Ara (genro)
Skarlata arao
Ara macao | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| Arao Ara Lacepede, 1799 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Arao (Ara) estas neotropisa genro el familio papagedoj, longvostaj, brilkoloraj amerikaj birdoj. Temas pri ok vivantaj specioj kaj almenaŭ du formortintaj specioj.[1] La genronomo estis stampita de franca natursciencisto Bernard Germain de Lacépède en 1799. La genronomo Ara estas derivita el la vorto de Tupia ará, nome onomatopeo de la voĉo de araoj.
La makaoj Ara estas grandaj, okulfrapaj papagoj kun longaj vostoj, longaj mallarĝaj flugiloj kaj vigle kolora plumaro. Ili ĉiuj havas karakterizan nudan vizaĝmakulon ĉirkaŭ la okuloj. Maskloj kaj inoj havas similan plumaron. Multaj el ĝiaj membroj estas popularaj en la komerco de dorlotbestoj, kaj birdkontrabando estas minaco al pluraj specioj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Ara starigis la franca natursciencisto Bernard Germain de Lacépède en 1799.[2] La tipa specio estis decidita la Skarlata arao (Ara macao) fare de Robert Ridgway en 1916.[3][4] La genronomo estis derivita el ará kun la signifo "makao" en la Tupia lingvo de Brazilo. La vorto estas onomatopeo bazita sur la sono de lavoĉoj de tiuj birdoj.[5] Dum multaj jaroj la genro enhavis kromajn speciojn, sed ĝi estis disigita por krei tri kromajn genrojn: nome Orthopsittaca, Primolius, kaj Diopsittaca. Orthopsittaca kaj Diopsittaca estas monotipaj kaj estas morfologie kaj laŭ kutimon malsamaj, dum la tri makaoj de la genro Primolius estas verdaj kaj pli malgrandaj.

Ekzistas ok pluvivantaj specioj, du formortintaj specioj kiuj formortis dum modernaj tempoj, kaj tria formortinta specio konata nur el subfosiliaj restaĵoj.[1] La lasta konfirmita ekvido de la formortinta kuba makao okazis en 1864 kiam unu estis pafita. Pluraj haŭtoj de la kuba makao estas konservitaj en muzeoj, sed neniu el ĝiaj ovoj pluvivis.[6]
Pluraj hipotezaj formortintaj specioj de la genro Ara estas postulitaj surbaze de tre malmultaj pruvoj. Ili eble estis apartaj specioj, aŭ konataj papagoj, kiuj estis enportitaj sur insulon kaj poste supozitaj kun aparta identeco.
Morfologio kaj aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Ara-araoj estas grandaj papagoj, kies longo varias de 46–51 cm kaj pezo estas de 285 ĝis 287 g ĉe la Brunfrunta arao, ĝis 90–95 cm kaj 1708 g ĉe la Verdflugila arao. La flugiloj de ĉi tiuj araoj estas longaj kaj mallarĝaj, kio estas tipa por specioj de papagoj, kiuj vojaĝas longajn distancojn por manĝi. Ili havas masivan malsupran kaj kurban supran mandiblon kaj peceton de pala haŭto ĉirkaŭ la okulo, kiu etendiĝas ĝis la bazo de la beko.[7] La haŭtpeceto portas etajn plumojn aranĝitajn en linioj, kiuj formas ŝablonon super la alie nuda haŭto ĉe ĉiuj specioj de la genro, krom la skarlata arao, ĉe kiu la haŭto estas nuda. Ĉe la plej multaj specioj la beko estas nigra, sed la skarlata arao kaj la verdflugila arao havas ĉefe kornokoloran supran mandiblon kaj nigran malsupran.
La koloroj en la plumaro de la Ara-araoj estas spektaklaj. Kvar specioj estas ĉefe verdaj, du specioj estas plejparte bluaj kaj flavaj, kaj tri specioj (inkluzive de la formortinta Kuba makao) estas plejparte ruĝaj. Ne estas seksa dimorfismo en la plumaro, kaj la plumaro de la junuloj similas al tiu de plenkreskuloj, kvankam iomete pli senkolora ĉe kelkaj specioj.[7]
Distribuado kaj vivmedio
[redakti | redakti fonton]
La Ara-araoj havas novtropikan distribuon de Meksiko ĝis Argentino. La centro de la distribuo de Ara estas la Amazona baseno kaj la limregiono inter Panamo kaj Kolombio; ĉiu kun ĝis kvar specioj troveblaj kune (apenaŭ kvin kie la milita arao alproksimiĝas al la okcidenta Amazonio). Sep specioj troviĝas en Bolivio, sed neniu unuopa loko en tiu (aŭ iu ajn alia) lando superas kvar speciojn. La plej disvastiĝinta specio, nome la skarlata makao, estas (aŭ estis) distribuita tra grandaj partoj de Centrameriko kaj Amazonio.
Aliflanke, la blugorĝa arao kaj la ruĝfrunta arao havas malgrandajn distribuojn en Bolivio. La ĝenerala teritorio de multaj specioj kaj la genro kiel tuto malpliiĝis en historiaj tempoj pro homaj aktivecoj. La milita arao estas distribuita de norda Meksiko ĝis norda Argentino, sed la distribuo estas disa, kun populacioj en Meksiko, granda breĉo, poste populacio en la Venezuela Marbordo kaj populacio laŭlonge de la Andoj de okcidenta Venezuelo ĝis norda Argentino. La bluflava makao estis formortinta el Trinidado en la 1960-aj jaroj[8] (sed poste estis reenkondukita),[9] kaj pluraj hipotezaj specioj ŝajne formortis en la insuloj de Karibio.
La Ara-araoj estas ĝenerale sufiĉe adapteblaj laŭ siaj vivbezonoj; tio atingas sian ekstremon ĉe la skarlata makao, kiu, kiel sugestas ĝia vasta distribuo, uzas plej multajn vivspecojn de humida pluvarbaro ĝis malfermaj arbaroj kaj savano. La sola postulo estas sufiĉe da grandaj arboj, kie ili akiras sian manĝaĵon kaj reproduktejojn. La aliaj specioj estas iom pli mallarĝaj laŭ siaj vivelektoj, sed la bezono de grandaj arboj estas universala. La blugorĝa makao ĝenerale loĝas en arbaraj "insuloj" en la savano, kaj la ruĝfrunta arao preferas aridajn veprejojn kaj kaktajn arbarojn.
Ene de sia teritorio, tiuj birdoj povas vaste vojaĝi laŭsezone serĉante manĝaĵon. Ili ne entreprenas grandskalajn migradojn, sed anstataŭe ja pli lokajn movojn inter gamo da malsamaj vivejoj.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]
Kiel ĉiuj araoj kaj plej multaj papagoj, semoj kaj fruktoj estas la ĉefa parto de la dieto de la genro Ara. La specifa plantospecio kaj gamo de dieto varias de birdospecio al birdospecio. Male al multaj birdoj, araoj estas semprenantoj, ne semdisdonantoj, kaj uzas siajn ege fortajn bekojn por malfermi eĉ la plej malmolajn ŝelojn. Ilia dieto koincidas kun tiu de kelkaj simio-specioj; en unu studo pri verdflugilaj araoj en Venezuelo ili kunhavis multajn el la samaj arboj kiel barbsakioj, kvankam en iuj kazoj ili manĝis la semojn en pli frua stadio de matureco ol la sakioj, kiam ili enhavis pli da veneno.[10] Araoj, kiel aliaj papagoj, povas konsumi argilon por absorbi toksajn komponaĵojn produktitajn de iuj venenaj substancoj.[11] Ankaŭ, la toksaj komponaĵoj de iuj manĝaĵoj povas esti neŭtraligitaj per komponaĵoj, kiel taninoj, trovitaj en aliaj manĝaĵoj konsumitaj samtempe.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Kiel preskaŭ ĉiuj papagoj, la Ara-araoj nestas en kavaĵoj.[12] La plimulto de la specioj nestas en kavaĵoj en arboj, ĉu vivaj ĉu mortaj. Naturaj truoj en arboj povas esti uzataj, precipe tiuj en mortintaj arboj, alie truoj kreitaj de aliaj specioj; en Meksiko militaj araoj ankoraŭ uzas la kavaĵojn elfositajn de la nun kritike endanĝerigita Imperia kampefilo. Aldone al nestado en arboj, la milita arao kaj la verdflugila arao nestas ankaŭ en naturaj fendetoj en klifoj. Ĉi tiu nesta vivejo estas la sola uzata de la ruĝfruntaj araoj, ĉar sufiĉe grandaj arboj forestas en ĝia arida teritorio.[13]
Specioj
[redakti | redakti fonton]
- Verda araego, Ara ambiguus (Bechstein, 1811) Honduro ĝis Panamo, Kolombio kaj Okcidenta Ekvadoro, 85–90 cm longa. Ĉefe verda, ruĝa en frunto, verdbluaj flugiloj. CR
- Ara ambiguus ambiguus
- Ara ambiguus guayaquilensis
- Bluflava arao, Ara ararauna (Linnaeus, 1758) Panamo, Kolombio tra sudcentra Brazilo. Malgrandaj enkondukitaj populacioj en Puertoriko kaj Kantono Miami-Dade, Florido, 80–90 cm longa. Ĉefe blua dorso kaj flava fronto. Blua mentono kaj verda frunto. LC
- Verdflugila arao, Ara chloropterus (Gray, GR, 1859) Sudameriko, el Kolombio tra norda Paragvajo (iam norda Argentino), 81–96 cm longa. Ĉefe brilruĝa, kun ruĝa, flava kaj blua en flugiloj. LC
- Blugorĝa arao, Ara glaucogularis (Dabbene, 1921) Norda Bolivio., 75–85 cm longa. Bluaj supraj partoj kaj ĉefe flavaj malsupraj partoj, blua gorĝo. CR
- Skarlata arao, Ara macao (Linnaeus, 1758) orienta kaj suda Meksiko kaj Panamo tra Gvatemalo, Salvadoro, Honduro kaj Belizo, insuloj Coiba, ĝis Kolombio kaj la Amazona Baseno, 81–96 cm longa. Ĉefe brilruĝa, kun ruĝa, flava kaj blua en la flugiloj. LC
- Ara macao macao (Linnaeus, 1758)
- A. m. cyanopterus Wiedenfeld, 1995
- Milita arao, Ara militaris (Linnaeus, 1766) Meksiko kaj laŭlonge de Andoj el Venezuelo ĝis norda Argentino, 70 cm longa. Ĉefe verda, ruĝa frunto. VU
- A. m. mexicanus (Ridgway), 1915
- A. m. militaris (Linnaeus, 1766)
- A. m. bolivianus (Reichenow), 1908
- Ruĝfrunta arao, Ara rubrogenys (Lafresnaye, 1847) Centra Bolivio, 55–60 cm longa. Plejparte verda. ruĝa frunto kaj ruĝa makulo super la oreloj, rozkolora haŭto sur la vizaĝo, ruĝa ĉe la kurbiĝo de la flugiloj, bluaj ĉefaj flugilplumoj. CR

- Brunfrunta arao, Ara severus (Linnaeus, 1758) Panamo kaj Sudameriko en Ĉokoo kaj Amazona Baseno, 46 cm longa. Ĉefa verda, kaŝtanbruna frunto, ruĝa ĉe flugilbendo. LC
- A. s. severus
- A. s. castaneifrons
- Kuba arao, † Ara tricolor (Bechstein, 1811) iam endemia de Kubo kaj probable ankaŭ en Isla de la Juventud, 50 cm longa. Ruĝa frunto paliĝanta al oranĝa kaj poste al flava ĉe la nuko, malhelbruna beko pli pala ĉe la pinto; oranĝa vizaĝo, mentono, brusto, abdomeno kaj femuroj; supra dorso plejparte brunruĝa, kaj la pugo kaj malsupra dorso bluaj; brunaj, ruĝaj kaj violbluaj flugilplumoj; la supra surfaco de la vosto estis malhelruĝa paliĝanta al blua ĉe la pinto, kaj brunruĝa sube. EX
- Sanktakruca arao, † Ara autocthones (Wetmore, 1937) Saint Croix, Usonaj Virgininsuloj kaj centra Puertoriko, konata nur el subfosiliaj ostoj trovitaj en du arkeologiaj kuŝejoj. EX
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Arao kiel altaro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.004). www.zoonomen.net (2008-07-05).
- ↑ Lacépède, Bernard Germain de. (1799) “Tableau des sous-classes, divisions, sous-division, ordres et genres des oiseux”, Discours d'ouverture et de clôture du cours d'histoire naturelle (france). Plassan. Page numbering starts at one for each of the three sections.
- ↑ Ridgway, Robert. (1916) “Genus Ara (Lacépède)”, The Birds of North and Middle America, Bulletin of the United States National Museum. Volume 50, Part 7.
- ↑ (1937) Check-list of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Fuller, Errol. (1987) Extinct Birds. Penguin Books (England), p. 148–9. ISBN 978-0-670-81787-0.
- ↑ 7,0 7,1 Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 978-0-7153-7698-0.
- ↑ (2001) “Translocation of Blue and Gold Macaw Ara ararauna into its historical range on Trinidad”, Bird Conservation International 11 (2). doi:10.1017/S0959270901000211.
- ↑ Plair, B.L., Lal, M., Ramadhar, A., kaj Ramsubage, S. 2013. Status of Blue-and-yellow Macaws Ara ararauna Reintroduced to the Nariva Swamp, Trinidad and Tobago. Living World, Journal of The Trinidad and Tobago Field Naturalists' Club, 2013, 19-28.
- ↑ (1997) “Seed predation by monkeys and macaws in eastern Venezuela: Preliminary findings”, Primates 38 (2), p. 177. doi:10.1007/BF02382007. 44060902.
- ↑ Diamond, J (1999). “Evolutionary biology. Dirty eating for healthy living”, Nature 400 (6740), p. 120–1. doi:10.1038/22014. Bibkodo:1999Natur.400..120D. 4404459.
- ↑ Collar N (1997) "Family Psittacidae (Parrots)" en Handbook of the Birds of the World Volume 4; Sandgrouse to Cuckoos (eld. del Hoyo J, Elliott A, Sargatal J) Lynx Edicions: Barcelona. (ISBN 84-87334-22-9), pp. 420-425
- ↑ Lanning, D (1991). “Distribution and breeding biology of the Red-fronted Macaw”, Wilson Bulletin 103 (3), p. 357–365.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


