [aRANdiga] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arándiga estas municipa teritorio en la nordoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Nigüella norde kaj Morés sude. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Aranda, alfluanto de la rivero Jalón kun la urba kerno ĉirkaŭita de aliaj fluejoj kiel Isuela, kiu kunfluas kun Aranda.

La loĝloko Arándiga mem estas je 69 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 462 msm. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-2302. Laŭ tiu ĝi estas inter Nigüella nordoriente kaj Chodes sude. Ĉe la urba kerno, sur monteto, estas la restaĵoj de la kastelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.
Restaĵoj de la kastelo.
Enireja arko.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. En Mezepoko estis grava loĝantaro de moriskoj. Arándiga estis donita de Alfonso la 2-a al Pedro de Huesca en 1188, kaj estis senjorlando en la venontaj jarcentoj, kaj ricevis privilegiojn el Petro la 4-a. Poste ĝi apartenis al la grafoj de Morata.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Arándiga kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 274 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, ajloj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, restaĵoj de la kastelo, fontoj kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]