Ar-Raŝid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ar-Raŝid (1135))
Ar-Raŝid
Persona informo
Naskiĝo 1109
en Bagdado
Morto 6-an de junio 1138 (1138-06-06)
en Esfahano,  Selĝuka Imperio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Tombo Al-Rashid Mausoleum vd
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Mustarŝid vd
Parencoj Al-Hakim la 1-a vd
Profesio
Okupo guberniestrokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ar-Raŝid (1109 – 6a de junio 1138) (arabe الراشد) estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 1135 ĝis 1136.

Kiel sia patro, al-Mustarŝid, ar-Raŝid faris alian malsukcesan klopodon por sendependenco el Selĝukoj. Por revenĝi la morton de sia patro, li insultis la senditon de la Sultano Mas'ud kiu venis peti malavarecon, incitis la popolon rabadi lian palacon, kaj poste, subtenita de Zengi, kiu estis same malamika al la sultano pro la murdo de Dubeis, instalis rivalan sultanon. Mas'ud rapidiris al la ribela ĉefurbo kaj eksiegis ĝin. Bagdado, bone defendita de la rivero kaj de ties kanaloj, resistis la atakon; sed finfine la kalifo kaj Zengi, malesperaj sukcesi, fuĝis al Mosulo. Post la restarigo de la povo de la sultano, oni faris konsilion, la kalifo estis elpostenigita, kaj lia onklo, filo de Al-Muktafi, nomumita kie la nova kalifo.

Ar-Raŝid fuĝis al Isfahano, kie li estis mortigita de Asasinoj en 1138.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.