Araba-israela konflikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Israelo (blue) kaj la arabaj ŝtatoj (verde).
MiddleEast.A2003031.0820.250m.jpg
BritishMandatePalestine1920.png
Flago de Palestino
Orkupolo en Jerusalemo, ĉefurbo de Palestino.
Palestina monbileto.
Palestina monero.
Britpalestina pasporto.

La araba-israela konflikto (en araba: الصراع العربي الإسرائيلي‎, al-Ṣirāʿ al-ʿarabī al-isrāʾīlī, en hebrea: הסכסוך הישראלי-ערבי‎?, ha-siĥsuĥ ha-israeli-aravi) estas tiu inter la ŝtato Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj, aparte la palestinoj. Ties difino, historio kaj eblaj solvoj estas materio de daŭra debato, kaj la problemoj kiujn ĝi inkludas varias laŭlonge de la tempo. Aktuale la ĉefaj demandoj estas la suvereneco de la Strio de Gaza kaj Cisjordanio, la eventuala formado de palestina ŝtato en koncernaj areoj, la teritorioj de Orienta Jerusalemo, de la Altaĵoj de Golano kaj de la Farmobienoj de Shebaa, la destino de la israelaj setlejoj kaj de la palestinaj rifuĝintoj, la agnosko de Israelo kaj Palestino kaj de ilia rajto ekzisti kaj vivi en paco ŝirme de minacoj kaj perforto, tiel kiel la rilato de Israelo kun Sirio kaj Libano. Nuntempe Israelo havas klopoditan validan pacon kun Egiptio kaj Jordanio kiu garantias ties pacan kunvivadon.

Kvankam la ŝtato Israelo ekzistas nur ekde 1948, la konflikto daŭras ekde la komenco de la 20-a jarcento, kiam en la regiono alvenis cionismaj setlantoj.

Inter Israelo kaj Palestino lastatempe neniam longe ripozis la konflikto; unuflanke la palestinaj teritorioj ekonomie dependas de Israelo, aliflanke Israelo provas per setlantoj (Cisjordanio) aŭ blokado de komerco (Strio de Gaza) malfortigi la situacion de la palestinanoj, kiuj reagas per atencoj raketaj aŭ bombaj aŭ foje per individuaj atakoj. Tiuj estas plej ofte respondataj de Israelo per reagoj kiuj ĉiam okazigas pli da mortoj ol okazigis la agado de palestinanoj kaj detruo de domoj de atakintoj aŭ de ties familioj.

Estas malfacile diri, kiugrade la konflikto estas religia, etna kaj politika. En la landoj de la Araba Ligo la plejparto de la regantoj estas islamaj (kun escepto de Libano), en Israelo ili estas judaj, sed je ambaŭ flankoj vivas anoj de ambaŭ religioj, ankaŭ kristanoj kaj aliaj.

Komenco de la palestina-israela konflikto[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento la palestina teritorio estis parto de la siria vilajat (gubernio) de la Otomana Imperio; ĝi estis dividita al du sangak (provincoj). Jam en 1887 Jerusalemo ricevis certan aŭtonomecon de la Otomana Imperio por montri ties super-etnan kaj super-kulturan politikon. Tiuepoke la judoj konsistigis etan malplimulton de nur ĉ. 23.000 personoj kaj estis integritaj kun la aliaj etnaj-religiaj komunumoj kaj, ĝenerale, en la kulturajn situaciojn.

Sed ĉirkaŭ la mezo de la jarcento ekaktivis juda projekto celanta fini la miljaran diasporon, kiu fruktis el sennombraj persekutadoj, kaj refondi la judan nacion, kiu permesu revenon al la "promesita lando" de la Biblio, el kiu forpelis ĝin iel la romia imperiestro Tito.

En 1890 tiu projekto unuafoje estis nomita "cionismo", laŭ la nomo de monteto Sion, kie leviĝis la roko de Davido, metaforo de la nova hebrea ŝtato. Precipa reprezentanto kaj antaŭeniganto de tiu iniciato estis Theodor Herzl, kiu cele al la kreado de rifuĝejo por ĉiuj judoj de la mondo lanĉis intensan diplomatian aktivadon, por trovi monan kaj politikan subtenon al tiu ambicia projekto. Komence kiel eblan sidejon de tia ŝtato oni konsideris la vastan, senhoman pampon de Argentino; poste Ogadenon en Kenjo; sed ili ne respondis al la forta religia deziro de la judismo denove havi propran nacion. Por iuj ties loko nepre devis esti la sanktejoj forlasitaj de iliaj antaŭuloj dum pluraj jarcentoj.

Pretere, eĉ la nazioj en siaj rasismaj planoj komence konsideris transloki judojn al fora lando, nome Madagaskaro, same kiel Sovetio kreis la foran aŭtonoman judan distrikton (oblast) Birobiĝano por tien loki siajn judajn samlandanojn.

La cionismajn planojn jene karakterizis la brita politikisto Anthony Ashley-Cooper: A land without people for a people without land (angle, landon sen popolo por popolo sen lando). Tiu slogano populariĝis meze de la 19-a jarcento, sed Ashley-Cooper en 1853, en letero al sia ĉefministro, klare rilatigis ĝin al Granda Sirio kaj la judoj. Supozeble li celis, ke Palestinio sub la osmanida regado ne manifestis "popolan" identecon aŭ tiurilatan ambicion, sed multaj interpretis la eldiraĵon tiel, kvazaŭ ĝis la alveno de la unuaj judaj koloniantoj tute ne ekzistis signifa loĝantaro. (En la angla la vorto people signifas ne nur "popolo", sed ankaŭ "homoj".)

Danke al brita subteno Herzl organizis en 1897 unuan cionistan kongreson mondan en Bazelo (Svislando); tie estis metita la bazo por iom-post-ioma penetrado de judoj en Palestinon, per akiro (parte fare de la Juda Agentejo) de tereno asignebla al judaj koloniantoj venantaj el Eŭropo kaj Rusio, por poste atingi la necesan plimulton de la loĝantaro kaj la regadon de la ekonomio, kiuj poste povus pravigi la pretendon je kreado de juda ŝtato.

Ekde la komenco de la 19-a jarcento la araba-palestina loĝantaro, sentante sin minacata de la kreskanta juda enmigrado, kreis naciismajn movadojn, kiuj strebis nuligi dekomence la supozatan eksterlandan minacon.

Tia la situacio restis, kun streĉiĝoj kaj malstreĉiĝoj inter la du partioj, ĝis la unua mondmilito kaj la sekva disfalo de la Otomana Imperio.

La unua mondmilito kaj la brita mandato[redakti | redakti fonton]

La malsanulo de la Bosporo[redakti | redakti fonton]

La Otomana Imperio donis signojn de kultura stagno kaj de kreska misfunkciado de sia ĝis tiam efika aparato administracia kaj armea. Tiuj signoj aperis ekde la 18-a jarcento, en rekta ligo kun la rapidiĝanta industriiĝo en Eŭropo. La kreskanta ekonomia potenco de Eŭropo esprimiĝis per pli emfaza volo vastigi siajn merkatojn al tutplaneda nivelo. Kiel logika sekvo grandiĝis la deziro regi, rekte aŭ nerekte, tiujn mondopartojn riĉajn je krudmaterialo, kiun la eŭropa industrio prilaboris, kaj krome krei pli vastajn merkatojn, kiuj povu sorbi ĝiajn varojn.

La venka ideologia modelo en Eŭropo ekde la komenco de la 18-a jarcento estis la naciismo, kaj per imitado la Otomana Imperio intencis sekvi la saman vojon kiel Eŭropo. Al ĝi tamen mankis la necesa aŭdaceco por lanĉi analogan procezon de sekularigo, kaj la otomana naciismo ne sukcesis redukti la influon de la religiaj klasoj. La scienca esploro restis elstara atuto de Eŭropo, kaj al la Otomana Imperio sufiĉis importi de ĝi "uzo-pretajn" teĥnikaĵojn, sen eĉ iomete ekiri la saman ideologian kaj scioteorian vojon, kiun antaŭiris la Malnova Kontinento.

En la 20-a jarcento la situacio otomania estis videble malboniĝinta, kaj alarmis eĉ la eŭropajn povojn, kiuj jam delonge nomis la Otomanan Imperion "la malsanulo de Eŭropo" aŭ "la malsanulo de la Bosporo". En la teritorioj ankoraŭ regataj de la "Sublima Pordo" ekestis multaj reformaj movadoj, kiuj provis kontraŭi la procezon de politika, ekonomia kaj kultura malkomponiĝoj (vidu pri Junaj Turkoj), sed iuj el ili celis precipe sendependecon laŭ eŭropa modelo. Inter ĉi tiuj popoloj ludis gravan rolon ankaŭ palestinanoj kaj israelanoj.

La unua mondmilito kaj la Sykes-Picot-interkonsento[redakti | redakti fonton]

Pro la eksplodo de la unua mondmilito kaj la implikiĝo de la Otomana Imperio multaj israelanoj, respektive judoj, decidis forlasi sian "promesitan landon" kaj elekti aliajn celojn, precipe Usonon, kiu garantiis pli bonajn vivkondiĉojn kaj ekonomiajn kaj civil-liberecajn.

Brita kaj franca influo-zonoj laŭ la interkonsento de Sykes-Picot

La milit-fina divido de la otomanaj posedaĵoj de la regiono inter Britio kaj Francio estis decidita jam en 1916 per la Sykes-Picot-interkonsento, komence sekreta. Ĝi fiksis jenon pri la areo de Palestinio:

"Ke en la bruna zono [Palestino] estu instalita internacia administracio, kies formo estu decidita post konsultado de Rusio, poste en konsultado de la aliaj aliancanoj kaj la reprezentantoj de la ŝarifo de Mekko." (Sykes-Picot-interkonsento[1])

Judoj enmigrantaj de Eŭropo al Palestino ricevis agnoskon de sia rajto pri "nacia hejmo" tiea de la brita ministro pri eksteraj aferoj, Arthur James Balfour; li en 1917 publikigis la Balfour-deklaron, per kiu Britio agnoskas al la cionistoj la rajton je nacia hejmo (angle: a national home) sur palestina teritorio. La judoj interpretis tiun ĉi deklaron kiel promeson pri kreado de aŭtonoma kaj sendependa ŝtato. La termino "nacia hejmo", uzata anstataŭ la pli eksplicitaj "ŝtato" aŭ "nacio", tamen estis ambigua, kaj la deklaro fiksis ankaŭ, ke ne estu restriktitaj "la civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-judaj komunumoj de Palestino". La Balfour-deklaro tuj kaŭzis streĉon inter la plimultnombra araba loĝantaro (kiu timis la kreadon de juda ŝtato) kaj la cionistoj, kiuj interpretis ĝin kiel apogon de la brita registaro al ilia projekto. Britio ankaŭ kelkajn jarojn poste en sia Blanka Libro de 1922 certigis la arabajn loĝantojn pri la fakto, ke la Juda Nacia Hejmo en Palestino (Jewish National Home in Palestine), promesita en 1917, ne estu komprenata kiel juda nacio, tamen samtempe rimarkigis la gravecon de la juda komunumo kaj la neceson de ĝia plia vastiĝo kaj ĝia internacia agnosko.

Fine de la milito la iom grandaj venkintaj landoj debatis pri la estonteco de tiuj zonoj, sub la direktivoj de la usona prezidento Woodrow Wilson, kiuj kondamnis la kreadon de novaj kolonioj. Fine en la konferenco de San Remo (1920) oni decidis permesi al la Ligo de Nacioj doni al Britio kaj Francio mandatojn eduki la loĝantarojn de la dissolvita Otomana Imperio al "liberala demokratio".

Rusio post la Oktobra Revolucio estis antaŭtempe elirinta el la konflikto per la paco de Brest-Litovsk, dezirata de Lenino; do ĝi ne estis implikita en tiu okazaĵo, kiun honeste oni devis nomi formo de internacia nov-koloniismo. Ankaŭ Italio, tradicie ne tre aktiva en internacia politiko, ne havis grandan influon al la koncernaj decidoj.

La brita mandato de la Ligo de Nacioj[redakti | redakti fonton]

la "Palaco de Nacioj" en Ĝenevo, sidejo de la Ligo de Nacioj.

La Ligo de Nacioj do konfidis al Britio mandaton pri la regiono Palestino, kiu tiam, same kiel en antaŭaj jarcentoj, estis identa al la teritorio de la nunaj ŝtatoj Israelo kaj Jordanio kune. La Ligo de Nacioj agnoskis la sindevigojn de ministro Balfour en 1917, sed rimarkigis, ke ilia realigo ne devus esti koste de la civitanaj kaj religiaj rajtoj de la jama ne-juda loĝantaro. Por la realigo de la faritaj sindevigoj la Ligo de Nacioj konsideris necesa la instaladon de agentejo, kiu kunordigu la judan enmigradon kaj kunlaboru kun la britaj aŭtoritatoj por fiksi normojn faciligantajn la kreadon de tiu nacia hejmo, ekzemple la eblon, ke enmigrintaj judoj facile ricevu la palestinan ŝtatanecon; la cionisma organizaĵo estis konsiderata la plej taŭga por tiu tasko. Krome la mandatulo devos prepari la la teritorion al la starigo de estonta aŭtonoma registaro[2]. Do en 1922 Britio laŭ la jamaj decidoj de la interkonsento de Sykes-Picot cedis la teritorion oriente de rivero Jordano (preskaŭ 73 % de la mandata areo) al la emiro ʿAbd Allāh. Tiu teritorio iĝis Transjordanio kaj havis plimulte araban loĝantaron, grandparte islamanan (en 1920 ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro, taksita entute je 4 milionoj). La areo okcidente de Jordano estis administrata rekte de Britio.

La reago de la arabaj (islamanaj kaj kristanaj) loĝantoj al tiuj projektoj estis vigla kaj malamikeca, male al la sinteno de la cionisma movado, kiu pro la antaŭaj promesoj faritaj al ĝi konsideris la britan mandaton kiel unuan paŝon al onta realigo de la deziregata juda ŝtato.

La protestoj de la araba loĝantaro estis eĉ akrigitaj pro la brita lezado de interkonsentoj (sekretaj) subskribitaj inter la ŝarifo de Mekko, Al-Husejn ibn Ali kaj la plenpova ministro de la brita reĝo, kavaliro Henry McMahon, alta komisaro en Egiptujo. La interkonsento promesis al la araboj la agnoskon de ilia rajto je mem-determinado kaj sendependeco, kompense al ilia partopreno en la kontraŭ-otomana militado, kaj la kreadon de "araba ŝtato" de ne klare fiksitaj limoj.

Baziĝante sur tiu interkonsento iuj arabaj trupoj, sub gvido de filo de la ŝarifo, Fajzal (posta regnestro de Irako), partoprenis en la tiel nomata "Araba Ribelo", kun helpo de Britio, kiu sendis kiel ligan oficiron (fakte sian plenpovulon) kolonelon Thomas Edward Lawrence, pli konatan kiel Laŭrenco de Arabio. Tiu oficiro devis, promesinte multon kaj ricevinte multon, tute senpove akcepti la cinikan lezon de la sindevigoj surprenitaj de Londono, kiujn li mem bonakrede estis fervore garantiinta.

Kvankam Britio reale kapablis regi la palestinan zonon ekde 1917, nur en 1923 la mandato efektive ekvalidis, kaj jam dekomence en la lando aperis diversaj movadoj de islama rezisto (muqàwwama), kiuj celis la forigon de ĉiuj, kiujn ili konsideris fremduloj.

Sub la brita mandato la juda enmigrado en la zonon pliiĝis, dum la Juda Agentejo – agante per financaĵoj venantaj de eksterlandaj subtenantoj – fervore agis per akiro de terenoj. Rezulte la juda loĝantaro en Palestino kreskis de 83.000 en 1915 al 84.000 en 1922 (kompare kun 590.000 islamanoj kaj 71.000 kristanoj), al 175.138 en 1931 (kompare kun 761.922 islamanoj kaj preskaŭ 90.000 kristanoj), al 360.000 fine de la 1930-aj jaroj, kiam la internacia publika opinio ankoraŭ ne komplete rimarkis la amplekson de la subpremaj rimedoj aplikataj kontraŭ la judoj de Pollando kaj, en pli klara maniero, de nazia Germanio (Holokaŭsto).

Arabaj protestoj[redakti | redakti fonton]

Plano de disdivido por Palestino.

En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj okazis multaj protestaj manifestacioj de la novnaskitaj palestinanaj movadoj, kiuj ofte finiĝis per veraj bataloj inter la armeo de lia reĝa moŝto brita, la arabaj loĝantoj kaj armitaj grupoj de judaj koloniantoj. Ofte la konfliktoj fontis ne rekte el la enmigrado mem, sed al malsamaj sistemoj asigni terenon: granda parto de la loka loĝantaro laŭ brita juro ne posedis sian terenon, sed laŭ lokaj kutimoj posedis nur la plantojn kultivatajn sur ĝi (inter ili olivarboj kiel prioritata kultivaĵo, kiuj pro sia jarcenta vivo estis heredigitaj de generacio al generacio en la familioj); sekve multaj parceloj uzataj de arabaj kultivistoj estis oficiale (laŭ la brita juro) sen proprietanto kaj do estis akiritaj (aŭ konfide ricevitaj) de judaj koloniistoj ĵus enmigrintaj, kiuj almenaŭ en la komenca tempo ne sciis pri tiu situacio.

Ĉi tiu meĥanismo kune kun kondiĉoj kutime ligitaj al la koloniaj terenoj (la grundo devis esti prilaborata nur de judaj laboristoj kaj ne povis esti lasata aŭ luigata al nejudoj) fakte forprenis al multaj jama arabaj loĝantoj la solajn enspezon kaj laboron.

La 14-an de aŭgusto 1929 kelkaj grupoj de cionistoj (sume pluraj cent personoj, preskaŭ ĉiuj anoj de la cionista grupo Betar de Vladimir Ĵabotinskij marŝis al la muro de lamentadoj en Jerusalemo (sanktejo de ambaŭ religioj kaj jam en antaŭaj jaroj kaŭzo de konfliktoj) kaj postulis nome de la judaj koloniantoj la ekskluzivan proprietecon de la Sankta Urbo kaj ĝiaj sanktejoj. La grupon eskortis policanoj antaŭe avertitaj, por eviti perturbon de la publika ordo; tamen ekcirkulis onidiroj pri konfliktoj, en kiuj cionistoj laŭdire batis arabajn loĝantojn kaj ofendis Mohamedon.

Reage la Supera Islama Konsilio organizis kontraŭ-marŝadon, kaj la partoprenantoj de la procesio je sia alveno al la muro bruligis paĝojn de judaj sanktaj libroj. Dum semajno la konfliktoj daŭris kaj, incitite de la morto de juda kolonianto kaj onidiroj (kiuj poste montriĝis malveraj) pri la mortigo de du araboj fare de judoj, vastiĝis kaj ampleksis tutan Palestinon.

La 20-an de aŭgusto la organizo Haganah proponis sian protekton al la juda loĝantaro de Hebron (ĉ. 600 personoj el 17.000), kiu rifuzis fide al la bonaj rilatoj establitaj kun la islama loĝantaro kaj ties reprezentantoj. La 24-an de aŭgusto la konfliktoj atingis la urbon, kaj preskaŭ 70 judoj estis mortigitaj, 58 vunditaj, kelkaj dekoj fuĝis el la urbo kaj 435[3] trovis rifuĝejon en domoj de siaj arabaj najbaroj por fuĝi en la postaj tagoj.

Kelkaj familioj reiris al Hebron du jarojn poste, sed definitive foriris en 1936, evakuite de britaj trupoj. Fine de la konfliktoj sur la palestina teritorio estis 133 mortaj kaj 339 vunditaj judoj (preskaŭ ĉiuj pro bataloj kun la araba loĝantaro, preskaŭ 70 en Hebron) kaj 116 mortintaj kaj 232 vunditaj araboj (plejnombre pro bataloj kontraŭ britaj trupoj).

Brita komisiono prezidata de kavaliro Walter Russell Shaw kondamnis la suspektatajn masakrintojn kaj reprezaliintojn (195 araboj kaj 34 judoj) kaj proklamis plurajn mortkondamnojn (17 araboj kaj du judoj), ŝanĝitajn al dumviva mallibero escepte de tri araboj, kiuj estis pendumitaj. La komisiono neis ĉian akuzon, ke la britaj tripoj malefike intervenis, verve kondamnis la komencajn atakojn de la araba loĝantaro kontraŭ la judaj koloniantoj kaj ilia propraĵo, pravigis la reprezaliojn de la judoj kontraŭ arabaj setlejoj kiel "permesindan defendon" al atakoj kaj vidis la motivojn de tiuj atakoj en timo pro juda ŝtato.

Krome la komisiono rekomendis al la registaro repripensi sian politikon pri juda enmigrado kaj pri vendo de terenoj al judaj koloniantoj; tiu rekomendo gvidis al la kreo de reĝa komisiono gvidata de kavaliro John Hope Simpson en la posta jaro (1930).

La brita politiko post la protestoj[redakti | redakti fonton]

Arabaj volontuloj en Palestino, 1947.

La brita politiko tamen, malgraŭ pluraj kondamnoj eĉ de la Ligo de Nacioj, ne ŝanĝiĝis. En 1936 Britio, post ses-monata ĝenerala striko vokita de la Supera Araba Komitato, kiu postulis la finon de la mandato kaj de la juda enmigrado, konsentis meti limon al la enmigrado. Antaŭe okazis tri sensukcesaj provoj dividi la teritorion en du sendependajn ŝtatojn, kun la kondiĉo, ke Jerusalemo kaj la lima regiono restu sub brita regado.

La decido limigi enmigradon estis precipe formala, ĉar la sekreta enmigrado rimarkeble multiĝis, ankaŭ pro la persekutoj, kiujn judoj suferis en naziisma Germanio ekde 1933. La brita registaro malpermesis ankaŭ la vendon de tereno kaj promesis rezigni pri sia mandato ĝis 1949, anoncante por tiu dato la fondon de unu sola ŝtato kun miksa araba-juda etno.

Dum unuflanke kelkaj palestinanoj fidis al terorismaj agoj kiel fina rimedo de sia lukto kontraŭ io konsiderata kiel ekstera okupacio, pli sisteman transiron al terorismo faris la militemaj cionismaj organizaĵoj, kiuj starigis armeecajn grupojn kiaj la Haganah kaj la Palmaĥ kaj kvazaŭ-armeecajn, kiaj la Irgun kaj la pli ekstremema "Stern-grupo" (Loĥamej Ĥerut Jisrael), kiuj agis por timigi la arabojn aŭ ataki britajn soldatojn aŭ diplomatojn kaj kaŭzis plurcent mortojn en la loĝantaro.

Fine de la 1930-aj jaroj, post la Granda Araba Ribelo kaj la sensukcesaj provoj dividi Palestinon en du ŝtatojn, la Peel-komisiono proponis, ke Britio pentu sian subtenon al la cionisma movado, kiu montras maltrankviligajn kaj violentajn aspektojn, kaj komencu rifuzi al la cionismo tiun diskretan politikan subtenon ĝis nun garantiitan. En 1939 Britio publikigis sian trian "blankan libron" pri Palestino[4]. Pro tio la palestinaj judoj komencis serĉi en Usono tion, kion ĝis nun koncedis al ili la Brita Imperio.

La Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La palestinestro Amin al-Husajni parade antaŭ bosniaj trupoj de la Divizio Handschar de la SS.
Koncentrejo de Buchenwald kie oni mortigis milojn da judoj.

En la dua mondmilito la judoj alianciĝis (escepte de la Stern-grupo) kun la Aliancanoj, dum multaj arabaj grupoj montris intereson pri la Akso, esperante, ke ties venko liberigos ilin de la britoj. La rezultoj de la milito tamen ne ŝanĝis la situacion, de kiu malprofitis la ankoraŭ plimulta araba loĝantaro.

La pliigo de la antisemitismo en Germanio kaj en aliaj landoj kiaj Rumanio okazigis ke granda nombro de judoj eliru el Eŭropo, kiam ili havis kiel nura eblo Palestinon pro la migraj limigoj fare de Usono. En 1936, la juda loĝantaro en Palestino estis pliiĝinta ĝis 370.483 el totalaloĝantaro de 1.336.518.[5] La araba reago kontraŭ tio kion ili konsideris malagrabla transformo de la lando estis la Granda Araba Ribelo, kiu ekis la 15a de aprilo 1936 pro murdo de judo ĉe Nablus. La pliakriĝo de la ribelo okazigis gravan reagon de britaj fortoj, same kiel la oficiala prefero de tiuj al la Haganah, nome la militforto de la Juda Agentejo.[6]

La Reĝa Palestina Komisiono, sub estreco de Lord Peel, ricevismision esploradi la tumultojn kaj rekomendi solvon por la postuloj kaj de araboj kaj de judoj. Elstaris la profesoro Reginald Coupland de la Universitato de Oksfordo, alvenis al la konkludo ke ekzistis en Palestino du kulturoj klare diferencataj: unu araba de azia deveno kaj unu juda de eŭropa deveno (kvankam ankaŭ azia laŭ praularo). Konsiderinte du kulturoj tion kontrastaj neniam kunvivos en unusola ŝtato, Coupland proponis kiel nura solvo la dispartigon en du diversaj ŝtatoj. Coupland sukcesis konvinki siajn kolegojn de la Komisiono kaj eĉ Weizmann, kiu iĝis defendanto de la dispartigo. Tamen, ne ĉiuj cionistoj favoris tiun dispartigon kaj la araboj malakceptis absolute tion.[7]

Ĉirkaŭ fino de 1937, la britoj ekabandonis sian iaman apogon al la ideo de juda hejmlando kaj de la dispartigon de la Mandato ĉar ili klopodis sekurigi la araban simpation en la politika situacio antaŭmilita kiu anoncis la ekon de la Dua Mondmilito. Nova deklaro, konata kiel Blanka Libro, estis sponsorita de Malcolm MacDonald, brita ministro de Kolonioj,[8] kiu markis kompletan turniĝon de la brita politiko en Palestino kaj la finon de ties enganĝiĝo kun la judoj kiu estis komencinta antaŭ du jardekoj pere de la Deklaro Balfour. La Blanka Libro estis publikigita semajnojn antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito kaj ĝi establis ke en limdato de dek jaroj Palestino iĝu unusola sendependa ŝtato regata komune de araboj kaj judoj. Laŭ la nova plano, la juda enmigrado limiĝus al 75.000 personoj en la venontaj kvin jaroj kaj kun nepra araba interkonsento (kio praktike estus rezultanta en la ĉeso de laŭleĝa enmigrado antaŭ la komenco de la milito), por ke la judoj estus ĉiame minoritataj.[9]

Spite la fakton ke multaj araboj komprenis ke la nova deklaro favoris grandskale iliajn aspirojn, la egipta registaro kaj kelkaj el la ĉefaj estroj palestinaj kiel la ekzilita Amin al-Husajni malakceptis ĝin ĉar ili konsideris ĝin nesufiĉa. La alianco de la palestinestro kun la Tria Regno, kio inkludis la rekrutadon de divizio de bosniaj islamanoj por la SS, damaĝos nekalkuleble la palestinan flankon, kiu estis asociata kun la nazia reĝimo.[10]

La Holokaŭsto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Holokaŭsto.
Stelo de Davido per kiu estis diskriminaciataj la judoj en la Nazia Germanio.

Pri judoj, la nova politiko de la brita registaro aperigita en la Blanka Libro, kies valido pluestis dum la milito, estis rigardita kiel perfido, spite al kio ili plutenis sian apogon al Granda Britio en la tuja milito. En novembro de 1938, la Kristala nokto, en kiu la nazioj faraĉis teroron de ŝtato kontraŭ la judoj, montris la verajn intencojn de la Tria Regno kaj okazigis judan elmigradon.[11]

La malpermeso fare de la britaj aŭtoritatoj de la juda enmigrado al Palestino (kiel montris la afero de la ŝipo SS Struma[12]) konfirmis la judan kredon ke la protekto povis esti atingita nur pere de la konstruo de ŝtato kie la judoj povu kontroli sian propran destinon, pro kio la Haganah komencis aĉeti kaj fabriki armilojn. Pli problemigaj por la britoj estis la agado de du aliaj judaj grupoj eksterleĝaj: nome la Irgun Zvai Leumi (Nacia Militista Organizo) kaj la Leĥi (Luktantoj por la Libereco de Israelo), kiuj reprezentis la tradicion de ekstrema dekstro de la cionismo, konflikte kun la Juda Agentejo kaj kun la oficiala movado.[13]

En februaro de 1944, la Irguno, estrita de juna juda polo, nome Menahem Begin, proklamis ke la britoj estis perfidinta la judan popolon kaj deklaris la militon al la Mandato.[14] La Leĥi estis kreita de alia pola judo, nome Abraham Stern, kies malemo kontraŭ la britoj faris ke li simpatius kun la malamikaj germanoj. La 6a de novembro de 1944, ties membroj murdis Lord Moyne, nome la brita ministro en Mezoriento. Tiu fakto okazigis la malamikecon de Winston Churchill, persona amiko de Moyne, kiu estis antaŭe planinta la disvolvigon de la juda ŝtato tuj post la milito.[15]

La dispartigo de Palestino kaj la kreo de la ŝtato Israelo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Enlanda Milito dum la Mandato Palestino.

En tiu epoko, granda parto de Mezoriento estis sub kontrolo de britoj, kiuj havis interesojn en la Persa Golfo kaj aerarmeajn bazojn en Irako. El ŝtatoj najbaraj kun Palestino, Libano kaj Sirio estis liberigitaj de la Franca Mandato en 1943 kaj 1946 respektive. Egiptio havis gravajn rilatojn kun la britoj pro la traktato de 1936, kies plej grava elemento estis la zono de la Sueza Kanalo. Transjordanio independiĝos en 1946, sed ĝi estis tre forte ligita al Granda Britio. En momento kiu iĝos historia por la arabaj palestinanoj, tiuj malhavis la necesajn politikajn kaj de estreco strukturojn, kaj ili iĝis malkapablaj kopii la bone organizita politika strukturo de la judoj ĉe la Juda Agentejo. Laŭ opinio de kelkaj fakuloj, la araba mondo ĝenerale, kaj la arabaj palestinanoj partikulare, troviĝis en malavantaĝa kondiĉo por rezisti la cionisman defion kiu alproksimiĝis.[16][17][18] Laŭ opinio de aliaj historiistoj kiaj Joan B. Culla,[19] la maksimumismo de la araba sinteno malhelpis profiti la oportunojn el kiuj ili disponis en la diversaj procezoj negocadaj, kaj ili absolute prioritatis la forpelon de la judoj kaj la interesoj propraj de la novaj arabaj ŝtatoj najbaraj de la zono (eĉ la eblon aligi la araban parton de Palestino[20]), super la interesoj de la araba palestina loĝantaro kaj de la agnoskita rajto de tiuj disponi el propra ŝtato.[21]

La internacia scenejo[redakti | redakti fonton]

La usona prezidanto (1945-1953) Harry S. Truman.

La tiama usona prezidanto, Harry S. Truman havis ian simpation por la juda flanko[22][23][24][25][26] sed, praktike, Truman atentis nur al Palestino post malsukcesa klopodo konvinki la Kongreson permesi grandan nombron de judoj setliĝi en Usono. En la 31a de aŭgusto 1946 li petis formale al la brita registaro eldonon de 100.000 enmigraj permesiloj, indikante ke "neniu alia problemo estas tiom grava por kiuj konis la hororojn de la koncentrejoj". La brita respondo estis nea, indikante ke en la eŭropaj koncentrejoj estis multaj viktimoj de Hitler kaj ke la judoj ne devis metiĝi ĉe la kapo de la listo. La tono de la brita respondo montris ĝis kia punkto la britan sinteno estis malproksimiĝinta el la simpatio pro-cionisma de 1944, kaj tiele oni malfermis la vojon por la lukto de la judoj kontraŭ la britoj en la mandato de Palestino, kies plej fama atenco estis kontraŭ la brita stabanaro, gastigita en la Hotelo Reĝo David de Jerusalemo, kiu kaŭzis 91 mortojn, kaj kiu eventuale kondukis la britojn ekster Palestino kaj pavis la vojon por la kreo de la juda ŝtato.[27]

En la 29-a de novembro de 1947, post multaj diplomataj disputoj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la Planon de Dispartigon de Palestino en du ŝtatoj, unu araba kaj alia juda, nek kompaktoj nek homogenaj, dividitaj en tri respektivaj partoj apenaŭ unuigitaj. La projekto atribuis al la araboj la 46% de la teritorio (11.500 km²) kaj al la judoj la 54% (14.100 km², el kiuj 11.750 km² korespondis al la dezerto de Negev). Jerusalemo kaj ties ĉirkaŭa areo, inkludita Belemon, kunformus corpus separatum (aparta korpuso) de 700 km² sub la administrado de la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Krome, tiu plano antaŭvidis la retirigon de la brita armeo de la Mandato antaŭ de aŭgusto de 1948 kaj la fiksigon de la landlimoj inter la du ŝtatoj kaj en la propra Jerusalemo.

La judoj akceptis la proponitan Planon, spite la fakton ke ne estis interkonsento kun la terminoj de dispartigo kiuj faris nedefendebla kaj malmulte ebla la teritorion atribuita, sed la araboj absolute malakceptis. La Alta Araba Komitato (la organismo de la arab-palestina estraro) konsideris "absurdaj, nepraktikeblaj kaj maljustaj"[28] kaj la dispartigon kaj la proponon federalan kaj, vidinte perdita la diplomatian flankon, minacis per milito por defendi la araban Palestinon.

En la 15-a de majo de 1948 finis la Brita Mandato Palestino. Unu tagon antaŭe, la judoj proklamis la sendependecon de la Ŝtato de Israelo en sia parto de la teritorio atribuita de la Plano de Dispartigo de la UN, pro la festo de la ŝabato. Tiu deklaro okazigis kiel tuja reago la invadon fare de la armeoj de la araba alianco, kaj tiele komencis la arab-israela milito de 1948.

Ben Gurion, kiu inaŭguris la postenon de ĉefministro de la Ŝtato Israelo, akceptis la dispartigon de Palestino en teritorioj kaj israelaj kaj palestinaj kiujn la UN establis en 1947. Sed estis malnova fonpenso: per letero al sia edzino li konfesis ke

Citaĵo
 juda "parta" ŝtato – nome projekto de 1937 de la brita okupanto kiu neniam realiĝis – estis nur komenco kaj ke li planis organizi elitan armeon kaj uzi la perforton aŭ la violenton por absorbi la tutan etendon de la lando.[29] 

La milito de 1948[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Arab-israela milito de 1948.

La tagon post la Deklaro de sendependeco de Israelo en la teritorio atribuita al tiu fare de la Plano de UN por la dispartigo de Palestino, la kvin najbaraj arabaj ŝtatoj (Libano, Sirio, Transjordanio, Irako kaj Egiptio), malakceptintaj tiun Planon, deklaris militon al la naskiĝanta Ŝtato Israelo kaj klopodis invadi.

En la intermita milito kiu okazis dum la venontaj 15 monatoj (kun variaj batalpaŭzoj intencitaj de la UN), Israelo konkeris aldonan 26% de la antikva brita mandato, dum Transjordanio kaj Egiptio okupis la ceteran parton destinita de la UN al la arab-palestina ŝtato: Egiptio okupis Gaza kaj Transjordanio aligis Cisjordanion kaj Orientan Jerusalemon, refondinte la landon per la nomo Jordanio.

La milito okazigis elpelon da miloj da rifuĝintoj en du direktoj: araboj de la zono kontrolita de judoj estis devigitaj eliri al la najbaraj Gaza kaj Cisjordanio, kaj ankaŭ al aliaj landoj pli malproksimaj, kio originis la problemon de la palestinaj rifuĝintoj, kiuj ankoraŭ daŭras. En la israela zono restis ĉirkaŭ 100 000 araboj, kiuj akiris la israelan ŝtatanecon kaj kiuj, ĝenerale, ĝuis plenajn rajtojn de civitaneco el 1950, inklude sian aligon al la armeo en la kazo de la druzoj. Laŭ la tradicia israela historiografio, la eliro de la araboj el ilia tero okazis ĉar la araba estraro instigis la araban loĝantaron de Palestino abandoni siajn hejmojn por garantii al la arabaj trupoj pli grandan movoliberecon. Tamen, la fontoj propalestinaj, sed ankaŭ kelkaj de la novaj israelaj historiistoj pridemandis tiun aspekton.[30]

Paralele, la judaj komunumoj kiuj loĝis en arabaj landoj (kelkaj el antaŭ tiuj teroj estis arabigitaj kaj islamigitaj),[31] vidiĝis devigitaj elmigri en la venontaj jaroj. Nur dum la 1950-aj jaroj, 608 200 orientaj judoj, nome cifero ekvivalenta al tiu de palestinaj rifuĝintoj, fuĝis aŭ estis elpelitaj de teritorioj de arabaj landoj kaj rifuĝiĝis en Israelo,[32] kie ili akiris la israelan ŝtatanecon pere de la nomita Leĝo de Reveno; aliaj 290 800 judaj rifuĝintoj setliĝis en Francion aŭ en Usonon. La fenomeno montris intensecon diference laŭ la landoj, ekde la konfisko de havaĵoj kaj teroj al la rekta persekutado. La rezulto ajnaokaze estis la nuligo preskaŭ totala de la judaj komunumoj en la arabaj landoj.

En 1948, la UN agnoskis la rajton al reveno de la palestinaj rifuĝintoj kaj kreis la Agentejon de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj (UNRWA) kun la espero de tuja reveno, kio tamen ne okazis. Ĉar plilongiĝis senfine ilia kondiĉo de "rifuĝintoj", kaj restis ilia sorto en mano de la UN, ili neniam akiris la ŝtatanecon de la arabaj landoj kiuj akceptis ilin kaj restis en kondiĉoj de senradikigo kaj malriĉeco. Siaflanke, la judaj rifuĝintoj, kiuj ricevis nek agnoskon nek helpon fare de la UN, estis rapide integritaj en Israelon.

Postaj militoj[redakti | redakti fonton]

La Milito de Suez[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Milito de Suez.
Avancoj de Israelo en Sinajo.

La milito de 1948, kvankam markis la sendependecon de Israelo, ne signifis la finon de la malamikeco inter tiu lando kaj ĝiaj arabaj najbaroj. Dum la tutaj 1950-aj jaroj sinsekvis kontinuaj atakoj fare de grupoj apogitaj ĉefe de Egiptio, kio kondukis en 1956 al la fakto ke Israelo, post la egipta blokado de la Markolo de Tirano, subskribis aliancon por kuna atako al Egiptio kune kun Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio, siavice ĝenitaj rilate al Gamal Abdel Nasser, tiam prezidento de Egiptio, pro la ŝtatigo de la Kanalo de Suez.

Kvankam milite la aliancanoj atingis ĉiujn siajn celojn, la diplomata premo kuna de Sovetunio kaj Usono devigis tiujn retiriĝi, en tio kion la arabaj landoj konsideris politika venko. Kiel konsekvenco de tiu milito, la UN etendis forton de blukaskuloj inter Egiptio kaj Israelo.

En tiu kunteksto, la araboj komencis organiziĝi en diversaj asocioj por rezisti. La plej grava estis la OLP (Organizo por la Liberigo de Palestino), fondita en majo de 1964 en Jerusalemo kun la apogo de la Araba Ligo kaj je instigo de la egiptia prezidento Gamal Abdel Nasser, kiel palestina unuigita organizo.

La Sestaga milito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sestaga milito.
Gamal Abdel Naser.

En 1967 la egiptia prezidento Nasser petis al la Unuiĝintaj Nacioj retirigon de la blukaskuloj el Gaza, Sinajo, kaj la insuloj Tiran kaj Sanafir (je la eniro de la Golfo de Eilat-Akabo), plendo kiun UN, tiam prezidita de U Thant, akceptis, spite la fakton ke tio signifis rezigni la rolon de paciga intermeto. Egiptio disponigis 80 000 soldatojn en Sinajo kaj okupis la insulojn de la golfo de Akabo en la 22-a de majo. Tio endanĝerigis la eliron de la israelaj ŝipoj al la Ruĝa Maro, kaj estis konsiderita de Israelo kiel casus belli. Sammonate, Egiptio, Sirio kaj Irako subskribis pakton de reciproka defendo. En la 5-a de junio de 1967, antaŭ la egiptia malakcepto malbloki la Golfon de Akabo, kaj antaŭ la nova strategia realo, Israelo bombardis la egiptian aviadaron situa en la duoninsulo Sinajo, kaj tiele ekis la Sestaga milito.

En nur 6 tagoj kiuj daŭris la milito, Israelo konkeris la Gazan Sektoron, Cisjordanion, Orientan Jerusalemon (per kio malaperis araba Palestino, la duoninsulon Sinajo (el Egiptio) kaj la Golanajn Altaĵojn (el Sirio).

La palestina tajdo de rifuĝintoj estis de ĉirkaŭ 300 000 personoj, el kiuj preskaŭ unu triono estis dufojaj rifuĝintoj. La majoritato ekziliĝis en Libanon, Jordanion, Sirion kaj la ŝtatojn de la Persa Golfo.

La Rezolucio 242 de 22a de novembro 1967 de la Sekureckonsilio de UN ordonis la israelan retiriĝon el la ĵus okupitaj teritorioj de Gaza, Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo kaj proklamis la rajton al suvereneco, sekuraj landlimoj kaj al paca kunvivado. Tio estis malobeita de la ŝtato Israelo en la ordonitaj terminoj, same kiel la aliaj rezolucioj 181 de 29a de novembro 1947, 194 de 11a de decembro 1948, 338 de 22a de oktobro de 1973 kaj 1397 de 12a de marto de 2002.[33]

La Milito de Jom Kippur[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Milito de Jom Kippur.
Ĉasaviadilo Mirage israela uzita en la Milito de Jom Kippur.

La Milito de Jom Kippur, Ramadana MilitoMilito de Oktobro, estis armita konflikto inter Israelo kaj la arabaj landoj de Egiptio kaj Sirio, kiu okazis dum oktobro de 1973. Egiptio kaj Sirio iniciatis la konflikton kun la intenco rekuperi la teritoriojn kiujn Israelo estis okupinta ekde la Sestaga milito de 1967. Ambaŭ partoj suferis grandajn perdojn, sed Israelo retenis la konkeritajn teritoriojn.

En la 6-a de oktobro de 1973, tago de la juda festo de Jom Kippur, Egiptio kaj Sirio lanĉis atakon kontraŭ Israelo. La dato estis elektita atenteme ĉar la majoritato de la israela loĝantaro estis hejme faste, pli vundeble. La egiptia armeo trapasis rapide la Kanalon de Suez superante rapide la israelajn defendaĵojn. Samtempe, la siriaj fortoj avancis en la Altaĵoj de Golano. Rekuperinte la duoninsulon de Sinajo, Anwar el Sadat, prezidanto de Egiptio, decidis haltigi la egiptian fronton konsiderinte certa la rekuperon de sia iama teritorio. Tio permesis al Israelo koncentri siajn fortojn en la norda fronto kaj rekuperi la iniciaton en milito en kiu por la unua fojo ĝi vidiĝis superita de siaj arabaj malamikoj. Tiu decido de la egiptia prezidento konsideriĝos perfido en la araba mondo kaj okazigos, jarojn poste, lian murdon dum militista parado.

Superita la efiko de la milita elano kaj la granda nombro de perdoj, meze de oktobro Israelo preparis siajn trupojn kaj lanĉis serion de kontraŭatakoj en ambaŭ frontoj. Tio forigis la sirianojn el la Altaĵoj de Golano, eĉ invadis la landon mem kaj minacis la ĉefurbon, Damasko, per artilerio, situante trupojn nur je 100 km; samtempe, oni avancis en la kontraŭofensivo de Sinajo, farante ke la egiptoj retroeniru trans la landlimojn trapasinte la Kanalon de Suez, situante blenditajn unuojn je nur 40 km de Kairo.

La arabaj landoj, antaŭ tiu realo, decidis entrepreni ekonomian militon kaj embargis la nafton kaj ties komercon de la multaj landoj kiuj estis helpintaj Israelon, kaj samtempe ili malpliigis la vendon kun la celo atingi plialtigon de la prezoj. Ties efiko sukcesis malstabiligi la internacian ekonomion, kiu premis Usonon kaj Sovetunion atingi interkonsenton pere de la UN. Laŭ la rezolucio de la UN de 22-a de oktobro, oni atingis al batalpaŭzo en la 25-a. Egiptio ekapartiĝis el la soveta intencaro kaj ekalproksimiĝis al Usono. Sirio pluhavis sintenojn de ligado al Sovetunio. Ambaŭ partoj konsideriĝis venkintaj. El tiam, Israelo ne fidos en stata sekureco, sed la alproksimiĝo de Egiptio al la okcidenta mondo favoris la negocadon por la Pactraktatoj de Camp David kiuj okazos poste.

Jicĥak Rabin, Bill Clinton kaj Jaser Arafat en Oslo, 1993. Tiuj negocadoj ne sukcesis instali pacon en Palestino.

Tiu ne estos la lasta milito inter Israelo kaj la arabaj najbaroj. Venos poste la milito de Libano de 1982, la kontraŭstaroj en Jerusalemo, la Intifadoj, la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), kaj finfine eĉ kun partopreno de Israelo en la Enlanda Milito en Sirio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. la angla teksto de la Sykes-Picot-interkonsento en Vikicitaĵoj
  2. The Palestine Mandate angle
  3. Donald MacIntyre (2008-01-26). A rough guide to Hebron: The world's strangest guided tour highlights the abuse of Palestinians (HTML). The Independent. Alirita 2012-12-09.
  4. British White Paper of 1939. Alirita 2012-12-09., teksto de la blanka libro angle
  5. Anon (1939)
  6. Fraser, T.(2004), p.11.
  7. Fraser, T. (1984): Partition in Ireland, India and Palestine: Theory and Practice. Londres. Citado en Fraser (2004), p.12.
  8. Finfine la tuta afero estis rezulto de koloniismo, ĉefe brita.
  9. Bethell, N. (1979): The Palestine Triangle. Londres. Citita de Fraser (2004), p.13.
  10. Rogan, E. y Shlaim, A. (2001): The War for Palestine. Rewriting the History of 1948. Cambridge. Citado en Fraser (2004), p.13
  11. Fraser (2004), p.13
  12. En decembro de 1941, la SS Struma alvenis al Istanbulo kun 769 judaj rifuĝintoj. Pro malakcepto fare de la turka registaro ebligi enirejon kaj pro la brita malpermeso sekvi al Palestino, la ŝipo devis abandoni la havenon kaj eble vrakis en la maro kun ĉiuj ties pasaĝeroj.
  13. Fraser (2004), p.16-17
  14. Silver, E. (1984): Begin. Londres. Citita de Fraser (2004), p.17.
  15. Fraser (2004), p.17.
  16. Kirk, G. (1954):The Middle East 1945-1950. Oxford. Citita de Fraser (2004), p. 24.
  17. Mattar, P. (1988): The Mufti of Jerusalem. Nueva York. Citita de Fraser (2004), p. 24.
  18. Rogan kaj Shlaim (2001). Citita de Fraser (2004), p. 24.
  19. La kataluna historiisto Joan B. Culla aludas foje al la "obstina manko de realismo", p. 126, kaj al la "maksimumismo" de la arabaj estraroj en ĉiuj negocadoj pri la estonteco de Palestino. Vidu partikulare, la ĉapitrojn 3a kaj 4a de La tierra más disputada, op. cit., kiu siavice kolektas opiniojn de aliaj historiistoj.
  20. La reĝo Abdullah de Jordanio negocis sekrete kun la Juda Agentejo kaj "montris bonan sintenon al kunhavo de Palestino... kondiĉe ke la araba parto de la lando aliru pligrandigi sian malgrandan regnon". Culla, p. 156.
  21. Post la milito de 1948, fakte Egipto kaj Jordanio aligis Gazon kaj Cisjordanion, anstataŭ favori la kreado de araba palestina ŝtato en tiuj teritorioj.
  22. Snetsinger (1974). Citita en la p. 26 de Fraser (2004).
  23. Ganin (1979). Citita en la p. 26 de Fraser (2004).
  24. Cohen (1982). Citita en la p. 26 de Fraser (2004).
  25. Louis (1984). Citita en la p. 26 de Fraser (2004).
  26. Fraser (1989)
  27. Louis (1984), citita en la p. 27 de Fraser (2004).
  28. Esprimoj de malakcepto kolektitaj de diversaj historiistoj kiaj I. Pappé, A. Gresh kaj D. Vidal, kaj citataj de Culla, p. 158.
  29. Letters to Paula and the Children, David Ben Gurion, University of Pittsburg Press, 1971, letero de 5-12-37, paĝoj. 153-57.
  30. Illan Pappé A History of Modern Palestine. One Land, Two Peoples ISBN 978-84-460-2255-8
  31. Culla, Joan B. (2005). La tierra más disputada: el sionismo, Israel y el conflicto de Palestina. Alianza Editorial S.A. p. 195. ISBN 84-206-4728-4.
  32. Culla, Joan B. (2005). La tierra más disputada: el sionismo, Israel y el conflicto de Palestina. Alianza Editorial S.A. p. 199. ISBN 84-206-4728-4.
  33. Artikolo en El País, Resoluciones clave de la ONU sobre Oriente Próximo de 16.09.03. [1] Alirita la 2an de Aprilo 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Angle[redakti | redakti fonton]

  • Thomas G. Fraser, The Arab-Israeli Conflict, 2a eld., New York, Palgrave Macmillan, 2004, ISBN 1-4039-1338-2.
  • Mark Tessler, A History of the Israeli-Palestinian Conflict, 2a eld., Bloomington (Indiana), Indiana University Press, 2009, ISBN 0-253-20873-4.
  • Ian J. Bickerton, The Arab-Israeli Conflict. A History, Londra, Reaktion Books, 2009.
  • Gregory S. Mahler kaj Alden R.W. Mahler, The Arab-Israeli Conflict. An introduction and documentary reader, Londra, Routledge, 2010.
  • Peter Mansfield kaj Nicolas Pelham, A History of the Middle East, 4a eld., New York, Penguin Books, 2013.

France[redakti | redakti fonton]

  • Boutros Boutros-Ghali, Shimon Peres, 60 ans de conflit israélo-arabe, Témoignages pour l’Histoire, Éditions Complexe, 2006 (ISBN 2804800709)
  • David-André Belhassen, La Haine maintenant ? : Sionisme et palestinisme Les 7 pièges du conflit, Éditions de La Différence, 2006 (ISBN 2729116125)
  • Henry Laurens Le Retour des exilés, Paris, Laffont, 1998.
  • Henry Laurens, Paix et guerre au Moyen-Orient, Armand Colin, Paris, 2005 (ISBN 2200269773)
  • Benny Morris, Victimes, histoire revisitée du conflit arabo-sioniste, Éditions Complexe, 2003 (1a eldono en 2001) (ISBN 2870279388)
  • Ilan Pappé, La Guerre de 1948 en Palestine, La fabrique éditions, 2000 (ISBN 226404036X)
  • Nadine Picaudou, Les Palestiniens, un siècle d'histoire, 2003
  • Alain Gresh kaj Dominique Vidal, Palestine 47, un partage avorté, Éditions Complexe, 1994 (ISBN 2870275218)

Germane[redakti | redakti fonton]

  • Martin Beck: Friedensprozess im Nahen Osten. Rationalität, Kooperation und politische Rente im Vorderen Orient. Wiesbaden: Westdeutscher Verlag, 2002, ISBN 3-531-13724-7
  • Reiner Bernstein: Von Gaza nach Genf. Die Genfer Friedensinitiative von Israelis und Palästinensern. Wochenschau Verlag, Schwalbach/Ts. 2006
  • Daniel Cil Brecher: Fremd in Zion. Aufzeichnungen eines Unzuverlässigen, Deutsche Verlags-Anstalt, München 2005.
  • Meike Janosch, Rahel Schomaker (Eld.): Wasser im Nahen Osten und Nordafrika. Wege aus der Krise. Waxmann, Münster 2008.
  • Avi Primor: Der Friedensprozeß im Nahen Osten und die Rolle der Europäischen Union, ZEI, 1998, ISBN 3-933307-25-2. – (Zentrum für Europäische Integrationsforschung, Bonn: ZEI Discussion Paper; 25)
  • Rolf Steininger: Der Nahostkonflikt, Fischer-Kompakt, Frankfurt am Main 2003, 4. Auflage 2006, ISBN 3-596-16121-5.

Itale[redakti | redakti fonton]

  • Scipione Guerracino,Una guerra del ventunesimo secolo, Milano, Mondadori, 2002.
  • Eli Barnavi, Storia d'Israele. Dalla nascita dello Stato all'assassinio di Rabin, Milano, Bompiani, 2001.
  • P.R.I.M.E, La storia dell'altro, israeliani e palestinesi, Una Città, Forlì 2003.
  • Vittorio Dan Segre, Le metamorfosi di Israele, Torino, Utet, 2008.
  • Claudio Vercelli, Israele. Storia dello Stato (1881-2008), Firenze, Giuntina 2008.
  • Claudio Vercelli, Breve storia dello Stato di Israele (1948-2008), Roma, Carocci, 2008.
  • Claudio Vercelli, Storia del conflitto israelo-palestinese, Roma-Bari, Laterza 2010
  • Giancarlo Lannutti, Storia della Palestina, Roma, Datanews editrice, 2006.
  • Ilan Pappé, Storia della Palestina moderna, Torino, Einaudi 2005.
  • Ilan Pappé, La pulizia etnica della Palestina, Fazi Editore 2008.
  • Shlomo Sand, Come fu inventato il popolo ebraico, Arianna Editrice 2008.
  • Georges Bensoussan, "Il sionismo. Una storia politica e intellettuale 1860-1940 (2 vol.)", Einaudi 2007