Araba Regiona Centro por Mondaj Heredaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araba Regiona Centro por Mondaj Heredaĵoj
organizaĵo
Komenco 2010 vd
Lando(j) Barejno vd
Sidejo Manamo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Araba Regiona Centro por Mondaj Heredaĵoj (france centre régional arabe pour le patrimoine mondial; arabe المركز الإقليمي العربي للتراث العالمي) estas Centro de Kategorio 2 de Unesko,[1] fondita kiel sindirekta kaj sendependa Barejna publika institucio en 2010.

La celo de la Araba Regiona Centro estas plifortigi la efektivigon de la Monda Heredaĵa Konvencio en la regiono de arabaj ŝtatoj, per sciigado pri ĝi, progresigado de la Operaciaj Gvidlinioj, kaj kunlaborado de la ŝtataj partioj el la regiono de arabaj ŝtatoj.

La Araba Regiona Centro celas respondi al la kondiĉoj de la Tutmonda Strategio por Reprezenta, Ekvilibra, kaj Kredinda Listo de Mondaj Heredaĵoj, kaj helpi la efektivigon de la Tutmonda Trejna Strategio por Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj (Helsinkio, 2001).

La Araba Regiona Centro havas 19 membroŝtatojn: nome Alĝerio, Barejno, Egiptio, Irako, Jordanio, Kuvajto, Libano, Libio, Maŭritanio, Maroko, Omano, Palestino, Kataro, Sauda Arabio, Sudano, Sirio, Tunizio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj Jemeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Araba Regiona Centro por Mondaj Heredaĵoj estis establita de la Reĝa Dekreto eldonita je la 16-a de decembro 2010, post la Ĝenerala Konferenco de Unesko dum ĝia 35-a sesio en 2009. La du leĝdonaj ĉambroj ratifis la interkonsenton inter Unesko kaj la Registaro de Barejno, kaj en februaro 2010 la Ĝenerala Direktoro de Unesko Irina Bokova kaj la Kultura Ministro de Barejno Ŝ. Maj Bint Mohamed Al Ĥalifa subskribis ĝin.

La unua kunveno de la estraro okazis je la 28-a de aprilo 2012 por la aprobo de la internaj reguloj, la varbado de la fondanta teamo de la centro, kaj la aprobo de la laborplano de la unua jaro.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

La Araba Regiona Centro organizos siajn agadojn laŭ tri ĉefaj areoj:

1. La donado de informo pri la Monda Heredaĵa Konvencio kaj ĝia apliko, inkluzive evoluado kaj administrado de arablingva retejo, la tradukado kaj eldonado de rilataj dokumentoj, kaj antaŭenigado de la establado de novaj konservadaj programoj ĉe universitatoj, en ĉiuj arabaj regionaj ŝtatoj.

2. La donado de helpo al ŝtataj partioj en la regiono por plibonigi ilian kapablon efektivigi la Mondan Heredaĵan Konvencion (inkluzive komprenon de ĝiaj politiko, konceptoj, reguloj de procedo, preparado de provaj listoj, preparado de kandidatigoj, kontrolado de stato de konservado, edukaj programoj ktp.) per la faciligado de organizado de taŭga trejnado ĉe la Araba Regiona Centro aŭ ie ajn alie en la regiono, kaj respondado al petoj por helpo de ŝtataj partioj.

3. La donado de loĝistika kaj financa subteno por regionaj agadoj, kiuj subtenas la Mondan Heredaĵan Konvencion, inkluzive de la gastigado de kunvenoj, konferencoj, trejnaj laborkunvenoj, aŭ ekspozicioj en la regiono; la identigo de taŭgaj lokoj kaj servoj (lekciejoj, ekipaĵo, kompetentaj tradukistoj, ktp.) por laŭplanaj kunvenoj por la centro kaj aliaj internaciaj institutoj en la regiono, kaj la enspezado de financoj por subteni agadojn pri Mondaj Heredaĵoj en la regiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Arab Regional Centre for World Heritage (ARC-WH) was established by the General Conference of UNESCO at its 35th session in 2009.

 

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • arcwh.org Oficiala retejo de la Araba Regiona Centro por Mondaj Heredaĵoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arab Regional Centre for World Heritage en la angla Vikipedio.