Araŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araŭo
Aarau
Blazono de Araŭo
Malnova urbocentro de Araŭo
komunumo en Svislando • administra centro • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando • eksa ĉefurbo
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 23′ 40″ N 8° 2′ 42″ O / 47.39444 °N, 8.04500 °O / 47.39444; 8.04500 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 40″ N 8° 2′ 42″ O / 47.39444 °N, 8.04500 °O / 47.39444; 8.04500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 19167
Areo 12,34 km²
Alteco 381 m super marnivelo
Poŝtkodo 5000
Komunumkodo 4001
Maplo de Araŭo
vdr

Araŭo (germane : Aarau) estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto kaj de la Kantono Argovio. Kun 15 749 loĝantoj je la 30-a de junio 2008 ĝi estis post Vetingo kaj Baden laŭ grandeco nur la 3-a urbo de la kantono. Post la kuniĝo de la komunumo Rohr kun Araŭo je la 1-a de januaro 2010, la loĝantaro de la urbo kreskis al 19167, kaj ĝi nun estas la dua urbo en la kantono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Araŭo troviĝas ĉe la bordo de la rivero Aro (rivero) kaj je la suda flanko de la Ĵurasa montaro. Tra la urbo fluas la rivero Aro, kiu donis al la urbo kaj la kantono la nomon. Al ĝi alfluas sur la teritorio de la urbo de sudo la rivero Suro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Praepoko[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de Araŭo oni trovis unuopajn objektojn de la novŝtonepoko kaj ekzistas ŝpuroj de bronzepoka setlejo. En la romia epoko pasis la romia strato de Vindonissa al Salodurum (la hodiaŭa Soloturno tra la teritorio de la nuna urbo Araŭo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Supera Turo

Araŭo estis fondita je proksimume 1240 de la Grafoj de Kiburgo. Ĝia unua oficiala mencio kiel urba setlejo datiĝas de 1256. 1273 la Kiburganoj elmortis kaj la herdantino Agnes von Kyburg vendis la urbeton al sia baptopatro Rudolfo la 1-a de Habsburgo. En 1415 la suba parto de Argovio kun Araŭo estis konkerita far Berno kun helpo de Soloturno. La 1-an de marto 1528 la argovianoj akceptis la protestantan kredon pro premo de Berno. Sekvis jarcentoj de berna regado ĝis en 1778 la francoj konkeris Svislandon.

"Ĉefurbo de Svislando"[redakti | redakti fonton]

Ek de 1531 Araŭo estis la kunsidejo de la Dieto de la Svisa Ĵurkomunumo. Sub la franca okupado Araŭo 1778 fariĝis la unua ĉefurbo de la Helveta Respubliko kaj do efektive la ĉefurbo de Svislando. Oni tiam planis la konstruadon de reprezenta registarkvartalo, sed jam la 20-an de septembro la registaro translokighis al Lucerno. Araŭo restis ghis 1803 la ĉefurbo de la helveta kantono Araŭo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En 1803 Napoleono dekretis la kunfandiĝon de la kantonoj Baden, Frikvalo kaj Araŭo al la Kantono Argovio, kies ĉefurbo fariĝis Aarau, kiun rolon Araŭo plenumigas ĝis hodiaŭ.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Rohr estis integrita al la urbo Araŭo, kies urba teritorio kaj loĝantaro tiel kreskis je proksimume 20%.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Araŭo estas grava trafiknodo. De Araŭo ekzistas rektaj interurbtrajnkonektoj al Zuriko, Berno, Bielo kaj Bazelo. La urbo disponas pri propra loka busreto kaj trama etŝpurfervojo.

Araŭo havas plurajn alirojn al la nacia aŭtovojo A1 de Zuriko al Berno. Al la alveturejo Araŭo-Oriento kondukas 6 kilometrojn longa kvarŝpura ekspresvojo.

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

  • De 1895 ĝis 1896 la fizikisto kaj nobelpremiportanto Albert Einstein vizistis en Araŭo la kantonan gimnazion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]