Arabaj-israelaj militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Araba-israela milito)
Saltu al: navigado, serĉo
Arabaj-israelaj militoj

Arabaj-israelaj militoj prezentas kolekton de ses armitaj konfliktoj inter Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj, ekde la fondado de la juda ŝtato en 1948.

Kvin militoj[redakti | redakti fonton]

La unua araba-israela milito[redakti | redakti fonton]

Milito de SendependecoPalestina Milito, konata ankaŭ kiel Katastrofo (naqba) elflanke de araboj: la 15-a de majo 1948 - la 20-a de julio 1949. Rivaloj de Israelo: Jordanio, Egiptio, Irako, Libano, Sirio, Jemeno (limigita partopreno) kaj Saŭda Arabio (limigita partopreno). La ŝtato Israelo estis proklamita la 14-an de majo 1948. Tuj estiĝinte ĝi estis atakita fare de de arabaj ŝtatoj, kies klare deklarata celo estis absoluta likvido de Israelo. Post komencaj malgajnoj, Israelo komencis akiri soldataran superforton.

La 11-an de junio estis fermita la unua armistico. Intertempe, la cionistoj armis sin rapide (meriton pri tio havis ankaŭ liveroj de elorigine naziaj armiloj el Ĉeĥoslovakio kaj armiloj el Grandbritio). La 18-an de julio estis fermita plua, sed rajtigito de UN estis mortigita fare de de cionistoj kaj la milito eksplodis denove. Tiutempe jam Israelo ekokupis ankaŭ teritoriojn, kiuj ne estis aljuĝitaj al ĝi. Komence de marto 1949 Israelo okupis la Negevon, ĝi akiris alvenon ĝis Akaba golfo kun haveno Ejlato. Ekde februaro ĝis julio de 1949 ĝi iom post iom fermis armisticon kun ĉiuj malamikiĝintaj ŝtatoj (sed ties ekzistadon ili ne agnoskis). La cionistoj ekokupis pluajn teritoriojn en Palestino kaj la okcidentan Jerusalemon.

La dua araba-israela milito[redakti | redakti fonton]

La Sueza krizo komencis pro israela atako kontraŭ Egiptio al la 29-a de oktobro 1956 post kiam la egipta prezidento Gamal Abdel Nasser naciigis perforte la Suezan kanalon, kiu estis manaĝita kaj mastrumita de britoj kaj francoj. La vojimposto utilus al Nasser konstrui la baraĵon de Asŭano post kiam la okcidentaj landoj rifuzis doni krediton. La israela atako estis laŭ sekreta interkonsento de la 23-a de oktobro 1956 en Sèvres subtenita fare de de taĉmentoj de Granda Britio kaj Francio.

La israela atako, lanĉita al la 29-a de okrobro, estis grandparte sukcesplena kaj okazis laŭplane. La israela kampanjo ĉesiĝis al la 5-a de novembro ĉirkaŭ dudek kilometroj oriente de la kanalo. La brita kaj franca ofensivo, lanĉita al la 5-a de novembro estis malpli sukcesa; la ekinta okupado de la egipta havenurbo Port Said montriĝis taktikan eraron de la koalicio. La regula soldataro entranĉeigis en la stratoj de la urbo.

La brita ĉefa ministro Anthony Eden esperis ke atako de tia dimensio turniĝus la egiptan popolon kontraŭ prezidento Nasser. Malgraŭ ĉio, Nasser ne estis estinta iam tiel populara - ne nur en Egiptio, sed ankaŭ en multaj okcidentaj landoj. La akra rezistanco kontraŭ imperialismaj fortoj estis aplaŭdita mondskale, precipe en evolulandoj. Politika venko de Egiptio ŝajnis pli kaj pli evidenta.

La komuna agado de Israelo, Granda Britio kaj Francio kaŭzis ankaŭ negativan reeĥon en Usono. Sub ties influo, la Unuiĝintaj Nacioj akceptis al la 2-an de novembro rezolucion, kiu apelis la partoprenintojn por finigi batalagadojn kaj forlason de la okupataj teritorioj. Granda Britio kaj Francio retiriĝis nur post minaco de la Varsovia pakto (bombardi Londonon kaj Parizon). Ĉi tiu militagoj signifis la falon de la eŭropaj kolonialismaj emoj. Nasser fariĝis liberiganto kaj militheroo. Sia venko fundis lian meman legendon kiu inspiros generaciojn da arabistoj.

La tria araba-israela milito[redakti | redakti fonton]

Sestaga milito komencis per flugatako de Israelo kontraŭ Egiptio frumatene la 5-an de junio 1967. Israelo agresis, ĉar Egiptio fermis la Tiranan Markolon, forigis la UN-observantoj kaj preparis evidente por atako. Do, Israelo parolis pri preventa milito. La surpriza kombinita atako el la aero kaj sur la grundo rapide detruis la tute ne preparitajn arabajn armeojn. Israelo invadis kaj okupis la Strion de Gaza, la Sinajon, la ĉioman Jerusalemon, la Cisjordanion kaj la Golanajn altaĵojn dum ses tagoj. La milito finis per katastrofa malvenko de la araba koalicio.

La kvara araba-israela milito[redakti | redakti fonton]

La Milito de Jom Kippur eksplodis pro la neatendita atako de Sirio kaj Egiptio kontraŭ Israelo la 6-an de oktobro 1973. La egiptiaj soldataroj transpaŝis la Suezan Kanalon kaj invadis la Sinajon. La siriaj ekatakis en la Golanajn Altaĵojn. La arabaj armeoj atingis gravajn partosukcesojn. Israelo povis rebati la sirian agreson kaj lanĉi malpli efikan kontraŭofensivon en la Sinajo. Armistico estis fermita la 25-an de oktobro. En la konflikto limigite partoprenis ankaŭ taĉmentoj de Irako kaj Jordanio. La Sueza Kanalo kaj la orienta bordo estis ree sub egipta kontrolo. La egipta prezidento Anwar al-Sadat fariĝis militheroo en la araba mondo.

La kvina araba-israela milito[redakti | redakti fonton]

Dum la Israela-libana konflikto de 1982, la israela armeo intervenis en la Libana Intercivitana Milito por forigi la PLO el Libano. La israela soldataro realigis sian planon per bataleto, sed estis pli kaj pli atakita de siriaj taĉmentoj. Post armistico, Israelo retiris sin en la suda Libano por asekuri la limon kaj samtempe eviti maĵorajn batalojn.

Ĉi tiu "zono de sekureco" restis ĝis 2000, kiam la Hizbulaho kune kun aliaj rezistmovadanoj puŝis suden. Ili okupis al la 24-a de majo la lastajn israelajn fortikaĵojn, deviginte retiriĝon.

La sesa araba-israela milito[redakti | redakti fonton]

La Israela-Libana konflikto de 2006, ankaŭ nomita Milito de JulioTridektritaga Milito komencis kiam la israela aerarmo bombardis Bejruton al la 12-a de julio 2006 por disbati la Hizbulaho. Post la tria tago de la aeratako, Israelo invadis la Libanon per infanterio. La Hizbulaho kune kun aliaj rezistmovadanoj respondis per masivaj misilatakoj al la ĉefaj nordisraelaj urboj, precipe Ĥajfo. La israela soldataro fatale malsukcesis gajni kontrolon de la sudlibanaj urboj. La gerilanoj defendis ilin per akra rezisto kaj modernaj armiloj el Irano kaj Rusio. Spite la israelaj operacoj, la bombardado de nordisraelaj urboj intensivigis kun maksimumo de 246 trafoj al la lasta tago de la militagadoj. La UN akceptis rezolucion pro batalhalton al la 14-a de aŭgusto. Sajido Hassan Nasrallah, la gvidanto de la Libana Nacia Rezistado, parolis de "strategia kaj historia venko" super Israelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]