Araxá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araxá
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Triângulo Mineiro e Alto Paranaíba (vidu tekste)
Mikroregiono Araxá
Fondita 19-a de decembro 1865
Poŝtkodo 38180-000 a 38184-999
Telefonkodo 34
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111 691  (2022) [+]
Loĝdenso 96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 36′ S, 46° 56′ U (mapo)-19.592777777778-46.940833333333Koordinatoj: 19° 36′ S, 46° 56′ U (mapo) [+]
Alto 973 m
Areo 1 164,36 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Araxá (Brazilo)
Araxá (Brazilo)
DEC
Araxá
Araxá
Situo de Araxá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Araxá [+]
vdr

Araxá (oficiale portugale Município de Araxá) estas urba municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Triângulo Mineiro e Alto Paranaíba (do "Triangulo Minas-Ĝerajsa kaj Alta Paranaibo") kaj estas la administra centro de la samnoma mikroregiono Araxá. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 111 691 loĝantoj sur areo de 1 164,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 96 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 78 273. La teritorio havas komunan limon kun Perdizes, Ibiá, Sacramento kaj Tapira.

Granda Hotelo de Araxá
Varmakvejo de Araxá
Fonto Andrade Júnior

Esperanto en Araxá[redakti | redakti fonton]

Eble la unua esperantisto en Araxá estis Johny Nolli en 1940. En 1945 Sebastião Alves Moreira komencis lerni la lingvon, sed mankis interparolanto. La 17-an de oktobro 1971 José Ribeiro Chaves Filho, Maria Lúcia Ribeiro, Maria Lúcia Assis, Sebastião Alves Moreira, Weima Watson Renault kaj Ivani Damasceno fondis la “Esperanto-Domon de Araxá”. Ili aliĝis al perkoresponda baza kurso de Esperanto, de Brazila Esperanto-Ligo, kaj organizis, de la 25-a ĝis la 27-a de februaro 1972, “Unuan Renkontiĝon de Esperantistoj de Centra Brazilo”, helpe de Onézimo Costa e Faria, el la urbo “Belo Horizonte”.

Bedaŭrinde, el la Esperanto-Domo de Araxá, kies lasta protokolo estas de la 2-a de februaro 1985, restis nur José Ribeiro Chaves Filho, kiu fojfoje publikigas artikolojn pri Esperanto en loka religia gazeto. Bianca Rosa de Mesquita Mucci ekde decembro 1987 gvidis plurajn bazajn Esperanto-kursojn.

En aprilo 1995 Raul Conde, kiu translokiĝis de Goiânia al Araxá, daŭre gvidas bazan kurson kaj rezulte de la unua kurso Patrícia Angélica Alexandre fariĝis Junulara delegito de UEA kaj Raimundo de Araújo Chaves aktiva instruanto de baza kurso.

Ekde 1998 Raul Conde kaj Bianca Rosa de Mesquita Mucci fariĝis respektive delegito kaj vicdelegito de UEA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]