Arbancón
Arbancón | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gonzalo Bravo Bartolomé (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 145 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 4,58 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 3° 7′ U (mapo)40.965833333333-3.1136111111111Koordinatoj: 40° 58′ N, 3° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 903 m [+] | ||
Areo | 34,93 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Arbancón [arbanKON] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj[redakti | redakti fonton]
La censita loĝantaro en 2016 estis de 160 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,58 loĝ/km².
Situo[redakti | redakti fonton]
Arbancón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 903 m super marnivelo; je 57 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34,93 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°57′57″N 3°06′49″Ok.
Nordokcidente: Tamajón | Norde: Semillas kaj Arroyo de las Fraguas | Nordoriente: Monasterio |
Okcidente: Tamajón | ![]() |
Oriente: Cogolludo |
Sudokcidente: Cogolludo | Sude: Cogolludo | Sudoriente: Cogolludo |
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum pli ol duonjarcento Arbancón havis multe pli ol 600 loĝantojn ĝis mezo de la 20-a jarcento. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 609 loĝantoj en 1940 al 160, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato, malproksimeco, malriĉo ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Arbancón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Arbancón kie oni falis al la nunaj 160.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.