Arĥangelska provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arĥangelska provinco
ruse: Архангельская область
Provinco
Ĉerevkovo en Arĥangelska provinco
Oficiala nomo: Архангельская область
Lando Rusio Rusio
Rivero Norda Dvino
Provinca urbo Arĥangelsko
Areo 589 913 km² (58 991 300 ha)
Loĝantaro 1 212 156 (2010)
Denseco 2,05 loĝ./km²
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Vikimedia Komunejo: Arkhangelsk Oblast
Retpaĝo: www.dvinaland.ru

Arĥangelska provinco (ruse: Архангельская область [arĥangelskaja oblast]) estas provinco en nord-okcidenta Rusio. Ĝiaj najbaraj regionoj estas oriente Komia respubliko, sude Kirova kaj Vologda provincoj kaj okcidente Respubliko Karelio. Norde de la provinco estas Arkta Oceano. Ankaŭ insularoj Nova Zemlo (Nova tero), Solovecaj insuloj kaj Lando de Francisko Jozefo apartenas al la provinco. Nordoriente situas Neneca aŭtonoma distrikto, kiu ankaŭ apartenas al la provinco, sed estas samtempe propra regiono de Rusio.

Geografio

Loĝantaro

Arĥangelska provinco havas 1 212 156 loĝantojn (2010) kaj la denseco estas 2,14 loĝantoj po kvadratkilometro. La plej grandaj urboj estas Arĥangelsk (348 399 loĝantoj en 2010) kaj Severodvinsk (187 485 loĝantoj en 2010).

Ekonomio

En Arĥangelska provinco situas multaj gravaj entreprenoj (lignoprilaboraj, fiŝkaptaj, maŝinkonstruaj ka.), aktiva mara haveno kaj aliaj ekonomie gravaj objektoj. Elstarigas la regionon ankaŭ la kosmodromo Pleseck apud urbo Mirnij.