Arĥiva metro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia prototipa metro el plateno-iridio

La arĥiva metrointernacia prototipa metro estas stango el plateno-iridio, kiu estis la baza definilo de la mezurunuo metro ĝis 1960. La prototipo estas konservata en trezorujo de Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj[1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj proponoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 18-a jarcento la pliparto de longaj unuoj estis iel derivitaj el la homa korpo: Unu colo estis la larĝo de homa dikfingro, unu futo la longo de homa piedo, unu jardo tiu de homa paŝo. Evidente tiuj difinoj estis malprecizaj; la komerco tamen necesigis precizajn kaj ripeteblajn mezuradojn. Kvankam multaj regnoj tiutempaj fiksis oficialajn difinojn por longo-unuoj, ili estis nekongruaj inter si.

Jam en la 17-a jarcento estis proponoj pri longo-unuo sendependa de la homa korpo. Jean Picard, astronomo, en 1668 proponis la longon de sekunda pendolo, do pendolo kun periodo de du sekundoj (kies unudirekta iro daŭras unu sekundon). Tia pendolo havas longon de ĉ. 0,994 metroj; la difino havis la avantaĝon, ke jam ekzistis akcepteble precizaj pendolhorloĝoj, kiuj permesis kontroli la periodon (kompare al la taga longo aŭ la pozicioj de la Suno). En 1675 Tito Livio Burattini proponis por tiu longo la italan nomon metro cattolico, verŝajne uzante la originan signifon de cattolico, "ĝenerala", "tuteca" (de la greka καθολικός).

Unu el la malmultaj restintaj publikaj metro-mezuriloj, kiuj instaliĝis en la postrevolucia Francio dum la jaro 1795, tiu-ĉi en la strato Rue Vaugirard

Produktado de la unua prototipo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la unua oficiala difino (1791), konfirmita de la franca Nacia Konvencio en 1793), unu metro estis difinita kiel dekmilionono de kvarono de meridiano, tio estas dekmilionono de la distanco de la teraj ekvatoro kaj poluso(j). Jam estis faritaj mezuradoj de meridianaj arkoj en Eŭropo kaj Peruo, sed por precize difini la metron du francaj astronomoj, Jean-Baptiste Joseph Delambre kaj Pierre Méchain estis komisiitaj pri preciza mezurado de arko de meridiano inter Dunkerque kaj Barcelono. Pro la tumultoj de la franca revolucio la mezurado finiĝis nur en 1798.

Intertempe la 1-a de augusto 1793, dum la teroro, la metro estis oficiale enkondukita kun provizora valoro egala al 443,440 parizaj linioj. Surbaze de tiu valoro en 1795 estis konstruita unua prototipo el latuno.

Dua "definitiva" arĥiva metro[redakti | redakti fonton]

Post kompletigo de la mezurado inter Dunkerque kaj Barcelono, en la jaro 1799 oni konstruis novan tiel nomatan definitivan arĥivan metron el plateno, kiu estis enŝlosita en ŝtala ŝranko. Nuntempe ĝi estas konservata en trezorujo de Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj. La 20-an de majo 1875, dum la akcepto metra konvencio, deksep ŝtatoj interkonsentis pri la uzo de tiu prototipo kiel difinilo de la longo-unuo metro.

Internacia prototipa metro (tria arĥiva metro)[redakti | redakti fonton]

La 26-a de septembro 1889 dum la konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj oni akordiĝis pri la enkonduko de nova pli preciza prototipa metro konstruita el alojo de 90% de plateno kaj 10 % de iridio. Kopioj de tiu metro-etalono estis disdonitaj al multaj landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilkins, John. (1668) An Essay Towards a Real Character, And a Philosophical Language. Londono: Gillibrand.
  2. Jean Charles de Borda. School of Mathematics and Statistics, University of St. Andrews, Scotland (April 2003). Alirita 2015-10-13.