Arbara Kapelo (Stuhlfelden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Arbara Kapelo

Waldkapelle (laŭvorte: Arbara kapelo) estas romkatolika kaj monumentprotektita preĝejeto apud Stuhlfelden en Aŭstrio. Ĝi situas cent metrojn pli alta ol la vilaĝo sur la monto Sonnberg kaj supre de la Kirchberg-bieno, ĉe la piedo de Dürnberg-monto malsupre de la 1805 metrojn alta Stimmelhöhe-monto. Atingeblas ĉi kaj piede kaj aŭte.

Interno[redakti | redakti fonton]

Temas pri eta, laŭ kamparana barokklasikismo farita tuto kun ŝinda tegmento kaj eta firstotureto. La interno estas malplialtigita barelvolbo; la apsido estas separita en tri pli malgrandajn barelvolbajn erojn pere de triumfa arko. Nuntempe forbaro estas farata krade.

Tie ĉi pendas bildo de la Virgulino Maria, helpo de la kristanoj, flanke spekteblas statuoj de Ruperto de Salcburgo kaj de Virgilio de Salcburgo.

apsido

La volbon ornamas kvar sekpentraĵoj bildimitantaj pri la sankta familio, Jozefo de Nazareto, la fuĝo al Egiptio, bildo de la financinto pri Mario-vizio kaj prezento de la madono kun Jesuo kaj ŝafido (fone estas fulmo mortiganta lupon). Ĉiuj artaĵoj estis unuece faritaj de loka majstro. Bendo ĉe la volbo tekstas jene: Klein ruht er in deinen Armen, // der Liebe größter Held. // Maria das Erbarmen, // Jesus der Trost der Welt.[1] La forĝita krado kun orumita kruco datumas de 1973. Malantaŭvande estas tabulbildo pri la graveda Mario kaj alia kun la kronado de la Virgulino Maria kaj la 14 helpantoj en mizero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kamparana filino Maria Deng de la Unterhaslacher-bieno starigis la kapelon post resaniĝo en 1833.[2] kun la helpo de najbaraj kamparanoj.

En 2002 okaze de uragano la preĝejeto estis sentegmentita. Sekvintaj restaŭradlaboroj estis modeldone bonegaj farite de la ĉarpentistoj Dankl (premio en 2004).[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Lahnsteiner: Oberpinzgau von Krimml bis Kaprun. Eine Sammlung geschichtlicher, kunsthistorischer und heimatkundlicher Notizen für die Freunde der Heimat. Hollersbach 1956

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Vidu kiel eta kuŝas en viaj brakoj la plej granda amo-heroo: ĉar Mario estas kompato, Jesuo la konsolo por ĉiuj.
  2. "Kapellen - Pfarrverband Mittersill"
  3. Wirtschaftskammer Salzburg (eld.): Waldkapelle in neuem Glanz (=Meisterliches Handwerk, 39), Salzburg 2005
47.2904612.520698899