Arĝenta epoko de la rusa poezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Arĝenta epoko (ruse Серебряный век; Serebrjanij vek) estas termino tradicie aplikata fare de rusaj filologoj por la lasta jardeko de 19-a jarcento kaj la unuaj du ĝis tri jardekoj de la 20-a jarcento. Ĝi estis escepte krea periodo en la historio de ruslingva poezio, komparebla al la Ora epoko de la rusa poezio jarcenton antaŭe. La termino arĝenta epoko estis unue proponita de filozofo Nikolaj Berdjajev, sed nur proksimume en 1960 la termino amplekse ekuziĝis. En la kulturoj de okcidenta Eŭropo la sama periodo ricevis aliajn terminojn, inkluzive de la franclingvaj titoloj Fin de siècle kaj Belle Époque.

Kvankam la arĝenta epoko fakte komenciĝis kun la apero de la poemo "Versoj por la Belega Damo" de Aleksandr Blok, multaj erudiciuloj etendis la kronologian kadron por inkludi la verkaĵojn de la 1890-aj jaroj, komenciĝante per manifesto "Kun la lumo de la konscienco" (1890) de "Nikolai Minskij" (Николай Минский), la traktaĵo "Pri la kialoj por la malpliiĝo de la nuntempa rusa literaturo" (1893) de "Dmitrij Mereĵkovskij" (Дмитрий Мережковский), la almanako "Rusa simbolismo" (1894) de "Valerij Brjusov" (Валерий Брюсов), kaj poezio de "Konstantin Balmont" (Константин Бальмонт) kaj "Mirra Loĥvitskaja" (Мирра Лохвицкая).

Komence de la 20-a jarcento – ne nur en la malaperonta Rusia Imperio - estis la periodo de ambaŭ sociaj kaj kulturaj malordoj kaj serĉoj. Realisma literatura prezento de la vivo ne plu kontentigis la aŭtorojn, kaj ilia malkontento rilate al la klasikaĵoj de la 19-a jarcento generis faskon da novaj literaturaj movadoj.

Kvankam la arĝenta epoko estis regita de la artaj movadoj de rusa simbolismo (Русский символизм) kaj rusa futurismo (Русский футуризм, ambaŭ en pentrado, teatro, poezio kaj prozo), kaj aldone de Movado nomata poezio de "Akmeismo" (Акмеизм), "Adamismo" (Адамизм) aŭ "Gildo de Poetoj", multaj aliaj poeziaj lernejoj floris, kiel "Mistika Anarkiismo" (Мистический анархизм) aŭ Imagismo (Имажинизм): Ties anoj deklaris, ke la celo de arto estas krei bildojn, imagojn. La precipa literatura esprimilo por ili sekve estis metaforoj, ofte metaforaj ĉenoj kiuj asociigis diversajn elementojn de la bildoj laŭvortaj kaj figuraj. En la krea praktiko imagistoj karakteriziĝis aparte per ŝokaj, anarkiismaj motivoj, kaj stile la imagismo estis influita fare de la rusa futurismo. Fondintoj de tiu skolo konsideratas Anatolij Mariengof (Анатолий Мариенгоф), Vadim Ŝerŝeneviĉ (Вадим Шершеневич) kaj Sergej Jesenin (Сергей Есенин), kaj proksimas al ĝi ankaŭ Rurik Ivnev (Рюрик Ивнев) kaj Nikolaj Erdman (Николай Эрдман). Aldone estis ankaŭ tiaj poetoj kiel Ivan Bunin kaj Marina Cvetajeva, kiuj rifuzis vicigi sin kun iu ajn el tiuj movadoj.

Aleksandro Blok iĝis la ĉefa poeto, respektata de preskaŭ ĉiuj. La poeziaj karieroj de Anna Aĥmatova, Boris Pasternak kaj Osip Mandelŝtam, el kiuj ĉiuj ampleksis multajn jardekojn, estis ankaŭ lanĉitaj dum tiu periodo.

La arĝenta epoko finiĝis post la rusia enlanda milito. La morto de Aleksandr Blok kaj la ekzekuto de Nikolaj Gumiljov (Никола́й Гумилёв), ambaŭ en 1921, samkiel la apero de la tre influa literatura kolektaĵo Mia fratino estas vivo de Boris Pasternak en 1922, markis la finon de la erao. La grandparte eksterlanden fuĝintaj aŭ forpelitaj rusiaj poetoj de postaj jaroj, gviditaj fare de Georgij Ivanov (Гео́ргий Ива́нов) en Parizo kaj Vladislav Ĥodaseviĉ (Владисла́в Фелициа́нович Ходасе́вич) en Berlino, foje nostalgie kaj sopire rerigardis al la arĝenta epoko. La laboro de la poetoj el la arĝenta epoko estis amplekse neglektata aŭ malpermesata fare de la aŭtoritatoj de Sovetunio, post la fino de la stalinisma epoko en 1954 iom malpli ol antaŭe, sed post la disfalo de Sovetunio ĝi estis revivigita kaj rememorigitaj pere de rusiaj kantaŭtoroj kiel Elena Frolova (Елена Фролова) kaj Larisa Novoselceva (Лариса Новосельцева).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Boris Gasparov, Jevgenij Dobrenko, Marina Balina: The Cambridge Companion to Twentieth-Century Russian Literature (angle, "La kembriĝa akompanilo al la dudekjarcenta rusa literaturo"), ĉapitro Poetry of the Silver Age ("poezio de la arĝenta epoko"), eldonejo Cambridge University Press 2011, ISBN 0-521-69804-9
  • Tuta fasko da ruslingvaj verkoj pri la temo videblas en la koncerna ruslingva artikolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]