Arabesko (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arabesko estas muziko kiu konsistas el miksaĵo de tradicia turka popolmuziko kaj mezorienta muziko aŭ mondaj muzikaj influoj kaj adaptiĝoj de internaciaj sonoj. Arabesko estas konata kiel la muziko de malĝojo.

Tipa al tiu muzikstilo estas la daŭranta kaj ripetema muziklinio, kiu ĉefe aŭdiĝas en Mezoriento. En ĝi la violono havas grandan influon somkiel tipaj instrumentoj el Mezoriento kiel la darbuka (ar: دربكة) kaj 'elektrosaz'. La uzo de elektrosaz disvastiĝis inter artistoj de la ĝenro tiel ebligante ekzemple sintezon inter okcidentaj kaj orientaj influoj, forte kritikataj de la kulturaj kaj intelektaj elitoj de Turkio siatempe[1]. En ĝi sentimentalaj tekstoj traktas neplenumitan amon, suferadon en la mondo kaj la konkretajn zorgojn de la ĉiutaga vivo.

Arabesko originas el la antaŭurboj de gravaj mezorientaj urboj kaj famiĝis pro artistoj en Turkio kiel Müslüm Gürses, Azer Bülbül, Mahsun Kırmızıgül, İbrahim Tatlıses, Ferdi Tayfur, Arif Sağ, Neşe Karaböcek, kaj - kvankam li ne pensas tiel li mem - la "inventinto" de la arabeska muziko Orhan Gencebay. La libana Fadl Shaker estas fama en arabaj landoj. En la 1990-aj jaroj la muzika stilo pli moderniĝis kreinta arabeskan popmuzikon ekde la 1960-aj jaroj.

Arabeska muziko estis malpermesita en Turkio dum la 1980-aj jaroj[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Sylvia Kedourie,'Turkey: Identity, Democracy, Politics', Psychology Press, 1996 (ISBN 9780714647180, arĥivita de la originalo je la 8-a de aŭgusto 2020.
  2. (en) Martin Stokes: Music, Fate and State: Turkey’s Arabesk Debate. En: Middle East Report, n-ro. 160 (Turkey in the Age of Glasnost) septembro–oktobro 1989, paĝoj 27–30