Arĝentfloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La hispana Amaro Pargo, korsaro kaj komercisto, estis unu el la plej gravaj historiaj personoj, kiuj partoprenis la Floto de Indioj.

La arĝentfloto estis en la 16-a kaj 17-a jarcento ĉiujara konvojo de ŝipoj, per kiuj oni transportis valoraĵojn de la hispanaj kolonioj en Sud-Ameriko al Hispanio. En Hispanio ĝi estis ofte konata kiel Floto de Indioj. En Nederlando la arĝentfloto speciale estas konata pro la konkero de ĝi fare de Piet Hein en 1628.

Piet Hein faris en la nomo de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio en 1626 planon por kaperi la arĝentfloton, kaj transporti la valoraĵojn al la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj. La Respubliko dum tiu periodo estis implikita en la Okdekjara Milito kun Hispanio. Piratado komisiite de la ŝtato estis tre kutima dum tiuj jaroj.

En 1627 Piet Hein faris du pli malgrandajn marrabojn en la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj, en 1628 li konkeris la grave gardatan arĝentfloton dum la batalo en la Golfeto de Matanzas (Kubo). La konkeraĵo sumiĝis je 12 milionoj da guldenoj, dum tiu tempo astronomia monsumo. La plej granda parto estis uzata por la batalo kontraŭ Hispanio. La Nederlanda Okcident-hinda Kompanio pagis en tiu jaro rekordan dividendon de 50%.