Araba Ribelo (1936 - 1939)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda Araba Ribelo estis ribelo en Brita Mandato Palestino de palestinanaj araboj proteste kontraŭ la juda enmigrado dum la jaroj 1936 - 1939. La insurekcio malsukcesis, sed montris sian influon poste en la Milito de Sendependeco de Israelo en 1948. Oni ĉirkaŭkalkulis 5 000 mortojn el la arabaj fortoj kaj ĉirkaŭ 300 britoj kaj 300 judoj.[1]

Ĉirkaŭ unu monaton post la komenco de ĝenerala striko, la ribelestroj deklaris la rifuzon pagi impostojn kiel klara opozicio kontraŭ la juda enmigrado. En la kamparo la armita insurekcio komencis esporade, kaj iĝis pli kaj pli organizita laŭ la tempopaso. Partikulara celo de la ribeluloj estis la oleodukto TAP kiu transportis nafton el Kirkuk al Hajfo konstruita nur kelkajn jarojn antaŭe, kaj kiu estis eksplodita en variaj punktoj. Okazis ankaŭ atakoj kontraŭ fervojoj (inklude trajnojn), judaj setlejoj (ekzemple dum la Masakro de Tiberiado), apartaj judaj kvartaloj en miksaj urboj kaj judoj ĝenerale, kaj unuope kaj are.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hughes, M. (2009) The banality of brutality: British armed forces and the repression of the Arab Revolt in Palestine, 1936–39, English Historical Review Vol. CXXIV No. 507, 314–354.