Arŝak Fetvaĝjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arŝak Fetvaĝjan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1866 (1866-10-01)
en Trabzon
Morto 10-an de oktobro 1947 (1947-10-10) (81-jaraĝa)
en Medford
Tombo Erevano
Lingvoj armena
Ŝtataneco Armenio
Alma mater Academy of Fine Arts of Rome
Okupo
Okupo pentristo • poŝtmarkdesegnisto
vdr

Arŝak Abrahami FETVAĜJAN (armene: Արշակ Աբրահամի Ֆեթվաճյան; naskiĝis en Trabzon, Otomana Imperio, la 1-an de oktobro 1866 - mortis en Masaĉuseco, Usono, la 7-an de oktobro 1947) estis armena artisto, pentristo kaj dizajnisto. Li estas plej konata pro siaj akvarelaĵoj de la arkitekturaj monumentoj de la mezepoka armena urbo Ani, kaj pro la desegnado de la valutoj kaj poŝtmarkoj de la Unua Armena Respubliko (1918-1920). Kiel rezulto de pli ol 20 jaroj dediĉitaj al arto, Fetvaĝjan produktis ne malpli ol 2.000 verkojn, el lucidaj krajonaj desegnoj al diligente precizaj akvarelaĵoj, kiuj montris historie signifajn preĝejojn, monaĥejojn, kapelojn kaj palacojn. Konsiderinda nombro de liaj aliaj verkoj ankaŭ estis portretoj de armenoj ĉe la fino de la 20-a jarcento.

Galerio[redakti | redakti fonton]