Araba Magreba Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araba Magreba Unio
emblemo
flago
interregistara organizaĵo
Komenco 1989 vd
Lingvoj

araba lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Araba Magreba Unio estas regiona asocio de ŝtatoj en Nord-Afriko, fondita la 17-an de februaro en 1989. Ĝin antaŭis renkongtiĝo de ŝtataj gvidantoj de kvin Magreb-ŝtatoj en junio de 1988 en Zeralda, Alĝerio. La sidejo de la Unio situas en Rabat, Maroko. La membroŝtatoj estas Alĝerio, Maŭritanio, Maroko, Libio, Tunizio, (sed ne Okcident-Saharo).

La celoj de la Unio: ekonomia kooperado, kunlaboro en ekstere-, interne- kaj kulturpolitiko. Problemoj tiurilate: diversaj leĝoj, granda burokratio, malgranda varointerŝanĝo inter ili (nur 3 % de la tuta eksporto, dume 60-75% kun EU) kaj manko je mono, rilato inter Maroko kaj Alĝerio.

Oni akceptis en 1991 planon pro ekonomia integrado, kiu kondukus al ekonomia unio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]