Aranda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la komarko Aranda en la okcidento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Aranda estas komarko de komunumo Aragono, en Hispanio, en la sudokcidenta pinto de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas en la Ebra baseno kaj ĝia ĉefurbo estas Illueca.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipoj en Aranda.

La komarko ampleksas jenajn 13 municipojn:

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun la komarko Tarazona y el Moncayo kaj Campo de Borja, okcidente kun la provinco Sorio, sude kaj oriente kun la Comunidad de Calatayud kaj kun Meza Jalón. La komarkon trafluas la riveroj Aranda kaj Isuela.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Moncayo, kiu estas en la provinco Zaragozo, en sia limo kun la provinco Soria, okupante parton de la komarkoj Aranda, Campo de Borja kaj Tarazona y el Moncayo. Ĝi kuŝas sur la deklivoj de la monto Moncayo, nome la plej alta montopinto de la Iberia Sistemo, precize en sia norda deklivaro, pli malvarma kaj malseka. Ĝi okupas partojn de la municipaj teritorioj de Añón, Calcena, Litago, Lituénigo, Purujosa, San Martín de la Virgen de Moncayo, Talamantes, Tarazona kaj Trasmoz.

La industrio fokusas al la produktado de ŝuoj en Illueca kaj Brea de Aragón, kie same koncentriĝas plej granda parto de la loĝantaro. Inter sia heredo elstaras la kastrlo de la Papo Luna en Illueca, la kastelo de Jarque de Moncayo, la Konvento de la Dominikanoj en Gotor kaj la kastelo de Mesones de Isuela, nome fortikaĵo de la 15-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]