Araba gufo
Ĉe Abu Simbel, Egipto | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Bubo ascalaphus (Savigny, 1809) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivareo de Araba gufo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Araba gufo aŭ Faraona gufo (Bubo ascalaphus) estas specio de granda birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun granda plumtufo super ĉiu okulo. Ĝi estas specio de Mezoriento kaj Nordafriko.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Araba gufo havas makulecan plumaron kaj grandajn oranĝflavajn okulojn. La kapo kaj supraj partoj estas flavecbrunaj kaj dense markitaj per nigraj kaj kremblankaj strioj kaj makuloj, dum la subaj partoj estas palkremblankaj, kun nigraj strioj sur la supra brusto kaj fajnaj ruĝecbruna vermikuleco sur la malsupra brusto kaj ventro. La vizaĝo havas la diskecan formon tipan por plej multaj strigoj, difinitan per malhela rando, la fortika beko estas nigra kaj kurbeta, kaj la kapo estas kronita per malgrandaj oreltufoj. Kun korpolongo de 46–50 cm, ĝi estas unu el la pli malgrandaj gufaj specioj. Du subspecioj estis nomitaj, B. a. ascalaphus kaj B. a. desertorum, ĉi-lasta antaŭe citita kiel pli malgranda kaj pli pala kun pli sabla koloro; ili jam ne estas akceptitaj kiel apartaj, ĉar la vario estas kontinua kaj sen geografia bazo, do la specio nun estas konsiderata monotipa.[1][2]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Araba gufo estas indiĝena de multo de arida Nordafriko, inklude kelkajn partojn de senhomaj partoj de centra Sahara Dezerto,[3] kie ĝi povas troviĝi en Alĝerio, Ĉado, Egipto, Eritreo, Libio, Malio, Maŭritanio, Maroko, Niĝero, Senegalo (vagantaj gufoj), Sudano, Tunizio kaj Okcidenta Saharo.[3] Ilia teritorio etendiĝas orienten ĝis la Araba Duoninsulo kaj Mezoriento, kie ĝi troviĝas en Irano, Irako, Israelo, Jordanio, Kuvaito, Omano, Palestino, Kataro, Saŭda Arabio, Sirio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[3][4] Ili preferata habitato estas ĉefe malferma, dezertaj ebenaĵoj aŭ dezertoj kun disaj palmoj aŭ aliaj endemiaj plantoj, kie ĝi nestas en nudrokoj, uedoj kaj klifoj.[5]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]
La Araba gufo estas noktema kaj aperas ĉe krepusko por ĉasi super areo de ĉirkaŭ 5 km². Ĝi ripozas sur elstaraĵo kaj rigardas kaj aŭskultas por detekti moviĝantan predon antaŭ ol plonĝi sur sian viktimon.[5] Ĝi manĝas iujn ajn malgrandajn estaĵojn, kiujn ĝi povas trovi, sed ronĝuloj, precipe gerbiloj, estas preferataj predoj. Aliaj mamuloj kiel vespertoj, dezertaj vulpoj kaj leporoj ankaŭ estas predataj, same kiel malgrandaj birdoj, serpentoj, lacertoj, skaraboj kaj skorpioj.[6] Ili foje predas aliajn rabobirdojn kiel turstrigoj, noktaj strigoj kaj ordinaraj turfalkoj.[7]
Tiu ĉi gufo estas monogama kaj formas dumvivan rilaton. Reproduktado okazas fine de vintro; la nesto estas skrapaĵo en fendo aŭ inter rokoj. Du ovoj estas demetitaj kaj kovataj de la ino dum ĉirkaŭ 31 tagoj. Ambaŭ gepatroj nutras la gufidojn kaj forlasas la neston je ĉirkaŭ 20 ĝis 35 tagoj aĝaj, sed restas dependaj de siaj gepatroj dum pluraj pliaj monatoj.[5]
Konservostatuso
[redakti | redakti fonton]
La Araba gufo havas tre larĝan teritorion kaj estas raportita kiel abunda en almenaŭ parto de la teritorio. Ĝi ne alfrontas apartajn minacojn, kaj tial estas listigita kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ König, Claus. (2008-11-15) Owls of the World. A&C Black, p. 325–326. ISBN 978-0-7136-6548-2.
- ↑ Owls – IOC World Bird List (2024-08-17). Alirita 2024-12-23 .
- 1 2 3 Observations • iNaturalist. Alirita 13a de Aprilo 2024 .
- 1 2 BirdLife International (2019). “Bubo ascalaphus”, IUCN Red List of Threatened Species 2019. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22688938A155475822.en. Alirita 7a de Marto 2022..
- 1 2 3 Pharaoh eagle-owl (Bubo ascalaphus). ARKive. Arkivita el la originalo je 2013-10-22. Alirita 2013-12-22 .
- ↑ Holt, D. W., R. Berkley, C. Deppe, P. L. Enríquez, J. L. Petersen, J. L. Rangel Salazar, K. P. Segars, K. L. Wood, E. de Juana, kaj J. S. Marks (2020). Pharaoh Eagle-Owl (Bubo ascalaphus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA.
- ↑ Thévenot, M. (2006). Aperçu du régime alimentaire du Grand-duc d'Afrique du Nord Bubo ascalaphus à Tata, Moyen Draa. Go-South Bulletin. 3: 28-30.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



