Ara la Bela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semiramiso ĉe la korpo de Ara la Bela, pentraĵo de Vardkes Surenianc.

Ara la Bela (armene Արա Գեղեցիկ Ara Geghecik) estas legenda armena monarko, pri kiu rakontis Moseo de Ĥoreno ((5-a jarcento)) en sia libro «Historio de Armenio».

En la libro estas skribite, ke asiria reĝino Semiramiso, aŭdinte pri beleco de Ara, multfoje sendis al li kurierojn kun donacoj kaj petis, ke li venu, edziĝu kun ŝi kaj unuigu iliajn regnojn. Liaj rifuzoj ege kolerigis ŝin, kaj ŝi kun grandega armeo rapidis en Armenion. Sed Semiramiso ne volis mortigi aŭ forpeli Aran, ŝi deziris kapti lin por si. Antaŭ batalo ŝi ordonis al siaj militestroj, ke neniu mortigu Aran. Sed en la batalo Ara pereis. Priŝtelantaj de mortigitaj alportis la kadavron al Semiramiso. La reĝino diris al armenoj, ke ili ne venĝu Aran al ŝi, ĉar ŝi ordonis al iuj dioj (verŝajne, aralezoj) leki vundoj de Ara por revivigu lin. Ŝi ja efektive esperis revivigi lin per sia sorĉado, sed ne sukcesis. Tiam Semiramiso trompis armenoj, anstataŭiginte la kadavron de Ara per viva viro, kiu estis unu el ŝiaj amorantoj. Kontentiginta per tiu malveraĵo, la armena armeo ĉesis la militon.[1]

Antikva popola versio de ĉi tiu legendo, verŝajne, havis alian finon, kaj Ara la Bela en ĝi efektive reviviĝas. La legendo inspiris multajn armenajn verkistojn kaj pentristojn al kreado de artaĵojn laŭ ĝi.

Parto da historiistoj identigas Aran kun filo de la reĝo Arame aŭ kun la reĝo Arame mem (proksimume 860840 a.K).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moseo de Ĥoreno. «Historio de Armenio», 15