Aragvajo
Aragvajo | |
---|---|
| |
portugale Araguaia
| |
Situo de la rivero en Amazonio | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 198 km |
Akvokolekta areo | 384 000 km² |
Averaĝa trafluo | 5 507 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 760 m |
Enfluejo | Tocantins |
- Alteco | 89 m |
Geografio | |
Alfluantoj | dekstre Rio Vermelho, Rio Crixás-Açu kaj Rio Javaés, maldekstre Rio das Mortes, ĉiuj en Brazilo |
Rivero en Ameriko | |
Araguaia - esperantigite Aragvajo, inter alie en verkaĵoj de Tibor Sekelj - estas rivero en Brazilo. Per meznombra trafluo de 5 507 m²/s da akvo kaj longeco de 2 198 kilometroj temas pri unu el la plej grandaj riveroj de Brazilo. Fine ĝi enfluas la riveron Tocantins, sed ĉe la kunfluejo signife pli larĝas ol la enfluata rivero. La nomo en la tupia lingvo signifas "rivero de araoj".
La esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1946 kaj 1947 kun sia edzino pasigis preskaŭ unu jaron en la regiono de la rivero, kiun li kun 30-o da homoj kiel unuaj fremduloj transiris kaj eniris la teritorion de agresemaj Ŝavantoj kaj revenis vivantaj. Li tie renkontiĝis kun triboj Karaĵa kaj Ĵavae kaj kolektis multe da utilaj geografiaj datumoj pri tiu regiono. Lia dua libro « Por tierra de Indios » (1946) kiu raportas tiujn travivaĵojn, renkontis grandan sukceson, atingante plurajn eldonojn kaj estis tradukita al multaj lingvoj.