Araba skribmaniero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Araba skribmaniero estas skribmaniero uzata por skribi kelkajn lingvojn de Azio kaj Afriko, kiaj la Araba, Mandinkaj dialektoj, Sorana lingvo aŭ Centra Kurda, Luriaj dialektoj, Persa, Urdua, Paŝtoa, kaj aliaj.[1] Eĉ ĝis la 16a jarcento, ĝi estis uzata por skribi kelkajn tekstojn en arabhispana.[2] Ĝi estas la tria plej amplekse uzata skribsistemo en la mondo, post la Latina kaj la Ĉina.[3]

La Araba skribmaniero estas skribita el dekstro al maldekstro en kursiva stilo. En plej kazoj la literoj transskribas konsonantojn, aŭ konsonantojn kaj malmultajn vokalojn, kaj tiele plej arabaj alfabetoj estas abjad.

Tiu skribmaniero estis unue uzata por skribi tekstojn en Araba, ĉefe la Korano, nome la sankta libro de Islamo. Kun la etendo de Islamo, ĝi iĝis uzata por skribi lingvojn de multaj diversaj lingvofamilioj, kio kondukis al la aldono de novaj literoj kaj de aliaj simboloj, kaj tiele kelkaj versioj, kiaj Kurda, Ujgura, kaj malnova Bosna iĝis abugidaj aŭ veraj alfabetoj. Ĝi estas ankaŭ la bazo por la tradicio de Araba kaligrafio.

La Araba skribmaniero havas la kodojn ISO 15924 Araba kaj 160.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mahinnaz Mirdehghan. 2010. Persian, Urdu, and Pashto: A comparative orthographic analysis. Writing Systems Research Vol. 2, No. 1, 9–23.
  2. Exposición Virtual. Biblioteca Nacional de España. Bne.es. Alirita 2012-04-06.
  3. Arabic Alphabet. Encyclopaedia Britannica online. Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo 2015. Alirita 2015-05-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]