Araneuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la biologia ordo de araneuloj, ne nur pri la genro araneo, latine araneus. En nescienca lingvaĵo ofte la tuta biologia ordo de araneuloj simpligite nomatas "araneoj", sed tiu lingvouzo ne ĝustas.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araneuloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Clerck, 1757
Diverseco
111 familioj, 40.000 specioj
Subordoj

Mesothelae
Mygalomorphae
Araneomorphae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La araneuloj - latine araneae - havas (kontraste al la insektoj) 8 krurojn kaj ne havas flugilojn. Ili alkutimiĝis al diversaj vivlokoj, kaj troviĝas en ĉiu kontinento krom Antarkto. Ĝenerale ili estas sinkaŝemaj, solemaj kaj malgrandaj. Ili produktas silkon por fari araneajn retojn aŭ "araneaĵojn", kunligi siajn rifuĝejojn kaj eĉ veturi per vento. Ĝis hodiaŭ oni rekonas 40 000 specojn, de kiuj ducento kapablas vere mordi aŭ veneni homojn.

Taksonomio

  • Subordo Mesothelae
    • Liphistiidae
  • Subordo Mygalomorphae
    • Atypidae
    • Antrodiaetidae
    • Mecicobothriidae
    • Hexathelidae
    • Dipluridae
    • Cyrtaucheniidae
    • Ctenizidae
    • Theraphosidae
  • Subordo Araneomorphae
    • Hypochilidae
    • Filistatidae
    • Sicariidae
    • Scytodidae
    • Leptonetidae
    • Pholcidae
    • Plectreuridae
    • Diguetidae
    • Caponiidae
    • Segestriidae
    • Oonopidae
    • Palpimanidae
    • Mimetidae
    • Oecobiidae
    • Hersiliiidae
    • Deinopidae
    • Uloboridae
    • Nesticidae
    • Theridiidae
    • Linyphiidae
    • Tetragnathidae
    • Araneidae
    • Lycosidae
    • Pisauridae
    • Oxyopidae
    • Zorocratidae
    • Zoropsidae
    • Ctenidae
    • Agelenidae
    • Cybaeidae
    • Desidae
    • Hahniidae
    • Dictynidae
    • Amaurobiidae
    • Titanoecidae
    • Tengellidae
    • Miturgidae
    • Anyphaenidae
    • Liocranidae
    • Clubionidae
    • Corinnidae
    • Zodariidae
    • Gnaphosidae
    • Selenopidae
    • Sparassidae
    • Philodromidae
    • Salticidae

Lamarko

Lamarko konsideris la araknoidojn kiel sesa klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj kaj insektoj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la araknoidojn kiel jam ovonaskaj sed ne metamorfozaj, kun skizo de cirkulado, kiel pli revolucia novigo (paĝo 123).

Referencoj

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.macro-photo.org/species-checklist-arthropods-insects-birds-avians/spiders-araneae-macro-photo-images-gallery.htm greke http://www.ejournal.unam.mx/cultura_nahuatl/ecnahuatl31/ECN03103.pdf greke http://www.arachnology.org/Arachnology/Pages/Araneae.html grekeLa araneo (Esperantlingva ligo. Atentu, ke la teksto kaj fotoj estas strikte kopirajtaj!)